Rangolisto de la kvara trimestro en 2017

(GMT+08:00) 2018-01-05 16:06:36     Redaktoro:Li
Karaj legantoj, aperis la rangolisto de la lasta (nome kvara) trimestro en la jaro 2017. Feliĉe, en 2017 la rubriko Kampo de Literaturo ricevis grandan subtenadon de niaj helpemaj aŭtoroj kaj legantoj. Ĉi tie la skipo de Kampo de Literaturo volas mencii precipe tiujn ĉi personojn, ili estas sinjorino Lenke Szász (Rumanio) kaj sinjoroj Dimitrije Diso Janičić (Montenegro) , Vejdo (Ĉinio), Wangchongfang (Ĉinio), kaj Liu Hongyuan (Ĉinio), kiuj por la ekzisto kaj evoluo de la rubriko faris gravan kontribuon. Al ili la LK-skipo ŝultas apartan dankon.

La nova jaro 2018 jam venis. La LK-skipo esperas, ke niaj amikoj, kunlaborantoj kaj legantoj, same kiel antaŭe, apogos, helpos kaj prosperigos la rubrikon. Kaj ĝi aspiras aparte, ke pli multaj junuloj, pli multaj amikoj el diversaj landoj aliĝu al nia agado, ne nur por literaturo, sed ankaŭ por nia lingvo Esperanto.

En tiu bela momento ni, ĉiuj skipanoj, deziras al ĉiuj kontribuint(ont)oj kaj legantoj sukceson en la laboro kaj feliĉon en la vivo.

Laŭ nia komenca afiŝo, tio estas: "Ekde aprilo de 2017 en ĉiu tria monato KL havos tri plej elstarajn kontribuantojn, kiujn KL premias per po unu ĉina libro esperantigita aŭ io alia, pli malpli valora. Ĉiuj premiitoj, kiel furoruloj, sidas en la rangolisto trimestra. Tiuj premiitoj naskiĝas tiamaniere: la sistemo de la retejo aŭtomate aperigas ses plej ofte legitajn aŭtorojn, inter kiuj KL ellotas tri. Tiuj tri do estas premiitoj." (bonvolu vidi: https://esperanto.cri.cn/other/magazine/20170216.pdf), ni, la skipo de Kampo de Literaturo, lote elektis tri el la ses aŭtoroj plej ofte vizitataj kiel laŭreatojn de la tria trimestro. Ili estas ĉi-sube (laŭ la literordo):

Sinjoro Li Changlu, Ĉinio

Sinjoro Li Chuanhua, Ĉinio

Sinjorino Luiza Carol, Israelo

Ni gratulas al tiuj ĉi laŭreatoj de la kvara trimestro kaj elkore dankas ĉiujn aŭtorojn, kiuj kune certigas la ekzistadon de la rubriko kaj riĉigas ĝian enhavon.

Dankon al vi, ĉiuj aŭtoroj kaj subtenantoj.

Niaj retpoŝtaj adresoj:

espradio@cri.com.cn

xionglinpingesp@163.com

La skipo de la Kampo de Literaturo, 2018-01-05.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin