Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-13

(GMT+08:00) 2017-12-25 11:18:51     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-13

Ye Que demandis Wang Yi, dirante: "Ĉu vi scias, kio estas la kriterio komuna al ĉiuj aferoj?"

啮缺问乎王倪曰:"子知物之所同是乎?"

"Kiel mi povus scii?" respondis Wang Yi.

曰:"吾恶乎知之?"

"Ĉu vi scias tion, kion vi ne scias?" redemandis Nie Que.

"子知子之所不知邪?"

"Kiel mi povus scii?" respondis Wang Yi.

曰:"吾恶乎知之?"

"Do, ĉu ĉiuj aferoj estas nescieblaj?"demandis Nie Que triafoje.

"然则物无知邪?"

"Kiel mi povus scii?" respondis Wang Yi. "Sed, malgraŭe, mi provos ion diri. Kiel do mi povas scii ke tio, pri kio mi diras ke mi scias, ne povas esti efektive tio, kion mi ne scias? Kiel do mi povas scii ke tio, pri kio mi diras ke mi ne scias, ne povas esti efektive tio, kion mi scias?"

曰:"吾恶乎知之?虽然,尝试言之。庸讵知吾所谓知之非不知邪?庸讵知吾所谓不知之非知邪?

"Nu, permesu al mi meti al vi demandojn. Se la homo dormas en humida loko, li povas havi doloron en siaj lumboj, kaj duono de lia korpo povas esti kvazaŭ mortinta. Sed ĉu tio povus okazi al la misgurno? Se la homo loĝas en alta arbo, li povas esti timoplena kaj tremi per la tuta korpo. Sed ĉu tio povus okazi al la simio? El la homo, la misgurno kaj la simio, kiu do scias, kia loĝejo estas la plej taŭga? La homo manĝas viandon; la cervo sin nutras per herboj; la skolopendro frandas etajn serpentojn; la strigo ĝuas musojn kiel delikatan manĝaĵon. El la homo, la cervo, la skolopendro kaj la strigo, kiu do scias, kia gusto estas la plej bona? La simio hundokapa pariĝas kun simiino nehundokapa; la elafuro kun cervino; la misgurno kun fiŝo. Mao Qiang kaj Li Ji estis rigardataj kiel la plej belaj el la virinoj; sed ĉe la vido de ili fiŝoj profundiĝis en la akvo, birdoj alten flugis en la aero, elafuroj kaj cervoj rapide forkuris. El la homo, la fiŝo, la birdo kaj la cervo, kiu do scias, kia estas la plej ĝusta normo de beleco? Laŭ mi la principoj de la humaneco kaj la justeco, la vojoj de pravo kaj malpravo implike intermiksiĝas kaj konfuziĝas. Kiel do mi povus fari la distingon inter ili?"

且吾尝试问乎汝。民湿寝则腰疾而偏死,鳅然乎哉?木处则惴栗恂惧,猿猴然乎哉?三者孰知正处?民食刍豢,麋鹿食荐,鲫蛆甘带,鸱鸦嗜鼠,四者孰知正味?猿,蝙狙以为雌,麋与鹿交,鳅与鱼游,毛嫱丽姬,人之所美也,鱼见之深入,鸟见之高飞,麋鹿见之决骤。四者孰知天下之正色哉?自我观之,仁义之端,是非之途,樊然淆乱。吾恶能知其辩?"

"Se vi," demandis Ye Que, "ne scias, kio estas utila kaj kio estas malutila, ĉu do tio ne signifas, ke ankaŭ la perfekta homo estas en tia nesciado?"

啮缺曰:"子不知利害,则至人固不知利害乎?"

"La perfekta homo estas mistera," respondis Wang Yi. "Se la grandaj lagoj bolus, la varmon li ne sentus. Se la grandaj riveroj glaciiĝus, la malvarmon li ne sentus. Se la montoj estus fenditaj de tondroj, aŭ la maroj estus kirlitaj de ŝtormo, li ne timiĝus. Estante tia, li suprenirus al la nuboj en la ĉielo, rajdus sur la suno kaj la luno kaj tiel migrus libere trans la maroj. Lin povas tuŝi nek la morto, nek la vivo, por ne paroli pri la konsidero pri la utilo kaj malutilo."

王倪曰:"至人神矣。大泽焚而不能热,河汉冱而不能寒,疾雷破山,风振海,而不能惊。若然者,乘云气,骑日月,而游乎四海之外,死生无变于己,而况利害之端乎?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin