La arakido (trad.)  | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-26 15:59:36     Redaktoro:Li

Verkis Xu Dishan

Elĉinigis Minosun

En la ĝardeno malantaŭ nia domo estis duona muo da nekulturita terpeco. Mia patrino diris: "Estas domaĝe lasi ĝin dezerta. Vi tiom amas manĝi arakidojn, ni faru do, ke ĝi estu parcelo en kiu ni plantos arakidojn." Ni gefratoj estis ĉiuj kontentaj. Aĉeti semojn, turni la teron, kaj poste ĝin prisemi, akvumi kaj grasumi. Malpli ol kelkajn monatojn poste, eĉ vere, montriĝis rikolto.

La patrino diris: "Ĉi-vespere ni havos rikoltofeston; iru kaj invitu vian patron al gustumado de niaj arakidoj, ĉu estas bonvole?" Estis kelkaj frandaĵoj el arakidoj, preparitaj de la patrino, kiu konsilis, ke la festo okazu en la pajlkiosko en la ĝardeno.

La vespera vetero ne estis tiel bona, tamen la patro venis – kio statis vere malofte.

La patro demandis: "Ĉu vi ŝatas manĝi arakidojn?"

"Jes!" ni konkuris en respondo.

"Kiu el vi povas priparoli la bonon de la arakidoj?"

La fratino diris: "Ili aromas."

La frato diris: "Oni povas fari el ili oleon."

Sekvis respondo mia: "La prezo de arakidoj estas tiel malalta, ke iu ajn povas aĉeti ilin por si. Ĉiu ŝatas ilin manĝi. Tio estas ties bono."

La patro diris: "Ĉe la arakido multas bonoj, el kiuj tamen unu estas plej laŭdinda: ĝi sin kaŝas sub tero, ne kiel persikoj, granatoj aŭ pomoj, kiuj alte pendas, ĉu freŝe ruĝaj, ĉu delikate verdaj, sur la branĉoj, por ke homoj, je ekvido, jam falu en admiro antaŭ ili. La arakido, kiel vi vidis, malalte kreskas sur tero. Kiam ĝi maturiĝis, oni ankoraŭ ne povas certigi, ĉu ĝi fruktis aŭ ne, antaŭ ol elfosi ĝin."

Ni ĉiuj jesis tion. Ankaŭ la patrino balancis la kapon konsente.

La patro pluis: "Sekve vi estu kiel la arakido; ĝi estas utila, malgraŭ aspekte malpli bela."

Mi aldonis: "Homo, do, devas esti utila. Ni ne estu tiaj homoj, kiaj inklinas nur al impona eksteraĵo, sed utilas al aliuloj nenion."

La patro diris: "Jes. Jen tio estas mia espero por vi."

Ni disiĝis nur je la profunda nokto, kiam finiĝis nia konversacio. La kuiraĵoj el la arakidoj ĉiuj estis finmanĝitaj, tamen la vortoj de mia patro forte stampiĝis en mia koro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin