Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-01

(GMT+08:00) 2017-12-29 11:23:03     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§03

§03-01

La homa vivo estas limigita, sed la sciado estas senlima. Tiu, kiu submetas sian limigitan vivon al la ĉasado de la senlima sciado, fatale sin lacigas; jam lacigita, li tamen plu ĉasadas sciojn, kio estas ankoraŭ pli fatala!

吾生也有涯,而知也无涯,以有涯随无涯,殆已!已而为知者,殆而已矣!

Kiam vi faras bonon, ne faru ĝin pro la famo. Kiam vi faras malbonon, nepre bridu vin, ke vi ne estu punita. Se vi ĉiam tenas vin je la ĝusta mezo, vi povos gardi vin de ĉia malutilo, konservi vian naturon, plenumi viajn devojn al viaj gepatroj kaj vivi la plenan vivdaŭron al vi destinitan.

为善无近名,为恶无近刑。缘督以为经,可以保身,可以全生,可以养亲,可以尽年。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin