Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-01

(GMT+08:00) 2018-02-23 14:22:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-01

Scii, kion la Ĉielo povas fari, kaj scii, kion la homo povas fari — jen la plej alta homa scio. Scii, kion la Ĉielo povas fari, estas scii, ke ĉio venas de la Ĉielo. Scii, kion la homo povas fari, estas scii uzi, kion li scias per sia inteligento, por nutri, kion li ne scias. Tiele li povas konservi sian vivon ĝis la natura morto kaj eviti eventualan antaŭmaturan morton. Tio estas la kulmino de la homa sciado.

知天之所为,知人之所为者,至矣。知天之所为者,天而生也。知人之所为者,以其知之所知,以养其知之所不知,终其天年而不中道夭者,是知之盛也。

Kaj tamen ekzistas ankoraŭ unu problemo, nome: ĉiu scio devas esti bazita sur io por esti vera, sed tiu "io" ja estas malstabila. Kiel do ni povas scii ke tio, kion ni konsideras farita de la homo, ne estas tio, kion ni konsideras farita de la Ĉielo? Kiel do ni povas scii ke tio, kion ni konsideras farita de la Ĉielo, ne estas tio, kion ni konsideras farita de la homo?

虽然,有患。夫知有所待而后当,其所待者特未定也。庸讵知吾所谓天之非人乎?所谓人之非天乎?

Do devas ekzisti la vera homo antaŭ ol estiĝas veraj scioj. Sed kio estas la vera homo? La vera homo en la antikveco ne subpremis la malfortajn kaj malplimultajn, nek paradis per siaj sukcesoj, nek faris planojn por atingi siajn celojn. Li ne havis bedaŭron tiam, kiam li faris eraron; li ne sentis sin tre fiera tiam, kiam li sukcesis. Li ne havis kapturnon tiam, kiam li supreniris sur altejon; li ne sentis malvarmon tiam, kiam li ĵetis sin en akvon; li ne sentis brulon tiam, kiam li ĵetis sin en fajron. Ĉio ĉi tio povas esti atingita nur de iu, kies sciado proksimiĝas al la Taŭo.

且有真人而后有真知。何谓真人?古之真人,不逆寡,不雄成,不谋士。若然者,过而弗悔,当而不自得也。若然者,登高不栗,入水不濡,入火不热。是知之能登假于道也若此。

La vera homo en la antikveco ne sonĝis tiam, kiam li dormis; li ne maltrankviliĝis tiam, kiam li vekiĝis; li estis indiferenta por la gustoj tiam, kiam li manĝis; li faris profundajn spirojn tiam, kiam li spiradis. Lia spiro estis tirata supren ekde la kalkanoj, dum la spiro de ordinaruloj tra la gorĝo. Kiam ili estis venkitaj en disputado, ili murmuris en sia gorĝo, kvazaŭ ili volus vomi. Homoj kun nesatigebla avideco kaj tro fortaj deziroj estas malprofundaj kaj supraĵaj en sia naturdoto.

古之真人,其寝不梦,其觉无忧,其食不甘,其息深深。真人之息以踵,众人之息以喉。屈服者,其嗌言若哇。其嗜欲深者,其天机浅。

La vera homo en la antikveco konis nek la ĝojon de la vivo, nek la malĝojon de la morto. Li ne estis ekzaltita tiam, kiam li naskiĝis; li ne sentis timon tiam, kiam li mortis. Senzorge li foriris al alia mondo; senzorge li revenis al tiu ĉi mondo. Li ne forgesis la originon de sia vivo; li ne esploris la destinitan finon de sia vivo. Kun ĝojo li akceptis ĉion, kio venis al lia vivo; li direktis neniajn pensojn al la vivo kaj la morto, pacience atendante sian revenon al la naturo. Li ne difektis la Taŭon per sia menso, nek pretendis helpi la naturon per siaj penoj. Jen kia estis la vera homo.

古之真人,不知说生,不知恶死。其出不忻,其入不距。倏然而往,倏然而来而已矣。不忘其所始,不求其所终,受而喜之,忘而复之。是之谓不以心捐道,不以人助天。是之谓真人。

Estante tia, li havis menson liberan de ĉiaj pensoj. Lia mieno estis kvieta kaj lia frunto larĝa. Li estis severa kiel aŭtuno kaj milde varma kiel printempo. Lia ĝojo kaj kolero sin manifestis laŭ la ritmo de la kvar sezonoj. Li sciis adapti sin al ĉiuj estaĵoj en la mondo, sed li estis nesondebla por ĉiuj aliaj.

若然者,其心志,其容寂,其颡颃。凄然似秋,暖然似春。喜怒通四时,与物有宜,而莫知其极。

Tial, kiam la saĝulo kondukas militon, li povas detrui regnon sen perdi la subtenon de la popolo. Li povas superŝuti la mondon per favoroj, kiuj daŭras mil generaciojn, mem ne estante amanto de la popolo. Tial tiu, kiu penas kunfandiĝi kun aliaj, ne estas saĝulo; tiu, kiu montras partiecon al iu, ne estas favoranto; tiu, kiu ne scias profiti de la okazoj, ne estas homo sagaca; tiu, kiu ne konas la identecon de la utilo kun la malutilo, ne estas homo eminenta; tiu, kiu perdas sian personecon en la ĉasado de la famo, ne estas klerulo; tiu, kiu ne konservas sin mem kaj sian naturon, ne estas mastro. Tiaj homoj, kiaj estas Hu Boxue, Wu Guang, Bo Yi, Shu Qi, Ji Zi, Xu Yu, Ji Ta, Shentu Di, ĉiuj servis respektive sian mastron. Ili laboris por kontentigi aliajn, neniam por plezurigi sin mem.

故圣人之用兵也,亡国而不失人心;利泽施于万物,不为爱人。故乐通物,非圣人也。有亲,非仁也;天时,非贤也;利害不通,非君子也;行名失己,非士也;亡身不真,非役人也。若狐不偕、务光、伯夷、叔齐、箕子、胥余、纪他、申徒狄,是役人之役,适人之适,而不自适其适者也。

La vera homo en la antikveco havis mienon imponan, sed li ne estis aroganta. Li aspektis tiel, kvazaŭ al li mankus io en lia memkulturado, sed li havis nenian bezonon fari kompletigon. Li estis mense memstara, sed ne obstina; li estis senantaŭjuĝa, sed ne fanfaronema. Li aspekte ridetis kun ĝojo, kaj ĉiam reagis spontanee, sed kvazaŭ malgraŭvole. Lia afableco faris lin tre kara al la popolo; lia toleremo altiris la popolon al lia virto; lia larĝa spirito similis la vastan mondon. Li estis tiel memŝatema, kvazaŭ li estus libera de ĉiaj konvencioj; li estis tiel rezerviĝema, kvazaŭ li izolus sin de la mondo; li estis tiel distriĝema, kvazaŭ li forgesus la vortojn sur la langopinto.

古之真人,其状义而不朋,若不足而不承。与乎其觚而不坚也,张乎其虚而不华也,邴邴乎其似喜乎,崔乎其不得已乎,蓄乎进我色也,与乎止我德也,厉乎其似世乎,鏊乎其未可制也,连乎其似好闭也,娩乎忘其言也。

Li prenis la kriminalajn leĝojn kiel la ĉefsubtenilon de la regado, la etiketajn kodojn kiel ĝiajn helpajn alojn, la saĝecon kiel alirejon al okazoj, la moralecon kiel gvidilon de konduto. Preni la kriminalajn leĝojn kiel la ĉefsubtenilon de la regado signifas esti indulga en ekzekutoj; preni la etiketajn kodojn kiel la helpajn alojn de regado signifas sekvi la konvenciojn; preni la saĝecon kiel alirejon al okazoj signifas lasi aferojn sekvi sian naturan vojon; preni la moralecon kiel gvidilon de konduto signifas supreniri sur la altaĵon kune kun tiuj, kiuj lertas en grimpado. Tial la Ĉielo kaj la homo estas Unu — tute egale, ĉu oni ĝin amas aŭ ne amas, ĉu oni tiel pensas aŭ ne tiel pensas. Tiu, kiu pensas en tia maniero, estas kun la Ĉielo; tiu, kiu ne pensas en tia maniero, estas kun la homo. Tiu, kiu pensas, ke la Ĉielo kaj la homo ne kontraŭstaras unu al la alia, estas vera homo.

以刑为体者,绰乎其杀也。以礼为翼者,所以行于世也。以知为时者,不得已于事也。以德为循者,言其与有足者至于丘也,而人真以为勤行者也。故其好之也一,其弗好之也一。其一也一,其不一也一。其一,与天为徒;其不一,与人为徒。天与人不相胜也。是之谓真人。

La morto kaj la vivo estas destinitaj. Ili sin intersekvas, same kiel la nokto kaj la tago eterne alternas — natura irado de la estaĵoj. La homo ne havas la povon ĝin regi, nek ŝanĝi. Tio estas vera por ĉiuj estaĵoj en la mondo.

死生,命也;其有夜旦之常,天也;人之有所不得与,皆物之情也。

Se la homoj prenas la Ĉielon kiel sian patron kaj amas ĝin dum la vivo, kiel do tio, kio estas supera al ĝi ne meritus ilian amon? Se la homoj rigardas la reĝon kiel sian reganton kaj volonte oferas sian vivon pro li, kiel do la vera reganto (la Taŭo) ne meritus iliajn oferojn?

彼特以天为父,而身犹爱之,而况其卓乎!人特以有君为愈乎已,而身犹死之,而况其真乎!

Kiam la fontoj estas sekiĝintaj, la fiŝoj amase restas sur la tero, humidigante unu alian per sia spirado kaj malseketigante unu alian per sia salivo. Sed estus multe pli bone por ili vivi en la riveroj kaj lagoj, sin forgesante reciproke. Anstataŭ laŭdi la reĝon Yao kaj mallaŭdi la reĝon Jie, oni prefere forgesu ilin ambaŭ.

泉涸,鱼相与处于陆,相呴以湿,相濡以沫,不如相忘于江湖。与其誉尧而非桀,不如两忘而化其道。

La granda tero dotis min per korpo, por ke mi loĝu en ĝi, ŝvite laborigas min, por ke mi min vivtenu, donas al mi maljunecon, por ke mi ĝuu la vivon senstreĉe kaj senzorge, kaj proponos al mi ripozejon, kiam mi mortos. Tial, bona estas la vivo, kaj bona ankaŭ la morto.

夫大块载我以形,劳我以生,佚我以老,息我以死。故善吾生者,乃所以善吾死也。

Se la boato estas kaŝita en ravino kaj la fiŝreto estas kaŝita en marĉo, oni povas diri, ke tio estas sufiĉe sekura. Sed en nokto iu fortulo povas veni kaj forporti ilin sur sia dorso, dume la dormanta posedanto tion tute ne scias. Kaŝi ion malgrandan en io granda estas sufiĉe prudente, sed malgraŭ tio ĉiam ekzistas la ebleco perdi ĝin. Kaŝi la mondon en la mondo kaj la mondo neniam estos perdita — tio estas la eterna vero. La Taŭo dotas la homon per lia korpo, kaj la homo trovas en ĝi ĝojon. Ĉar la korpa formo trapasas senfinan transformiĝadon, la ĝojoj certe estas sennombraj. Tial la saĝulo loĝas en la Taŭo, kie nenio perdiĝos, kaj vivos kun ĝi por ĉiam. Se tiu, kiu trovas egale bona la junecon aŭ la maljunecon, la vivon aŭ la morton, meritas esti imitata de la aliaj, — kiel multe pli sekvinda do estas la Taŭo, de kiu dependas la ekzistado kaj la ŝanĝiĝado de ĉiuj estaĵoj en la mondo!

夫藏舟于壑,藏山于泽,谓之固矣。然而夜半,有力者负之而走,昧者不知也。藏大小有宜,由有所遁,若夫藏天下于天下,而不得所遁,是恒物之大情也。特犯人之形,而犹喜之,若人之形者,万化而未始有??也,其为荣可胜计邪?故圣人将游于物之所不得遁而皆存。善夭善老,善始善终,人犹效之,又况万物之所系,而一化之所待乎?

La Taŭo estas realaĵo, kiu havas sian substancon, senaga kaj senforma. Ĝi povas esti transdonata per la koro, sed ne instruata per buŝaj vortoj; ĝi povas esti atingita per la koro, sed ne vidata per la okuloj. Ĝi mem estas sia propra fonto kaj sia propra radiko, ĉiam ekzistanta ekde la tempo antaŭ ol estiĝis la ĉielo kaj la tero. Ĝi estigas spiritojn kaj diojn; ĝi aperigas la ĉielon kaj la teron. Ĝi estas super la zenito, sed ĝi ŝajnas ne alta. Ĝi estas sub la nadiro, sed ĝi ŝajnas ne malalta; ĝi estiĝis antaŭ ol la ĉielo kaj la tero, sed la daŭro ŝajnas ne longa; ĝi ekzistis tie jam antaŭ la tempo nememorebla, sed ĝi ŝajnas ne maljuna.

夫道,有情有信,无为无形,可传而不可受,可得而不可见,自本自根。未有天地,自古以固存。神鬼神帝,生天生地。在太极之先而不为高,在六极之下而不为深,先天地生而不为久,长于上古而不为老。

Shiwei atingis la Taŭon, kaj per ĝi li ordigis la ĉielon kaj la teron; Fuxi atingis ĝin, kaj per ĝi li harmoniigis la principon de la kosma energio; la Granda Ĉerpilo (la Granda Ursino) atingis ĝin, kaj tiel ĝi fiksis sian pozicion sur la firmamento; la suno kaj la luno atingis ĝin, kaj tiel ili certigis sian eternan movadon; Kanpei atingis ĝin, kaj tiel li fariĝis la dio de la montaro Kunlun; Fengyi atingis ĝin, kaj li fariĝis la dio de la Flava Rivero; Jianwu atingis ĝin, kaj tiel li fariĝis la dio de la monto Tai; la Flava Imperiestro atingis ĝin, kaj tiel li supreniris al la ĉielo vualita per nuboj; Zhuanxu atingis ĝin, kaj tiel li fariĝis la reĝo de la Nordo; Yuqiang atingis ĝin, kaj tiel li fariĝis la dio de la Norda Maro; la Reĝino-Patrino de la Okcidento atingis ĝin, kaj tiel ŝi ekhavis sian seĝon en la palaco sur la monto Shaoguang por ĉiam kaj por eterne; Pengzu atingis ĝin, kaj tiel li vivis longan vivon ekde la tempo de la reĝo Shun ĝis la tempo de la Kvin Princoj; Fuyue atingis ĝin, kaj tiel li fariĝis la ĉefministro de la reĝo Wuding por helpi al tiu bone regi super la mondo kaj, post sia morto, suprenirinte al la Lakta Vojo kaj rajdante sur Sagitario kaj Skorpio, egaligis sin al la steloj de la ĉielo.

豨韦氏得之,以挈天地;伏羲氏得之,以袭气母;维斗得之,终古不忒;日月得之,终古不息;勘坏得之,以袭昆仑;冯夷得之,以游大川;肩吾得之,以处大山;黄帝得之,以登云天;颛顼得之,以处玄宫;禺强得之,立乎北极;西王母得之,坐乎少广,莫知其始,莫知其终;彭祖得之,上及有虞,下及及五伯;傅说得之,以相武丁,奄有天下,乘东维、骑箕尾而比于列星。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin