Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §4-01

(GMT+08:00) 2018-01-19 10:00:19     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§04

§04-01

Yan Hui iris viziti Konfuceon kaj petis forpermeson por fari longan vojaĝon.

颜回见仲尼,请行。

"Kien vi iros?" demandis la Majstro.

曰:"奚之?"

"Mi vojaĝos al la regno Wei," estis la respondo.

曰:"将之卫。"

"Kaj kion vi intencas fari tie?" daŭrigis Konfuceo.

曰:"奚为焉?"

"Mi aŭdis," respondis Yan Hui, "ke la princo de la regno Wei estas en forta aĝo kaj kondutas arogante. Li arbitre kaj facilanime kondukas la regnajn aferojn kaj estas blinda pri siaj kulpoj. Li neglektas la vivon kaj la morton de la popolo, tiel ke homaj kadavroj kuŝas ĉie kiel densaj herboj en la marĉoj. La popolo ne scias, kiel ili povas sin savi. Mi iam aŭdis vin diri: 'Forlasu la regnon, kiu estas en bona ordo, kaj iru al la regno, kiu estas en malbona ordo. La bona kuracisto ja plejofte estas vizitata de pacientoj. Mi ŝatus meti vian instruon en praktikon kaj volus fari ion bonan al la regno Wei."

曰:"回闻卫君,其年壮,其行独。轻用其国而不见其过。轻用民死,死者以国量,乎泽若蕉,民其无如矣!回尝闻之夫子曰:'治国去之,乱国就之。医门多疾。'愿以所闻思其则,庶几其国有瘳乎!"

"Nu," diris Konfuceo, "sed mi timas, ke vi pereos, se vi iros tien. La Taŭo devas esti tenata senkonfuza; alie estiĝos tro da aferoj prizorgendaj, kiuj kondukos al konfuzo, kaj poste al maltrankvilego kaj fine al pereo. En la antikveco la saĝuloj devis perfektigi sin per la Taŭo, antaŭ ol helpi aliajn per ĝi. Nun ke via karaktero estas ankoraŭ ne fortikigita per la Taŭo, kiel do vi povus iri tien por plibonigi la konduton de tiu tirano?

仲尼曰:"嘻,若殆往而刑耳。夫道不欲杂,杂则多,多则扰,扰则忧,忧而不救。古之至人,先存诸己,而后存诸人。所存于己者未定,何暇至于暴人之所行!

"Cetere, ĉu vi scias, kial la virto estas makulita kaj kial la saĝo estas mise elmontrita? La virto estas makulita pro ĉaso de famo; la saĝo estas mise elmontrita pro disputemo. Oni batalas unu kontraŭ la alia por akiri al si bonan famon uzante sian saĝon. La famo kaj la saĝo ambaŭ povas esti malbonaj iloj; ili ne estas io blinde strebinda.

"且若亦知夫德之所荡,而知之所为出乎哉?德荡乎名,知出乎争。名也者,相轧也;知也者,争之器也。二者凶器,非所以尽行也。

"Plie, povas esti, ke oni ne ŝatos vian altan virton kaj profundan sincerecon, nek komprenos vian indiferentecon por famo. Prediki humanecon, justecon kaj moralecon antaŭ tirano estos fiere elmontri sian bonecon kontraste al lia malboneco. Tio estas nomata 'vundo al aliaj'. Tiu, kiu vundas aliajn, mem nepre estos vundita. Kiel do vi povos eviti vundiĝon!

"且德厚信矼,未达人气;名闻不争,未达人心。而强以仁义绳墨之言術暴人之前者,是以人恶有其美也,命之曰灾人。灾人者,人必反灾之。若殆为人灾夫。

"Krome, se la princo de Wei ŝatas bonulojn kaj malŝatas malbonulojn, kial do li bezonas atendi, ĝis li trovos vin? Estos preferinde por vi gardi la silenton, ĉar, se vi parolos, la princo certe kaptos ĉiun okazon por venki vin en la argumentado. Tiam vi sentos vin konfuzita, sed vi devos ŝajnigi trankvilecon kaj peni vin pravigi. Fine, kun cedema mieno, vi estos devigita alkonformigi vin al lia opinio. Tio egalos aldoni fajron al la flamoj kaj aldoni akvon al la inundo — ago helpi al malbonoj. Se vi komencos per cedoj, tiam estos nenia fino de tio. Se vi donos foj-refojan admonadon dum vi ne estos fidata, vi certe estos mortigita kiel viktimo de tiraneco.

"且苟为悦贤而恶不肖,恶用而求有以异?若唯无诏,王公必将乘人而斗其捷,而目将荧之,而色将平之,口将营之,容将形之,心且成之,是以火救火,以水救水,名之曰益多。顺始无穷,若殆以不信厚言,必死于暴人之前矣。

"En la antikveco la reĝo Jie de la dinastio Xia mortigis Guan Longfeng; la reĝo Zhou de la dinastio Shang mortigis sian onklon Bi Gan. La du viktimoj ambaŭ estis virtuloj, kiuj zorgis pri la bono de la popolo kaj tiel ofendis ĉiu sian sinjoron. Ili estis persekutitaj pro sia virteco, pro sia ĉaso de famo.

"且昔者桀杀关龙逢,纣杀王子比干,是皆修其身,以下伛拊人之民,以下拂其上者也。故其君因其修以挤之,是好名者也。

"En la antikveco la reĝo Yao atakis la tribojn Congzhi kaj Xu'ao; la reĝo Yu atakis la tribon Youhu. La landoj de tiuj triboj dezertiĝis kaj iliaj regantoj estis mortigitaj pro tio, ke ili senĉese militadis por ĉaso de famo kaj profito. Ĉu vi ne iam aŭdis pri ĉio ĉi tio? Sciu, ke eĉ la saĝuloj ne povas rezisti al la tentoj de famo kaj profito, por ne paroli pri vi!

"Sed vi tamen estas certa pri via sukceso. Vi devas havi ian ideon en via menso. Do diru ĝin al mi."

"昔者尧攻丛枝胥敖,禹攻有扈,国为虚厉,身为刑戮,其用兵不止,其求实无已,是皆求名实者也。而独不闻之乎,名实者,圣人之所不能胜也,而况若乎?虽然,若必有以也,尝以语我来。"

"Kion do vi opinias pri tio, se mi restos honesta kaj modesta kaj laboros diligente kaj persiste?" respondis Yan Hui.

颜回曰:"端而虚,勉而一,则可乎?"

"Ho ne!" diris Konfuceo. "Tio ne helpos. La princo de Wei estas tiel obstina kaj aroganta, tiel kaprica en la humoro, ke la ordinarulo tute ne kuraĝas lin malobei. Li subpremas alies sentojn kaj malsamajn opiniojn por kontentigi siajn dezirojn. Tia homo estas neniel plibonigita per ĉiutaga akumulado de etaj virtoj; kiel do vi povos esperi, ke li akceptos grandajn virtojn? Li obstine tenos sin je siaj manieroj kaj, eĉ se li montros iajn signojn de konsento, interne li faros nenian memekzamenon. Kiel do vi penos lin plibonigi tiuokaze?"

曰:"恶。恶可!夫以阳为充,孔阳,采色不定,常人之所不违,因案人之所感,以求容与其心,名之曰日渐之德不成,而况大德乎?将执而不化,外合而内不訾。其庸讵可乎!"

"Tiam," respondis Yan Hui, "mi estos interne honesta kaj ekstere cedema, sekvante la antikvajn kutimojn. Esti interne honesta signifas sekvi la manierojn de la Ĉielo. Sekvi la manierojn de la Ĉielo signifas konscii, ke la princo kaj mi estas egale la filoj de la Ĉielo. Se estas tiel, kial do mi devus esperi, ke oni aprobos aŭ malaprobos miajn vortojn? Se mi estos tia homo, mi estos nomata "senkulpa infano", kiu sekvas la manierojn de la Ĉielo. Esti ekstere cedema signifas sekvi la manierojn de la mondo. Genuiĝi aŭ riverenci kun tabuleto en la manoj estas la kortega etiketo de ministroj. Ĉar tio estas la komuna kutimo, kiel do mi kuraĝas esti escepto? Se mi agos kiel la aliaj, neniu faros riproĉon al mi, kiu sekvos la manierojn de la mondo. Sekvante la antikvajn kutimojn signifas sekvi la ekzemplojn de antikvaj saĝuloj. Kvankam miaj vortoj estas instruaj kaj kritikaj, tamen ili estas la vortoj de antikvuloj, ne la miaj. Tiel agante mi povos esti honesta sen altiri riproĉojn sur min, kiu sekvos la ekzemplojn de antikvuloj. Kion do vi opinias pri tia agmaniero mia?"

"然则我内直而外曲,成而上比。内直者,与天为徒。与天为徒者,知天子之与己,皆天之所子,而独以己言蕲乎而人善之,蕲乎而人不善之邪。若然者,人谓之童子。是之谓与天为徒。外曲者,与人之为徒也。擎跽曲拳,人臣之礼也,人皆为之,吾敢不为邪?为人之所为者,人亦无疵焉。是之谓与人为徒。成而上比者,与古为徒。其言虽教,谪之实也,古之有也,非吾有也。若然者,虽直而不病。是之谓与古为徒。若是则可乎?"

"Ho ne," respondis Konfuceo, "tio estos neniel farebla! Kun tiom da aferoj ĝustigendaj, vi ne povos dece agi en ĉiu okazo. Vi povos resti honesta kaj senriproĉa, sed tio estos nur ĉio, kion vi povos fari. Kiel do vi povos esperi, ke vi influos kaj reformos la princon! Ŝajnas, ke vi ankoraŭ tro rigide tenas vin je via opinio."

仲尼曰:"恶!恶可!大多政法而不谍。虽固,亦无罪。虽然,止是耳矣,夫胡可以及化!犹师心者也。"

"Mi havas neniun pli bonan manieron," diris Yan Hui. "Ĉu mi povus permesi al mi peti de vi konsilon?"

颜回曰:"吾无以进矣,敢问其方?"

"Fastu, kaj mi diros al vi," diris Konfuceo. "Ĉu vi opinias facila atingi mondecajn celojn? Se vi havas tian opinion, la brila Ĉielo ĝin malaprobos."

仲尼曰:"斋,吾将语若。有心而为之,其易邪?易之者,皞天不宜。"

"Mia familio estas malriĉa," respondis Yan Hui, "kaj de pluraj monatoj mi tuŝas nek brandon, nek viandon. Ĉu tio povas esti konsiderata kiel fastado?"

颜回曰:"毁回之家贫,唯不饮酒,不茹荤者数月矣。如此,则可以为斋乎?"

"Tio estas fastado antaŭ ofera ceremonio," respondis Konfuceo, "ne la fastado de la koro."

曰:"是祭祀之斋,非心斋也。"

"Kaj ĉu mi povus demandi," diris Yan Hui, " kio do estas la fastado de la koro?"

回曰:"敢问心斋?"

"Koncentru vian atenton. Aŭskultu ne per viaj oreloj, sed per via menso; komprenu ne per via menso, sed per via vitala energio. Viaj oreloj povas nur aŭskulti kaj via menso povas nur kompreni. Sed la vitala energio estas malpleno, kiu estas interagema kun ĉio ekstera. Nur la potenca Taŭo povas kolektiĝi en la malpleno kaj tiu malpleno estas la fastado de la koro."

仲尼曰:"一若志,无听之以耳,而听之以心,无听之以心,而听之以气。听止于耳,心止于符,气也者,虚而待物者也。唯道集虚,虚者,心斋也。"

"Nu," diris Yan Hui, "jen kial mi ĉiam havis la konscion pri mi mem antaŭ ol mi aŭdis vian instruon pri la korfastado. Nun ke mi jam lernis tion, mi ne plu havas la konscion pri mi mem. Ĉu tio povas esti nomata malpleno?"

颜回曰:"回之未始得使,实自回也。得使之也,未始有回也。可谓虚乎?"

"Absolute prave!" respondis la Majstro. "Lasu al mi klarigi al vi. Kiam vi servos al la princo de Wei, ne estu regata de la deziro je la famo. Se li aŭskultos vin, vi povos eldiri viajn opiniojn; se ne, vi prefere silentu. Ne penu trovi okazojn por esti promociita. Vivu en perfekta paco kun ĉio, kio okazas. Tiam vi estos proksima al la korfastado. Estas facile deteni vin de paŝado, sed malfacile lasi neniajn postesignojn dum via paŝado. Estas facile preni al vi falsan aspekton en via traktado kun homoj, sed malfacile en via traktado kun la Ĉielo. Mi aŭdis nur pri flugado per flugiloj, sed neniam pri flugado sen flugiloj. Mi aŭdis pri saĝuloj kun scioj, sed neniam pri saĝuloj sen scioj. Se vi rigardas ĉion kiel malplenon, via malplena menso estos pura kaj simpla, kie vi trovos bonŝancon kaj feliĉon. Alie, via menso galopos, eĉ se vi sidos senmove. Lasu viajn okulojn kaj orelojn komunikiĝantaj internen kaj viajn konscion kaj sciadon baritaj, tiam eĉ fantomoj kaj spiritoj vivos kun vi, por ne paroli pri homoj! Tio estas la metodo por transformi ĉiujn aferojn en la mondo, la ŝlosilo de sukceso de Yao kaj Shun, la sekreta metodo dumvive sekvata de la reĝoj Fuxi kaj Jiqu (Yao, Shun, Fuxi kaj Jiqu: legendaj saĝaj reĝoj en la pratempo — trad.). Kiel multe pli utila ĝi devus esti por la ordinaruloj!"

夫子曰:"尽矣。吾语若。若能入游其樊,而无感其名,入则鸣,不入则止。无门无毒,一宅而寓于不得已,则几矣。绝迹易,无行地难。为人使易以伪,为天使难以伪。闻以有翼飞者矣,未闻以无翼飞者也。闻以有知知矣,未闻以无知知者也。瞻彼揆者,虚室生白,吉祥止止,夫且不止,是之谓坐驰。夫徇耳目内通,而外于心知,鬼神将来舍,而况人乎!是万物之化也,尧舜之所纽也,伏羲几遽之所行终,而况散焉者乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin