Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-15

(GMT+08:00) 2017-12-27 11:21:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-15

La duonombro demandis la ombron, dirante: "Ĵus vi paŝis, nun vi estas senmova; ĵus vi sidis, nun vi staras. Kial do tiaj kapricoj?"

罔两问景曰:"曩子行,今子止,曩子坐,今子起。何其无特操与?"

"Ĉu mi devas dependi de io alia," respondis la Ombro, "por ke mi estu, kia mi estas? Ĉu tiu io, de kiu mi dependas, devas ankoraŭ dependi de io alia, por ke ĝi estu, kia ĝi estas? Ĉu mi devas dependi de la skvamoj de serpento aŭ de la flugiloj de cikado? Kiel do mi povus scii, kial mi estas tia aŭ kial mi ne estas tia?"

景曰:"吾有待而然者邪?吾所待又有待而然者邪?吾待蛇蝮蜩翼邪?恶识所以然?恶识所以不然?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin