Rapidemo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-12-18 08:31:55     Redaktoro:Ema

Rapidemo

Verkis Zhu Ziqing

Elĉinigis Vejdo 

Kvankam hirundoj forflugis, ili tamen revenos; kvankam salikoj kaj poploj forvelkiĝis, ili tamen verdiĝos; kvankam persikfloroj jam forfalis, ili tamen prospere disfloros.

Sed, saĝulo, diru al mi, kial niaj tagoj pasis senrevene. Ĉu oni ŝtelis ilin? Kiuj ili estas? Kie ili sin kaŝas? Ĉu tiuj tagoj mem forfuĝis? Kien ili jam atingis?

Mi ne scias, kiom da tagoj ili donis al mi, sed nun mi ja sentas, ke miaj manoj vere malpleniĝas iom post iom. Laŭ mia mensa kalkulo, jam ok mil tagoj forglitis el miaj manoj. Kvazaŭ malgrandaj akveroj en la maro, miaj tagoj gutadas en la tempfluon sensone, senspure. Mi konscias, ke mia frunto nevole ŝvitiĝas kaj miaj okuloj larmoperlas.

La pasintaj jam forpasis, kaj la venontaj venos. Tamen kia rapidemo ekzistas inter la pasintaj kaj la venontaj? Kiam mi leviĝas matene, du aŭ tri kvadratetoj de sunlumo jam pafiĝas en mian ĉambreton. Ankaŭ la suno havas piedojn kaj ĝia lumo kviete kaj sensone moviĝas, kaj mi blinde sekvas ĝian moviĝon. Do, pro tio, kiam mi lavas miajn manojn, la tago pasas tra la lavpelvo; kiam mi prenas manĝon, la tago pasas preter la bovlo; kiam mi kontemplas, la tago pasas de antaŭ mia okulparo fiksrigardanta; kiam, konsciiĝanta pri ĝia rapidemo, mi volas reteni ĝin, ĝi forglitas el miaj manoj; kiam mi enlitiĝas nokte, la tago lerte forsaltas trans mia korpo kaj forflugas el ĉe miaj piedoj. Kiam mi revidiĝas kun sunlumo, unu tago jam malaperas. Kovrante mian vizaĝon, mi eligas suspirojn, kaj ombroj de la novaj tagoj komencas fulmi tra miaj suspiroj.

En la fuĝe flugintaj tagoj, kion mi povis fari por la mondo konsistanta el miloj kaj miloj da familioj? Mi nur hezitadis kaj nur rapidemis. Kio restas krom hezitemo, en la rapidemo de pli ol ok mil tagoj? La pasintaj tagoj, kiel leĝera fumo, estas dispelitaj de zefiro, kaj kiel maldika nebulo, estas elvaporitaj de ĵusleviĝinta suno. Kia spuro restas ĉe mi? Mi venis nuda en ĉi tiun mondon, kaj ĉu mi revenos ankoraŭ nuda de ĉi tiu mondo en palpebrumo? Sed, la demando, per kiu mi ne povas ne konvinki min mem, estas, pro kio mi devigas min veni en ĉi tiun mondon senfare kaj vane.

Vi saĝulo, diru al mi, kial miaj tagoj forpasis senrevene?

la dudek-oka de marto, 1922

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin