Re-adiaŭado al Kembriĝo
Verkis Xu Zhimo
Elĉinigis Vejdo
Foriras mi malpeze
samkiel venis mi leĝere;
svingetas mi la manon
por diri ĝis al nuboj sincere.
La orumita salikarbo ĉe la bordo
Jen estas novedzin' en sunsubira gloro;
la bela ombro en ondanta akvo
dancadas, vagas jen en mia koro.
La verdaj plantoj sur rivera ŝlimo
enakve skuas sin ja kun fiero;
volonte mi fariĝus akva herbo
en mildaj ondoj de Kembriĝ-rivero!
Lageto sub arbega ombro
ne estas font', sed ĉielarko bela
dispecigita inter algoj flosaj,
kun ĉielarka sonĝ' fabela.
Priserĉi sonĝon? Tenu boat-stangon,
kaj remu ĝis pliverda herbprofundo,
ŝarĝite per stelbril' je boat-pleno,
kaj kantu en stelbrila pomp-abundo.
Sed mi ne povas kanti laŭtevoĉe,
ĉar senbrueco ludas fluton de disiĝo;
insektoj en somero ankaŭ mutas por mi,
ĉinokte dronas en silent' Kembriĝo.
Foriras mi malpeze
samkiel venis mi leĝere;
eksvingas mi manikojn kaj foriras
ne kunportante eĉ nubpecon vere.