Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-11

(GMT+08:00) 2017-12-21 11:18:59     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-11

La Taŭo toleras nenian distingon. La parolo havas nenian konstantan kriterion. Kaj tial, koncerne la parolon, ekzistas "limdifinoj". Permesu al mi diri ion pri la "limdifinoj". Estas la maldekstro kaj la dekstro, la ordoj kaj la klasigoj, la dividoj kaj la argumentoj, la diskutoj kaj la disputoj. Tiuj ĉi estas nomataj Ok Atributoj. Pri tio, kio estas ekster tiu ĉi mondo, la saĝuloj ne diskutas, kvankam ili ne neas ĝian ekzistadon. Pri tio, kio estas en tiu ĉi mondo, la saĝuloj diskutas, sed ne faras juĝojn. Pri la kronikoj de la antikvaj reĝoj, la saĝuloj faras juĝojn, sed ne argumentas. Kiam estas divido, estas io ne dividita. Kiam estas argumento, estas io, kion la argumento ne atingas. Kion tio signifas? La saĝuloj tenas ĉion en sia menso, dum ordinaraj homoj argumentas pri aferoj por konvinki unu alian. Tial oni diras ke, kiam estas argumento, estas io, kion la argumento ne vidas.

夫道未始有封,言未始有常。为是而有畛也,请言其畛。有左有右,有伦有义,有分有辩,有竞有争,此之谓八德。六合之外,圣人存而不论;六合之内,圣人论而不议;春秋经世先王之志,圣人议而不辩。故分也者,有不分也;辩也者,有不辩也。曰何也?圣人怀之,众人辩之以相示也。故曰:辩也者,有不见也。

La granda Taŭo ne povas esti nomata, nek priparolata. La granda argumento ne bezonas vortojn. La granda bonkoreco ne estas kompatema. La granda konsciencpureco ne estas modesta. La granda kuraĝo ne montras sin fortega. La Taŭo, kiu sin esprimas, ne estas la Taŭo. La parolo, kiu argumentas, ne atingas sian celon. La bonkoreco, kiu uziĝas konstante, ne estas persista. La konsciencpureco, se publike konfesita, renkontas nekredon. La kuraĝo, kiu estas elmontrita, devas per si mem malsukcesi. Ĉi tiuj kvin, por tiel diri, estas rondaj, tamen ili inklinas kvadratiĝi.

夫大道不称,大辩不言,大仁不仁,大廉不慊,大勇不歧。道昭而不道,言辩而不及,仁常而不成,廉清而不信,勇忮而不成。五者园而几向方矣。

Sekve tiu, kiu scias halti ĉe tio, kion li ne scias, estas perfekta. Kiu do scias la argumentadon, kiu bezonas neniajn vortojn, kaj la Taŭon, kiu estas neesprimebla? Se iu ilin scias, li povas esti nomata Konservejo de la Naturo. Tiu konservejo, kiam aĵoj estas metitaj en ĝin, neniam estas plena, kaj, kiam aĵoj estas elprenitaj, neniam estas malplena. Kaj tamen oni neniam scias, kial ĝi estas tia, kaj sekve ĝi estas nomata "kaŝita lumo".

故知止其所不知,至矣。孰知不言之辩,不道之道。若有能知,此之谓天府。注焉而不满,酌焉而不竭,而不知其所由来。此之谓葆光。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin