Dediĉe al la posta korto de la templo Poshan (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-08 08:54:48     Redaktoro:Li

Verkis Chang Jian

Elĉinigis Minosun

 

Matene la antikvan templon mi vizitas,

Krepuska suno super arboj montaj brilas.

Al izolejo la sinua pad' sin gvidas,

Kabanojn bonzajn pompaj plantoj jen desfilas.

Al folaj birdoj plaĉas hela sunradio,

Ĉe l' ombra lago homo pacas en la zeno.

Silentas ĉiuj elementoj de l' medio,

Nur kultaj sonoriloj sonas en refreno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin