PASERETO (trad.) | Liu Hongyuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-08 10:36:13     Redaktoro:Li
 

PASERETO

Verkita de Lao She

Elĉinigita de Liu Hongyuan

 

Apenaŭ la pluvo ĉesis, enflugis en la korton pasereto, kies plumoj preskaŭ komplete elkreskis. Ĝi saltetis, flugetis, impetante supren nur al la rando de la florvazo kaj de tie reen al la tero. Rigardante, ke ĝi du aŭ tri fojojn moviĝas tien kaj reen, mi rimarkis, ke ĝi ne kapablas flugi ankoraŭ pli alten, ĉar tordiĝas la plumoj sur ĝia liva flugilo, unu el kiuj elstaras, kvazaŭ defalonte. Kiam mi provis pli alproksimiĝi, la birdeto saltis iom foren, sed haltis denove. Ĝi tie fiksrigardis min per siaj nigraj kaj fabo-similaj okuletoj; ĝia konfuzita rigardo montris, ke ĝi volas amikiĝi kun mi sed ne tute certas ĉu mi fidindas. Venis al mi en la kapon tio, ke ĝi estas malsovaĝa birdo, eble enkaĝigita de post sia elkoviĝo. Tial ĝi ne tute timas mian ĉeeston. Tamen ĝia liva flugilo eble estis difektita de iu infano kaj sekve vidiĝis malfido en ĝiaj okuloj kvankam ĝi montris iom da intimeco al la homoj. Ĉe tia penso mi subite eksentis min afliktita. Kiel kompatinde, se birdo perdas sian flugilon! Tiu ĉi birdeto ne povos pluvivi sen homa zorgado, sed la homo tiel kruele vundis ĝian flugilon. Kvankam vundita, ĝi ankoraŭ volas fidi al la homo. Kia kompatindaĵo! La mieno en ĝiaj okuletoj diris, ke ĝi estas en dilemo. Malgraŭ ke ĝi estas nur birdeto malgranda kaj nebela, ĝiaj gestoj kaj mieno malkaŝis, ke ĝi estis mistraktita kaj en senelira situacio. La birdeto tre volis teni sian delikatan vivon, sed ne sciis kion fari. Ĝi havis nenian konfidon kaj al si mem kaj al la homo, sed tamen inklinis serĉi ion, de kio ĝi povus dependi. Ĝi saltetis kaj ĉesis; fine ĝi rigardis min sed timis alproksimiĝi al mi. Mi volis logi ĝin per kelkaj grajnoj de kuirita rizo, sed ne kuraĝis lasi ĝin sola, timante ke la katido atakus ĝin. Feliĉe tiun momenton la katido ne estis ĉirkaŭe; mi tuj rapidis en la kuirejon kaj, kiam mi revenis kun kelkaj rizeroj en la mano, la birdeto malaperis. Mi kuris ekster la korton kaj vidis, ke la katido kaŭras apud la florvazo antaŭ la ekranmuro. Mi hastis por ĝin forpeli, sed ĝi eksaltis kaj kaptis la birdeton! Ho ve, la malsovaĝa birdeto, kun siaj vosto kaj piedoj pendantaj ĉe la buŝo de la katido, eĉ ne sciis kiel barakti, kvazaŭ senviva!

Mi rigardis la birdon, dum la katido kuris unue en la kuirejon, kaj poste en la ĉambron ĉe la okcidenta fino. Mi estis tro embarasata por ĝin preme kursekvi, ĉar mi timis, ke ĝi des pli streĉe mordus la birdon. Kvankam la kapo de la birdeto ne estis videbla, tamen ĝian rigardon povantan antaŭvidi viv-danĝeron mi ankoraŭ ne forgesis. Inter tiu rigardo kaj mia simpatio staris tiu blanka katido. Post kelkaj provoj mi forlasis kursekvon. Mi pensis, ke estos vane postkuri la katidon, ĉar la birdeto estos jam duonmortinta. Kiam la katido denove englitis en la kuirejon, mi hezitis pormomente kaj tuj poste rapide ĝin sekvis. Hej, ŝajnas, ke en mia koro la birdeto petegas helpon per siaj ambaŭ fabo-similaj okuletoj.

En la kuirejo, mi rimarkis, ke la katido kaŭras apud ladtubo, kiun oni uzas kiel fumtubon en la vintro, sed malmuntas en la printempo kaj metas en la angulo. Sed la birdeto ne estis tie. La tubo sin apogis kontraŭ la muro. Inter ĝia malsupro kaj la planko estis aperturo, kiun la katido sondis per siaj piedoj. Revivis mia espero: la birdeto ankoraŭ vivas! Ĉar la katido estis nur en la aĝo de ĉirkaŭ kvar monatoj, tial ĝi naniam lernis kapti aŭ mortigi musojn. Ĝi nur buŝtenis la birdeton por sin amuzi. Dum mi pensis pri tio, la birdeto subite eliris kaj la katido konsternite eksaltis iom malantaŭen. Tiam mi klare vidis la aspekton de la birdeto, kio igis min tuj fermi miajn okulojn. Ĝi preskaŭ kaŭris, kun la brusto tuj kontraŭ la planko, kvazaŭ homo suferanta de stomakdoloro. Ne troviĝis sangomakulo sur ĝia korpo, kiu tamen ŝajnis tiel kuntiriĝinta, ke ĝi fariĝis kurta. Ĝia kapo kliniĝis kaj ĝia beketo direktiĝis teren. Nenion rigardantaj, ĝiaj du okuloj estis tre nigraj kaj grandaj, longe stuporante. La birdeto restigis sian vivon nur en la okuloj. Ŝajnas, ke ĝi atendas alian atakon de la katido, sed certe ne kapablos rezisti aŭ forkuri, aŭ ke ĝi esperas, ke la katido ĝin pardonos aŭ eble venos savanto. Kunekzistis en la okuloj vivo kaj morto, sed la birdeto devis esti konfuzita aŭ senkonscia; alie kial ĝi elrampis el sub la tubo? Kvankam senkonscia, la birdeto tamen havis esperon, kiu, malfacile difinita, estis la fonto de l' vivo. Kun la espero ĝi kroĉis sian rigardon sur la plankon, atendante aŭ pluvivon aŭ morton. Ĝi estis tro timigita por sin movi kaj restigis sin mem nur al la radieto da espero. Ĝi ne kriis, nek moviĝis, sed ŝajnis, ke la vivo elfluas el ĝiaj okuloj.

La katido ne plu la birdeton atakis, sed nur provis tiun ĉi tuŝi per la piedoj. Kiam la katido tuŝis ĝin, tiu balanciĝis de unu flanko al alia, kun la kapo senmova kaj la okuloj direktiĝantaj al la planko. Ĝi ne rezistos, se nur ĝi povos pluvivi. Sed la birdeto ne tute perdis sian kuraĝon, ĉar nur kun la katido ĝi tiel agis! Mi senbrue iris tien, prenis la katidon kaj metis ĝin ekster la pordo. Sed tiam la birdeto restis senmova. Mi ĝin ektenis en la manoj kaj rimarkis, ke ĝi ne estas serioze vundita, kvankam kelkaj lanugoj falis de sur ĝia brusto. La birdeto min rigardis!

Mi ne sciis kion fari: se mi ĝin ellasos, ĝi certe mortos; se mi ĝin tenos kun mi, por ĝi mi ne havas kaĝon. Kun la birdeto en la manoj, mi ŝajne havas ĉiujn vivojn en la mondo sed ne scias kion fari. Senmova, la birdeto kunpremiĝis, kun ambaŭ okuloj tiel nigraj kiel antaŭe, sed ĝi ankoraŭ atendis! Ĝi konsterniĝis por longa momento. Mi alportis ĝin al mia dormoĉambro, metis ĝin sur la tablo kaj rigardis ĝin pormomente. La birdeto denove surpriziĝis iom longe kaj subite klinis sian kapon dekstren kaj poste liven, palpebrumante foje-refoje. Ĝi denove ne moviĝis, sed ĝi ŝajne streĉis iomete sian korpon. La pasareto ankoraŭ ion rigardis kun klinita kapo, kvazaŭ ĝi nun ion ekkomprenus.

El Literatura Kritiko, Nro 2, Volumo I, julie 1934

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin