Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-12

(GMT+08:00) 2017-12-22 11:14:14     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-12

Iam la reĝo Yao demandis sian ministron Shun: "Mi volus ataki la regnojn Zong, Kuai kaj Xu'ao. Ĉiun tagon, kiam mi sidas sur la trono, mi sentas mian koron ŝarĝita de tiu ĉi afero. Kial do estas tiel?"

故昔者尧问于舜曰:"我欲伐宗、脍、胥敖,南面而不释然。其故何也?"

"La regantoj de tiuj ĉi tri regnoj," respondis Shun, "vivas ankoraŭ primitive inter artemizioj kaj veproj. Kial do vi sentas vian koron ŝarĝita de la afero? En la antikveco foje dek sunoj kune aperis kaj ĉio en la mondo estis prilumata de ili. Nun, kiel multe pli hele lumiga estas via virto, kies brilo superas tiun de la sunoj!"

舜曰:"夫三子者,犹存乎蓬艾之间,若不释然,何哉?昔者十日并出,万物皆照,而况德之进乎日者乎?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin