Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §5-06

(GMT+08:00) 2018-02-22 09:46:29     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§05

§05-06

Huizi diris al Zhuangzi:

惠子谓庄子曰:

"Ĉu la homo origine havas neniajn emociojn?"

"人故无情乎?"

"Certe," respondis Zhuangzi.

庄子曰:"然。"

"Kiel do la homo povas esti nomata homo," rediris Huizi, "se li havas neniajn emociojn?"

惠子曰:"人而无情,何以谓之人?"

"La Taŭo donas al li la aspekton kaj la Ĉielo al li la korpon," respondis Zhuangzi. "Kial do li ne devus esti nomata homo?"

庄子曰:"道与之貌,天与之形,恶得不谓之人?"

"Sed, ĉar li estas nomata homo," demandis Huizi, "kiel do li povas havi neniajn emociojn?"

惠子曰:"既谓之人,恶得无情?"

"Tio ne estas, kion mi volas diri per emocioj. Tio, kion mi volas diri per 'havi neniajn emociojn', estas ke la homo ne difektas siajn naturajn kvalitojn per tio, kion li amas, nek per tio, kion li malamas. Li devas ĉiam sekvi sian naturon kaj trudi nenion aldonan al sia vivo."

庄子曰:"是非吾所谓情也。吾所谓无情者,言人之不以好恶内伤其身,常因自然而不益生也。"

"Se li ne penas aldoni ion al sia vivo," demandis Huizi, "kiel do li povas konservi sian vivon?"

惠子曰:"不益生何以有其身?"

"La Taŭo donas al li la aspekton," respondis Zhuangzi, "kaj la Ĉielo donas al li la korpon. Li do ne devas difekti sian korpon per tio, kion li amas, nek per tio, kion li malamas. Nun vi trouzas vian energion kaj streĉas vian spiriton. Iafoje vi apogas vin kontraŭ arbo kaj kantas; iafoje vi apogas vin kontraŭ tablo kaj dormetas. La Ĉielo donis al vi korpon, kaj tamen vi uzas ĝin por babiladi en via senutila diskutado pri 'malmoleco' kaj 'blankeco'!"

庄子曰:"道与之貌,天与之形,无以好恶内伤其身。今子外乎子之神,劳乎子之精,倚树而吟,据槁梧而瞑。天选子之形,子以坚白鸣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin