ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUA
La egaleco de ĉiuj estaĵoj
齐物论
§02
§02-16
Iam mi, Zhuang Zhou, sonĝis, ke mi estas papilio, papilio gaje flirtanta tien kaj tien. Mi estis tiel feliĉa kiel papilio, ke mi eĉ forgesis, ke mi estas Zhuang Zhou. Kiam mi subite vekiĝis, mi mire trovis, ke mi denove estas Zhuang Zhou. Nu, ĉu do estis mi, kiu sonĝis, ke mi estas papilio, aŭ ĉu estis la papilio, kiu sonĝis, ke ĝi estas Zhuang Zhou. Inter Zhuang Zhou kaj la papilio devas esti ia diferenco. Tio estas nomata "la transformiĝo de objektoj".
昔者庄周梦为蝴蝶,栩栩然蝴蝶也,自喻适志与,不知周也。俄然觉,则遽遽然周也。不知周之梦为蝴蝶与?蝴蝶之梦为周与?周与蝴蝶,则必有分矣。此之谓物化。