Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-14

(GMT+08:00) 2017-12-26 14:37:54     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-14

Ququezi demandis Changwuzi, dirante: "Mi aŭdis de Konfuceo, ke la saĝulo ne sin okupas pri la aferoj de la mondo. Li ne ĉasas profiton, nek evitas damaĝon. Li havas nenian plezuron en profitserĉado. Li ne obstine tenas sin je la Taŭo. Li parolas, kiam li ne parolas. Li ne parolas, kiam li parolas. Tiele li migras trans la limojn de tiu ĉi tera mondo! La Majstro rigardis tion ĉi kiel fantazian priskribon pri la saĝulo, sed mi rigardas tion ĉi kiel la vojon de la mistera Taŭo. Kiel do vi opinias pri tio, mia kara sinjoro?"

瞿鹊子问于长梧子曰:"吾闻诸夫子,圣人不从事于务,不就利,不违害,不喜求,不缘道,无谓有谓,有谓无谓,而游乎尘垢之外。夫子以为孟浪之言,而我以为妙道之行也。吾子以为奚若?"

"Tiuj ĉi vortoj," diris Changwuzi, "konfuzus eĉ la Flavan Imperiestron; kiel do Konfuceo povis ilin kompreni? Cetere, vi estas tro hasta en via taksado pri tio. Ekvidinte ovon, vi jam tuj dezirus aŭdi kokokriojn. Ekvidinte la katapulton, vi jam tuj dezirus havi rostitan kolombon antaŭ vi.

长梧子曰:"是黄帝之所听荧也,而求也何足以知之。且汝亦大早计,见卵而求时夜,见弹而求枭炙。

"Mi do provos diri al vi klarigojn, kaj vi aŭskultu ilin ne tro serioze. Kial do la saĝulo povas sin apogi kontraŭ la suno kaj luno kaj enbrakigi la universon? Ĉar tiamaniere li miksas ĉiujn objektojn en harmonian tuton, malakceptas la konfuzon de distingoj, kaj ignoras la diferencojn en la socia hierarkio. La ordinaraj homoj klopodadas kaj penadas; la saĝulo vivas simplan vivon kaj estas en senscieco. Li kunfandas la dek mil jarojn en unu tuton, senmiksan kaj simplan tuton. Ĉiuj estaĵoj estas por li tiaj, kiaj ili estas, kaj spontanee sekvas tiun ĉi saman vojon.

"予尝为汝妄言之,汝亦以妄听之。奚旁日月,挟宇宙,为其吻合,置其滑昏,以隶相尊。众人役役,圣人愚钝。参万岁而一成纯,万物尽然而以是相蕴。

"Kiel mi povus scii, ke la amo al la vivo ne estas vana iluzio? Kiel mi povus scii, ke tiu, kiu timas la morton, ne similas al la vagulo, kiu forlasis juna la hejmon kaj pro tio ne volas reveni hejmen.

"予恶乎知说生之非惑邪?予恶乎知恶死之非弱丧而不知归者邪?

"La sinjorino Li Ji estis la filino de la landlima gardisto en Ai. Kiam la reĝo de la regno Jin komencis preni ŝin al si, ŝi forte ploris, ĝis la antaŭa parto de ŝia robo malsekiĝis de larmoj. Sed, post kiam ŝi venis en la reĝan palacon, dividis kun la reĝo la luksan liton kaj delikatajn manĝaĵojn, ŝi bedaŭris, ke ŝi iam ploris. Kiel do mi povus scii, ke la mortintoj ne pentos pri sia antaŭa avido je la vivo?

"丽之姬,艾封人之子也。晋国之始得之,涕泣沾襟,及其至于王所,与王同筐床,食刍豢,而后悔其泣也。予恶乎知夫死者不悔其始之蕲生乎?

"Tiuj, kiuj sonĝas pri luksa bankedo, povas en la sekvanta mateno lamenti kaj plori. Tiuj, kiuj sonĝas pri lamento kaj ploro, povas en la sekvanta mateno iri al ĉasado. Kiam ili sonĝas, ili ne scias, ke ili sonĝas. En sia sonĝo ili eble eĉ interpretas sonĝojn. Nur kiam ili vekiĝas, ili ekscias, ke ili sonĝis. Pli aŭ malpli frue venos la granda vekiĝo, kaj tiam ni sciiĝos, ke la vivo mem estas granda sonĝo.

"梦饮酒者,旦而哭泣,梦哭泣者,旦而田猎。方其梦也,不知其梦也。梦之中又占其梦焉,觉而后知其梦也,且有大觉而后知此其大梦也。

"Kontraŭe, la malsaĝuloj ĉiam pensas, ke ili estas vekitaj, kaj ke ili scias ĉion. Kiuj estas reĝoj? Kiuj estas bovistoj? Ili faras precizajn distingojn. Sed kiel stulte! Konfuceo kaj vi ambaŭ estas en sonĝo. Kiam mi diras, ke vi estas en sonĝo, ankaŭ mi estas en sonĝo. Tia diro povas ŝajni paradokso. Sed se post dek mil epokoj ni povos iam renkonti grandan saĝulon, kiu scios fari klarigon pri tio ĉi, tiu okazo venos tiel rapide, kvazaŭ ni renkontus lin ĝuste en ĉi tiu tago.

"而愚者自以为觉,窃窃然知之。君乎牧乎?固哉!丘也与汝皆梦也,予谓汝梦亦梦也。是其言也,其名为吊诡。万世之后,而一遇大圣,知其解者,是旦暮遇之也。

"Supozu, ke vi argumentas kun mi. Se vi superas min, anstataŭ ke mi vin superus, ĉu tiam vi estas nepre prava kaj mi nepre malprava? Aŭ ĉu unu el ni estas prava kaj la alia malprava? Aŭ ĉu ni ambaŭ estas pravaj aŭ ambaŭ malpravaj? Ni ambaŭ ne povas scii, kaj ankaŭ aliaj estas en la nesciado. Kiun do mi petu decidi tiun ĉi disputon? Mi povas peti iun, kiu konsentas kun vi; sed ĉar li konsentas kun vi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu konsentas kun mi; sed ĉar li konsentas kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu malkonsentas kaj kun vi kaj kun mi; sed ĉar li malkonsentas kaj kun vi kaj kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu konsentas kaj kun vi kaj kun mi; sed ĉar li konsentas kaj kun vi kaj kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Do, vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj ne povas veni al interkompreniĝo; kiun alian do ni atendu ankoraŭ, por fari la decidon?

"既使我与若辩矣,若胜我,我不若胜,若果是也,我果非也邪?其俱是也,其俱非也邪?我与若不能相知也。则人固受其黯暗,吾谁使正之?使同乎若者正之,既与若同矣,恶能正之?使同乎我者正之,既同乎我矣,恶能正之?使异乎我与若者正之,既异乎我与若矣,恶能正之?使同乎我与若者正之,既同乎我与若矣,恶能正之?然则我与若与人,俱不能相知也,而待彼也邪。

"La ŝanĝiĝantaj sonoj estas inter si interrilataj kaj samtempe ne interrilataj; ni do devas harmoniigi ilin nur interne de la limoj de la naturo kaj lasi ilin sole en la procezo de natura evoluado. Tia estas ankaŭ la metodo pasigi nian vivon. Kion signifas la harmoniigo de objektoj interne de la limoj de la naturo? Por ĉiu afero se ekzistas pravo, ekzistas ankaŭ malpravo; se ekzistas 'estas', ekzistas ankaŭ 'ne estas'. Se la pravo estas efektive pravo, ni ne bezonas disputi pri ĝia diferenco disde la malpravo; se la 'estas' estas efektive 'estas', ni ne bezonas disputi pri ĝia diferenco disde la 'ne estas'! Ni forgesu la vivon kaj la morton; ni forgesu la diferencojn inter la pravo kaj la malpravo. Kaj tiele ni trovos ĝuon en la regno de la senfino, kaj tie ni havos la eternecon."

"化声之相待,若其不相待。和之以天倪,因之以曼衍,所以穷年也。何谓和之以天倪?曰:是不是,然不然。是若果是也,则是之异乎不是也亦无辩,然若果然也,则然之异乎不然也亦无辩。忘年忘义,振于无竟。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin