La stepo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-30 15:28:31     Redaktoro:Li

Verkis Lao She

Elĉinigis Vejdo

Ĉifoje mi vere vidis la stepon. Tiea ĉielo estas pli aminda ol en aliaj lokoj. La aero estas tiel freŝa kaj la ĉielo estas tiel serena, ke mi emas kanti kanton por esprimi mian plenan ĝojon en la koro. Sub la ĉielo etendiĝas verda vastaĵo de mil lioj, sed ne kun sovaĝeco. Ĉirkaŭe sin trovas montetoj. Verdaj estas ambaŭ ebenejo kaj montetoj. Aro da ŝafoj jen suriras monteton jen malsupreniras de ĝi. Kien ajn la ŝafoj iras, ili ŝajne brodas grandajn blankajn florojn sur la senlima verda tapiŝo. La konturoj de la montetoj estas tiel mildaj kaj belaj, ke ili aspekte similas al ĉina pentraĵo plene tuĉita nur per verda koloro sen nigraj strekoj. Ĉie junverdo inundas kaj delikate fluas en nubojn. Tia pejzaĝo ne nur admirigas, sed ankaŭ komfortigas, tiel ke la vizitantoj emas stari longe por pririgardi ĉirkaŭen, kaj ankaŭ sidiĝi por reciti poemon pri mirinda beleco. En tiu ĉi pejzaĝo eĉ stalonoj kaj bovegoj kelkfoje staras senmove, ŝajne remaĉante la senliman plezuron de la stepo.

La loko, kiun ni vizitis, estas la Chenbartu-Flago*. Irinte cent kvindek liojn, la aŭto, per kiu ni veturis, atingis la cellokon. En la spaco de cent kvindek lioj etendiĝas nur herbejo, kaj se oni veturas alian spacon de cent kvindek lioj, vidiĝas ankoraŭ herbejo. Estas facile kaj libere veturi peraŭte sur stepo. Se oni nur veturas en la ĝusta direkto, estas ne malbone iri tien kaj alien. Komence kiam ni eniris la stepon, ni aŭdis nenian voĉon kaj vidis nenion, krom birdoj jen leviĝantaj jen malleviĝantaj. Post longa veturado vidiĝis malproksime kurba rubando klara kiel glaco. Rivero! Bovoj kaj ŝafoj plimultiĝis, vidiĝis gregoj da ĉevaloj, aŭdiĝis malklaraj vipofrapoj. Baldaŭ, ni baldaŭ atingis la cellokon. Subite aperis, kvazaŭ alportita de vento, sur malproksima monteto grego da ĉevaloj, sur kiuj la rajdantoj, viraj aŭ virinaj, junaj kaj maljunaj, estis vestitaj kolorriĉe. Algalopis ĉevaloj kun svingantaj baskoj de vestoj kaj jupoj de la rajdantoj, kvazaŭ alflugus al ni ĉielarko. Jen ili estis gastigantoj venantaj fore de kelkdek lioj por bonvenigi la gastojn el malproksimeco. Kiam ili nin vidis, ili, turninte la kapon de ĉevaloj, galopis kun huraado, ĉe ambaŭ flankoj aŭ en la fronto de nia aŭto por gvidi al ni la vojon. La kvieta stepo tuj bolis tute de huraado, aŭta muĝado kaj sonoj de ĉevalhufoj. Sekvante la ĉevalojn, la aŭto flugis trans la monteton kaj kelkaj jurtoj falis en niajn okulojn.

Ekster la jurtoj troviĝis multaj ĉevaloj kaj aŭtoj. Multiĝis homoj, kiuj de malproksime kelkdek liojn alvenis per ĉevalo aŭ aŭto vidi nin. La gastigantoj deĉevaliĝis kaj ni elaŭtiĝis. Ni varme premis la manojn sendistinge, ne volante deŝiri unu de la alia. Kvankam ni parolis malsamajn lingvojn, ni tamen havis la saman koron. Manpremo post manpremo, ridado post ridado. Diversaj eldiroj ĉiel signifis unuiĝon kaj kunhelpon de la naciecoj.

Ni ne sciis, kiel ni eniris jurton. Alportiĝis laktoteo kaj lakta toŭfuo. Gastigantoj kaj gastoj ĉiuj sidiĝis sur la krucitajn krurojn antaŭ si, tre ĝentilaj, intimaj kaj senceremoniaj. Post nelonge la gastama gastiganto enportis grandan pladon da ŝafaĵo permane disŝirebla dum manĝado. Kadroj kaj sepdekjarulo proponis toston al ni kaj ni reciprokis toston. La gastiganto levis pokalon kaj ni reciprokis toston. Post tio junulinoj el Owenk-nacieco, kun pinta ĉapo sur la kapo, senĝenaj sed iom hontemaj, alvenis kanti popolkantojn por gastoj. Kaj la kantistoj el ni ankaŭ tuj respondis per kantado. Ŝajne la kantvoĉo estis pli sonora kaj kortuŝa ol ajna lingvo. Kion ajn ili kantis, la aŭskultantoj montris komprenan rideton.

Post manĝado junuloj prezentis lazadon de ĉevaloj kaj luktadon, kaj junulinoj naciecajn dancojn. Ankaŭ kelkaj gastoj dancis kaj kelkaj kantis. Kaj ili volis prove rajdi mongolan ĉevalon. La suno jam kliniĝis okcidenten, sed neniu volis disiĝi. Jes! Kun profunda sento mongolanoj kaj han-anoj ne volis disiĝi unu de la alia eĉ ĉe sunsubiro sur la stepo!

*Flago estas administra distrikto sub la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, proksimume egala al gubernio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin