Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-09

(GMT+08:00) 2017-12-19 11:57:23     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-09

La scioj de la antikvuloj estis perfektaj. Kie do kuŝis tia perfekteco? Komence ili ankoraŭ ne sciis, ke ekzistas estaĵoj. — Tio estas la plej perfektaj scioj; tiel perfektaj, ke nenio povas esti aldonita. Poste ili sciis, ke ekzistas estaĵoj, sed ili ne faris distingojn inter ili. Pli poste ili faris distingojn inter ili, sed konis ankoraŭ neniajn distingojn inter la pravo kaj la malpravo. Kiam aperis klara distingo inter la pravo kaj la malpravo, la Taŭo estis detruita. Kiam la Taŭo estis detruita, estiĝis individuaj preferoj kaj antaŭjuĝoj.

古之人,其知有所至矣。恶乎至?有以为未始有物者,至矣尽矣,不可以加矣。其次以为有物矣,而未始有封也。其次以为有封也焉,而未始有是非也。是非之彰也,道之所以亏也。道之所以亏,爱之所以成。

Ĉu efektive ekzistas konstruo kaj detruo? Ĉu efektive ne ekzistas konstruo, nek detruo? Ke ekzistas konstruo kaj detruo, tio similas al la fakto, ke la muzikisto Zhao Wen ludis la liuton. Ke ne ekzistas konstruo nek detruo, tio similas al la fakto, ke Zhao Wen ne ludis la liuton.

果且有成与亏乎哉?果且无成与亏乎哉?有成与亏,故昭氏之鼓琴也,无成与亏,故昭氏之不鼓琴也。

Siatempe Zhao Wen ludis la liuton. Shi Kuang batis la takton svingante la bastonon. Huizi argumentis, sin apogante kontraŭ vutong-arbo (Firmiana simplex). Tiuj tri majstroj preskaŭ atingis la perfektecon en ĉiu sia arto, kaj pro tio ĉiu ĝuis grandan popularecon ĝis la fino de sia vivo.

昭文之鼓琴也,师旷之枝策也,惠子之据梧也。三子之知几乎,皆其盛者也,故载之末年。

Ĉar ĉiu el ili eminentis en sia arto, ili rigardis sin distingindaj inter aliaj; ĉar ĉiu el ili amis sian arton, ili deziris komprenigi ĝin al aliaj. Sed oni ne volis, nek kapablis, kompreni iliajn artojn, kaj tial Huizi mortis kun la malfacile komprenebla diskuto pri "malmoleco kaj blankeco". La filo de Zhao Wen daŭrigis ludi sur la kordo de sia patro, kaj mortis kun nenia atingo. Se tiuj ĉi tri majstroj povas esti konsiderataj kiel sukceson atingintaj, eĉ mi povas esti konsiderata kiel tia, kvankam mi atingis nenian sukceson. Se tiuj ĉi tri majstroj povas esti konsiderataj kiel nenian sukceson atingintaj, tiam nek mi, nek iu ajn alia povas atingi ian sukceson. Tial tiaj konfuzivaj argumentoj estas malŝatataj de la saĝulo kaj, anstataŭ fari distingojn inter estaĵoj, la saĝulo sekvas la komunan naturon de la estaĵoj. Tio estas nomata la uzado de la lumoj de la racio.

唯其好之,以异于彼,其好之也,欲以明之彼。非所明而明之,故以坚白之昧终。而其子又以文之纶终,终身无成。若是而可谓成乎,虽我亦成也。若是而不可谓成乎,物与我无成也。是故滑疑之耀,圣人之所图也。为是不用而寓诸庸,此之谓以明。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin