Fajro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-12 09:00:41     Redaktoro:Ema

 

Fajro 

Verkis Bakin

Elĉinigis Vejdo

Aŭdiĝis nur malpeza ronkado kaj subite estingiĝis la kvadrata lanterno pendanta de la boattegmento. Mi leviĝis al la sida pozo kaj puŝmalferminte la fenestreton apudan, mi vidis strion da griza lumo. Mi ne sciis, kiam estas nun kaj kie la boato restas. Mi kvazaŭ troviĝis en sonĝo kaj la koŝmaro multe pezis sur mia kapo. Ruĝa maso flosis antaŭ miaj okuloj. Elŝovinte la kapon, mi vidis tra la fenestreto, ke kviete kuŝas horizontale pale verda akvo de la rivero kaj malproksime alte staras montoj kvazaŭ pentritaj per nigra tuĉo. Mi stupore fiksrigardis la akvosurfacon: aperas mia kapo en la akvo, komence ĝi estis nigra ombro kaj poste ĝin kovris ruĝa maso. Mi ekfrotis al mi la okulojn: mia kapo speguliĝis malhele sur la akvosurfaco. Nenia lamplumo vidiĝis. Ŝajnis al mi, ke ĉio jam falis en profundan dormon. La ĉielo malalte pendis. Kelkaj steloj aparte brilis. Riverakvo malpeze forfluis sub la boato. Mi etendis manon en la akvon kaj sentis grandan malvarmon de la akvo. Mi rigardis la ĉirkaŭaĵon sufiĉe longe. Dum tiu tempo la objektoj antaŭ miaj okuloj ŝajne ne ekmoviĝis kaj nur la aero malvarmiĝis iom post iom. Okaze ekbrilis fasko da ruĝa lumo, sed kiam mi okule kaptis la ruĝan lumon, mi nur vidis amason da montoj en profunda dormo.

Mi retiris la kapon en kajuton, kiu troviĝis en malhela mallumo, kaj sentis homan odoron jen kaj jen ataki miajn naztruojn. La odoro, kvazaŭ mano, gratadis al mi la bruston. Mi eligis elspiron ekster la fenestreton kaj fermis ĝin. Subite la amiko apud mi laŭte ekparolis: "Jen vidu. Kia fajrego!" Mi surprizite rigardis mian amikon. Mi povis vidi nenion. La amiko restis en peza dormo. Li ĵus ekmoviĝis ŝajne por sin turni sur la alian flankon en la lito, sed nun eliĝis nenia sono.

La kajuto estis obskura mondo sen lumo kaj fajro. Sed kial la amiko kriadis pri "fajro"? Ĉu li havis la saman sonĝon kiel mi? Mi volis veki lin por bone demandi lin. Mi donis puŝon al lia brako, sed li nur eligis voĉeton kaj turniĝis al la alia flanko. La amikoj dormantaj apud li senĉese elblovis ronkojn, nek laŭtajn nek rapidemajn, donante la impreson, ke ili bone dormas.

Mi sentis malkomforton je la okuloj. Miaj palpebroj ŝajne peziĝis. Kun okuloj ĉiam malfermitaj mi sentis lacecon kaj mi klinis min al la kajuta vando por endormiĝi kun fermitaj okuloj. Apenaŭ mi fermis la okulojn, mi aŭdis tiun amikon krii "fajron". Mi surpriziĝis. Kiam mi retenis mian spiron por aŭskulti pluen, li denove firme fermis sian buŝon.

Mi turnis la kapon sur la kapkuseno por rigardi ĉirkaŭen kaj miaj okuloj laŭgrade adaptiĝis al la mallumo. Mi vidis kelkajn ombrojn kaj distingis la kolorojn de la litkovrilo kaj lana littuko. La korbo pendanta ĉe la boatvosto iome skuiĝis kune kun la boato, kvazaŭ gvitanta homo blanke vestita. En la kajuto estis tre sufoke. Ronkado pli kaj pli altiĝis, sed ĝi ne povus eliĝi tra la boattegmenton. Ĝi ŝajne akumuliĝis kaj plenigis la kajuton. Ĝi, kune kun malbonodoro, premis sur min, tiel ke mi preskaŭ ne povis spiri. Mi ne havis eblecon fermi miajn okulojn nek povis trankviliĝi. Mi volis barakti, kaj mi turniĝis en la lito, dekstren aŭ maldekstren. Sed tio ne utilis, kaj mi sentis pli neelteneblan sufokecon.

Tiam miajn orelojn kaptis la sama krio "fajro". Antaŭ miaj okuloj ekbrilis ruĝa lumo. Tiu amiko en peza dormo ne malfermis sian buŝon. Ĝi estis mia propra krio. La fajra lumo en mia sonĝo ankoraŭ alpremis min. Ne plu ĝin eltenante, mi forpuŝis la litkovrilon kaj fuĝis ekster la kajuton.

Ekster la kajuto dormis servisto ŝajne en kvieta dormo, kaj miaj paŝoj ne dispremis lian sonĝon. La boato flosis sur la kvieta akvo pale briletanta. La montoj hele inkaj ĉirkaŭe similis al ekrano ŝirmanta la riverakvon kaj du aŭ tri dormantajn boatojn.

Mi staris, apogante min sur la kajuta pordo. La riverakvo konstante kaj murmure frapetis la boatfundon. Vento blovis en mian vizaĝon de tempo al tempo kaj malpeze knarigis la boattegmenton. Mi sentis ioman faciligon de spirado. Kune kun ronkado el la kajuto alŝvebis krio "fajro!".

Frostotremo min kaptis. Denove ĝi estis mia voĉo, "fajro" en mia sonĝo!

Kvar jarojn! Ĝi jam postkuris min kvar jarojn!

Antaŭ kvar jaroj, tiun tagon, kiam Ŝanhajo estis okupita, mi rigardis la transbordan incendion, kvazaŭ brulantan Romon. Domoj estis reduktitaj al cindro, vivoj ruinigitaj kaj la tero tretpremita. La fajra maro bolis antaŭ miaj okuloj kaj mi neniam vidis tian fajregon, kiu detruis ĉion — vivon, klopodojn, riĉaĵojn kaj esperon. Ĉio ĉi tio tamen ne neniom rilatis al mi. La flamanta tero estis la loko, kie mi loĝis; tiuj suferantoj estis miaj samlandanoj kaj miaj fratoj; tio, kio estis detruita, estis miaj espero kaj idealo. La idealo de nia nacio troviĝis en torturo. Rigardante la ruĝan lumon tra la ĉielo, mi sentis, ke mia koro estas tranĉita per tranĉilo. Mi ekpensis pri la maksimo de Okcidenta filozofo: "Tiaj kelkaj minutoj povas estigi dekjaran malamon kaj dumvivan venĝemon." Kun dentoj grincigitaj mi ĵuris en la koro: "Iutage ni, kun la kapo alte levita, nepre reiros al tiu ĉi loko kaj konstruos belan ĝardenon sur la ejo plagita de tiu fajrego." Kiam mi forlasis la bordon, retenante larmojn, mi kvazaŭ vidis reviviĝintan fenikson el la fajrego.

Jam forpasis kvar jaroj. Ĉi-nokte mi sonĝis pri la terura fajrego sur la boato revenanta de Yangsuo, kaj mi refoje vidis sur la kvieta rivero la fajregon okazintan en Ŝanhajo antaŭ kvar jaroj, dum kiuj mi neniam forgesis tiun tagon kaj ĉiam pensadis pri la tago, kiam ni revenos kun la kapo alte levita. Ĉu la tago de venko alproksimiĝas, aŭ mia entuziasmo malpliiĝis kaj mi bezonas fajron por helpi ĝin bruliĝi? Ĉu la vorto "fajro" el la buŝo de mia amiko dormanta estas al mi averto aŭ profetaĵo?...

Kun timemo mi returnis la kapon al la kajuto. Amikoj ĉiuj troviĝis en peza dormo kaj neniu donis al mi respondon. Mi apenaŭ returnis la kapon, kiam mi vidis lumantan ombron forflugi super mia kapo al la sel-forma montopinto. Ĝi ĝuste estis la fenikso en la fajro.

Mia rigardo sekvis la halucinan ombron en mia cerbo. Mi pensadis kaj mi pripensis niajn teron kaj popolon en suferoj, kaj mi nereteneble ekridetis kun larmoj en la okuloj. Dum tiu ĉi palpebruma daŭro la tuta rivero, la tuta ĉielo kaj la sennombraj montoj ŝajne lumiĝis.

skribita en Guilin post reveno de Yangsuo,

la dudek-du-an de septembro, 1941

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin