ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUA
La egaleco de ĉiuj estaĵoj
齐物论
§02
§02-08
Eluzi siajn spiriton kaj inteligentecon por serĉi la unuecon de la estaĵoj, ne sciante, ke ili propre estas identaj, estas nomata "tri en la mateno". Kion do signifas "tri en la mateno"?
劳神明为一,而不知其同也,谓之朝三。何谓朝三?
Iam vivis iu simiobredanto, kiu nutris la simiojn per glanoj. Kiam foje li diris al la simioj, ke li donos al ili tri ŝeng-ojn da glanoj kiel nutraĵon matene kaj kvar ŝeng-ojn vespere, ĉiuj simioj koleriĝis pro lia aranĝo. Sed kiam la bredanto diris, ke li donos kvar ŝeng-ojn matene kaj tri vespere, ĉiuj simioj ĝojiĝis pro lia aranĝo.
狙公赋芋,曰:"朝三而暮四。"众狙皆怒。曰:"朝四而暮三。"众狙皆悦。
La efektiva nombro de glanoj restis la sama, sed la du aranĝoj provokis malsamajn emociojn: la unua koleron kaj la dua ĝojon. Tiele la bredanto agis laŭ la cirkonstanco.
名实未亏而喜怒为用,亦因是也。
Kaj tial la saĝulo harmoniigas la sistemojn de pravo kaj malpravo, kaj ripozas en la evoluado de la naturo. Tio ĉi estas nomata samtempa sekvado de du vojoj.
是以圣人和之以是非,而休乎天钧。是之谓两行。