Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-05

(GMT+08:00) 2018-01-10 14:57:04     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§03

§03-05

Post kiam Laŭzi mortis, Qin Shi iris por funebro. Li eligis nur tri plorkriojn kaj eliris.

老聃死,秦失吊之,三号而出。

Iu disĉiplo demandis lin dirante, "Ĉu vi estas amiko de mia majstro?"

弟子曰:"非夫子之友邪?"

"Jes, mi estas," respondis Qin Shi.

曰:"然。"

"Ĉu vi opinias deca funebri pri li tiamaniere?"

"然则吊焉若此,可乎?"

"Kompreneble jes! Mi pensis, ke li estas homo super la teridoj, sed mi nun ŝanĝis mian opinion. Kiam mi iris lin prifunebri, tie la gemaljunuloj ploris tiel, kvazaŭ ilia filo estus mortinta, kaj la gejunuloj lamentis, kvazaŭ ili perdus sian patrinon. Ili kolektiĝis tie por diri tion, kion ili ne devus diri, kaj priplori tion, kio ne estus priplorinda. Ili agis kontraŭ la naturaj principoj pri la vivo kaj morto kaj dronis en malgajeco, forgesante la veran kaŭzon, kial ni ricevas tiun ĉi vivon. En la antikveco tio ĉi estis nomata "evito de la naturaj principoj". Via majstro venis en la mondon, ĉar estis lia tempo naskiĝi; li foriris, ĉar estis lia tempo morti. Ĝustatempa veno kaj ĝustatempa foriro estas tute laŭ la natura leĝo kaj sekve havas nenian rilaton kun ĝojo kaj malĝojo. Tio estis rigardata de la antikvuloj kiel 'liberiĝo el la ligiloj.'"

曰:"然。始也吾以为其人也,而今非也。向吾入而吊焉,有老者哭之,如哭其子,少者哭之,如哭其母。彼其所以会之,必有不蕲言而言,不蕲哭而哭者,是遁天倍情,忘其所受,古者谓之遁天之刑。适来,夫子时也;适去,夫子顺也。安时而处顺,哀乐不能入也。古者谓是帝之悬解。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin