Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-02

(GMT+08:00) 2018-01-05 14:48:23     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§03

§03-02

La kuiristo de la princo Wenhui dismembrigis buĉitan bovon. Ĉe ĉiu ektuŝo de lia mano, ĉiu movo de lia ŝultro, ĉiu frapo de lia piedo kaj ĉiu puŝo de lia genuo, aŭdiĝis la sono de tranĉil-svingo kaj karnotranĉado — ritmo tiel perfekta, kiel la dancmuziko Morusarbaro, kaj melodio tiel harmonia, kiel la muzikaĵo Jingshou en la epoko de la reĝo Yao.

庖丁为文惠君解牛,手之所触,肩之所倚,足之所履,膝之所倚,砉然响然,奏刀嚯然。莫不中音,合于桑林之舞,乃中经首之会。

"Ho, kiel belege!" admire ekkriis la princo. "Vi havas tiel majstran lertecon!"

文惠君曰:"嘻,善哉!技盍至乎此乎?"

"Via moŝto," la kuiristo demetis sian tranĉilon, "mi ĉiam dediĉas min al la Taŭo, kiu estas pli alta, ol mia lerteco. Kiam mi komencis mian karieron dismembrigi bovon, mi vidis nenion alian krom la tuton de la besto. Tri jarojn poste, mi vidis ĝin ne plu kiel tuton, sed kiel partojn. Nun mi laboras super ĝi per mia intuicio, sen ĝin rigardi per miaj okuloj. Dum mia intuicio laboras laŭ sia maniero, mia vida organo ĉesas funkcii. Konforme al la natura korpostrukturo bova, mi glitigas mian tranĉilon tra grandaj kuniĝoj, artikoj kaj kavoj, kaj fendas la karnon disde la ostoj. Tiele mi neniam tuŝas muskolnodojn, nek tendenojn, por ne paroli pri la grandaj ostoj.

庖丁释刀对曰:"臣之所好者,道也,进乎技矣。始臣之解牛之时,所见无非牛者。三年之后,未尝见全牛也。方今之时,臣以神遇,而不以目视。官知止而神欲行,依乎天理,批大隙,导大款,因其固然。技经肯綮之未尝,而况大觚乎?

"Ordinare bona kuiristo ŝanĝas sian tranĉilon unu fojon en jaro, ĉar li tranĉas la karnon; ordinara kuiristo ŝanĝas sian tranĉilon unu fojon en monato, ĉar li hakas la ostojn. Uzante tiun ĉi tranĉilon dum dek naŭ jaroj, mi dismembrigis milojn da bovoj, sed la eĝo de mia tranĉilo restas ankoraŭ tiel akra, kvazaŭ ĝi estus ĵus akrigita sur ŝtono. Inter la kuniĝoj de ostoj troviĝas interspacetoj, sed la rando de mia tranĉilo havas apenaŭan dikecon. Kiam mi enŝovas la tre maldikan klingon en tiujn ĉi kuniĝojn, tiam estas ankoraŭ sufiĉa interspaco, por ke ĝi povu tramoviĝi. Jen kial, post dek naŭ jaroj, la eĝo de mia tranĉilo estas ankoraŭ tiel akra, kvazaŭ ĝi estus ĵus akrigita.

良庖岁更刀,割也。族庖月更刀,折也。今臣之刀,十九年矣,所解数千牛矣,而刀刃若新发于硎。彼节者有间,而刀刃者无厚,以无厚入有间,恢恢乎其于游刃必有余地矣。是以十九年而刀刃若新发于硎。

"Kaj tamen ĉiufoje, kiam mi renkontas komplikan parton kaj trovas malfacila enmeti la tranĉilon, mi estas ekstreme singarda. Tiam mi tenas miajn okulojn sur tio, kion mi faras, kaj malrapide kaj delikate svingas la tranĉilon, ĝis la parto cedas kaj falas teren kiel bulo da argilo. Tenante la tranĉilon en mia mano, mi staras tie, rigardante ĉirkaŭen kun mieno triumfa kaj tre memkontenta. Poste mi purigas la tranĉilon kaj remetas ĝin en ĝian ĝustan lokon."

虽然,每至于族,吾见其难为,怵然为戒,视为止,行为迟,动刀甚微,诘然已解,如土委地,提刀而立,为之四顾,为之踌躇满志,善刀而藏之。"

"Brave!" ekkriis la princo Wenhui. "Aŭdinte tion, kion vi ĵus diris, mi ellernis la manieron konservi bonan sanon."

文惠君曰:"善哉!吾闻庖丁之言,得养生焉。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin