Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §5-05

(GMT+08:00) 2018-02-09 16:41:46     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§05

§05-05

Iu ĝibulo, kiu estas lama kaj senlipa, iris proponi siajn konsilojn al la duko Ling de la regno Wei. Li tre plaĉis al la duko, tiel ke tiu, rigardante normalajn homojn, trovas ilian kolon tro longa.

闉跂支离无脣说卫灵公,灵公说之,而视全人:其脰肩肩。

Iu homo kun granda tumoro sur sia kolo iris proponi siajn konsilojn al la duko Huan de la regno Qi. Li tre plaĉis al la duko, tiel ke tiu, rigardante normalajn homojn, trovas ilian kolon tro malgrasa kaj malgranda.

甕盎大瘿说齐桓公,桓公说之,而视全人:其脰肩肩

Kaj tial por homoj kun alta virto iliaj korpaj difektoj povas esti forgesitaj. Se homoj ne forgesas, kion ili devus forgesi, kaj forgesas, kion ili ne devus forgesi, tio estas vera forgeso.

故德有所长而形有所忘,人不忘其所忘,而忘其所不忘,此谓诚忘。

Tial la saĝulo ĉiam vagadas en la regno de harmonio. Li rigardas la inteligentecon kiel la originon de krimoj, la konvenciojn kiel gluon, la favorojn kiel logaĵojn, kaj la ruzaĵojn kiel komercajn rimedojn. Ĉar la saĝulo neniam intrigas, kian utilecon do havas por li la inteligenteco? Ĉar la saĝulo neniam distranĉas la amikecon, kian utilecon do havas por li la gluo? Ĉar la saĝulo perdas nenion, kian utilecon do havas por li la logaĵoj por ion akiri? Ĉar la saĝulo neniam serĉas profiton, kian utilecon do havas por li la komercaj rimedoj? La kvar kvalitoj de la saĝulo estas donacoj dotitaj de la Ĉielo. Tiuj ĉi ĉielaj donacoj estas nutraĵoj liveritaj de la Ĉielo. Por tiu, kiu ricevas de la Ĉielo naturan nutraĵon, kian utilon do havas ĉio artefarita? Li havas la homan formon, sed ne la homajn emociojn; ne havante homajn emociojn, li neniel estas ĝenata de tio, kio estas prava, nek de tio, kio estas malprava. Kiel sensignifa estas tio, per kio li apartenas al la homaro! Kiel impone granda estas tio, kio identigas lin kun la naturo!

故圣人有所游,而知为孽,约为胶,德为接,工为商。圣人不谋,恶用知!不断,恶用胶!无丧,恶用德!不货,恶用商!四者天鬻也,天鬻者,天食也。既受食于天,又恶用人?有人之形,无人之情。有人之形,故群于人;无人之情,故是非不得于身。眇乎小哉,所以属于人也。鏊乎大哉,独成其天。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin