Vintra Nokto (trad.) | Liu Hongyuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-05 15:44:13     Redaktoro:Li

Verkita de Ai Wu

Elĉinigita de Liu Hongyuan

Estis frosta vintra nokto. La strato estis senbrue obskura. Mi sola staris sub arbo kun interplektitaj senfoliaj branĉoj ĉesupre kaj atendis la lastan buson. Kelkajn paŝojn for de mi en la mallumo kaŭris ombra figuro ĉe la muro, sed li estis nur trampo. Ambaŭflanke de la strato staris luksaj domoj, kies lumigitaj fenestroj brilis kviete en la sombre-bluan ĉielon. En la strato regis frosto kun blovoj da forta vento. Kelkaj velkitaj folioj, kiuj ankoraŭ pendis sur la branĉoj, de tempo al tempo susure ĝemis.

La kaŭranta figuro, preninte kupreron de mi kun danko, ĝoje stariĝis kaj intencis interparoli kun mi. "Vere malvarme ĉi tie," li plendis pri la vetero. "Nenie estas pli malvarme ol ĉi tie! … Kiel vi pensas pri tio, sinjoro?"

Juĝante, ke li estas oldulo nenaŭza, mi respondis kun plezuro, "Devas esti multe pli malvarme en la kamparo, mi supozas."

"Ne, ne," li malkonsentis kaj ektusis, kun la vortoj ŝtopitaj en sia gorĝo.

"Kial?" mi demandis. "En la kamparo, kiam falas prujno, la tegmentoj kaj kampoj iĝas blankaj en la mateno, sed tian oni ne povas vidi sur la stratoj."

Frapetinte sin sur la bruston, li ekscitite daŭrigis, "Jes, vere… estas malvarme en la vilaĝoj, sed estas denove varme tuj kiam vi enŝoviĝas en la pajlostakon antaŭ ies domo… Sed en tiu ĉi strato, humm, kia terura loko! … Tie en la montoj estas eĉ pli froste ol en la kamparo. Sed kiam oni ekbruligas fajron endome kaj la tuta familio ĉirkaŭe sidas, kia harmoniaĵo tio estas!"

Poste li ekrakontis pri la aventuroj dum siaj fortaĝaj tagoj: vojaĝi sola dum vintraj noktoj tra la montoj en la sudo. Ĉar min interesis rakontoj pri vagantoj kaj tiam la buso ankoraŭ ne venis, mi instigis lin daŭrigi sian babiladon.

"Kiam finiĝas la tago en la montoj," li diris, "kaj se vi estas homo honesta, vi povas ĉiam iri al la domo, kie olelampoj flagras kaj hundoj bojas. Vi povas perpuŝe malfermi la rubusan pordon sub la arbo kaj senhezite endomiĝi. Disigu la homojn ĉirkaŭ la fajro, ĉu virojn ĉu virinojn, per viaj manoj, kaj vi, malvarma kaj malseka kun roso, enŝoviĝos senĝene inter la amason. Via nazo tuj pleniĝos de aromo de rostitaj batatoj kaj de varma teo. Ĉirkaŭe ridetas bonvenaj okuloj, en kiuj montriĝas neniu mieno kulpigi vian abruptecon. Apenaŭ vi komencas diri al ili de kie vi venis, tason da varma kaj forta teo oni al vi donas. Avino diras al sia nepino, ke ŝi alimentu la fajron per pli da hejtligno, ĉar la gasto bezonas varmigi sian korpon.

"Kiam vi retrovas viajn korpvarmon kaj forton, vi povas plezurigi la infanojn, karesante al ili la mentonon, delikate pinĉante ilin je la vango kaj eĉ grimacante por ilin ĝoje glugligi. La ravita juna patrino tiam kuraĝigos sian infanon dividi kun vi la manĝotan bataton. Tenante duonon de la batato, la infano metos la alian duonon en vian manon.

"Se vi decidas tranokti en ilia domo, vi ricevos de ili pli afablan gastigon. Se vi volas nur iomete ripozi por vin varmigi kaj poste daŭrigi vian vojaĝon, la domanoj ĉiuj venos diri al vi adiaŭ ĉe la pordo. 'Vizitu nin ankoraŭfoje kiam vi revenos!'"

Dum lia babilado, ankoraŭa malvarma vento ekblovis kaj la oldulo denove ektusis. Mi estis tiel allogita, ke mi tute neglektis la froston. Spite ke ni estas fremdaj unu al alia, la oldulo subite prenis min je la mano kaj demandis,

"Kial do, sinjoro, ĉi tie oni ne lasas alilokanon eniri por varmigi liajn manojn? Ili devas bruligi pli gajan fajron. Rigardu al iliaj brilaj fenestroj."

La buso muĝe alproksimiĝis. Rapide retirinte mian manon el liaj, mi laŭte diris al li,

"Ĉar ili estas homoj pli civilizitaj ol tiuj en la montoj…"

Tion dirinte mi saltis en la lumigitan buson, kiu tuj ekmoviĝis kaj postlasis la oldulon tie. Tamen la dometoj kun flagrantaj lampoj en la malproksimaj montoj kaj la ebriiga gastamo de la montaranoj – ĉio, kion mi spertis en tiu vintra nokto, restigis profundan impreson en mia memoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin