Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-02

(GMT+08:00) 2018-02-26 09:58:47     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-02

Nanbo Zikui damandis Nü Yu:

南伯子葵问乎女偊曰:

"Malgraŭ via granda aĝo vi aspektas kiel infano. Kial?"

"子之年长矣,而色若孺子,何也?"

"Ĉar mi atingis la Taŭon," respondis Nü Yu.

曰:"吾闻道矣。"

"Ĉu mi povas lerni la Taŭon?" demandis Nanbo Zikui.

南伯子葵曰:"道可得学邪?"

"Ne!" respondis Nü Yu. "Vi ne povas! Vi ja ne estas homo taŭga por ĝin lerni. Bu Liangyi havis la talenton de saĝulo, sed li ne atingis la Taŭon de saĝulo; mi atingis la Taŭon de saĝulo, sed mi ne havas la talenton de saĝulo. Mi volis instrui lin pri la Taŭo de saĝulo, por ke li povu fariĝi saĝulo. Ĉiaokaze, devas esti pli facile instrui la Taŭon al persono kun la talento de saĝulo. Tial, kun koncentrita menso, mi komencis lin ilumini. Post kiam tri tagoj pasis, li jam kapablis meti la fizikan mondon ekster sin. Post kiam li metis la fizikan mondon ekster sin, mi daŭrigis la iluminadon. Post kiam sep tagoj pasis, li jam kapablis meti ĉiujn materialajn aferojn ekster sin. Post kiam li metis ĉiujn materialajn aferojn ekster sin, mi plu daŭrigis la iluminadon. Post kiam naŭ tagoj pasis, li jam kapablis meti sian vivon ekster sin. Post kiam li metis sian vivon ekster sin, li jam havis la menson tiel klaran, kiel la bela tagiĝo. Post kiam li havis klaran menson, li jam kapablis percepti la unikan Taŭon. Post kiam li perceptis la unikan Taŭon, li jam kapablis transcendi la pasintecon kaj la nuntempon. Post kiam li transcendis la pasintecon kaj la nuntempon, li jam kapablis ignori la vivon kaj la morton. La Taŭo estigas la vivon kaj finas la vivon, sed ĝi mem neniam naskiĝis kaj neniam mortos. Ĝi ekzistas en ĉiuj estaĵoj en la mondo. Ĝi sekvas nenion. Ĝi ricevas nenion. Ekzistas nenio, kion ĝi ne detruus, nek kompletigus. Tio estas nomata "kvieto en malkvieto", t.e. malkvieto, kiu estigas kvieton perfektan."

曰:"恶,恶可!子非其人也。夫卜梁倚有圣人之才,而无圣人之道。我有圣人之道,而无圣人之才。吾欲以教之,庶几其果为圣人乎?不然。以圣人之道,告圣人之才,亦易矣。吾独守而告之,参日而后能外天下。已外天下矣,吾又守之,七日而后能外物。已外物矣,吾又守之,九日而后能外生。已外生矣,而后能朝彻,朝彻而后能见独,见独而后能无古今,无古今而后能入于不死不生。杀生者不死,生生者不生。为物无不将也,无不迎也,无不毁也,无不成也。其名为撄宁。撄宁也者,撄而后成者也。"

"De kie do vi lernis la Taŭon?" demandis Nanbo Zikui.

南伯子葵曰:"子独恶乎闻之?"

"Mi lernis ĝin de la filo de Skribo," respondis Nü Yu, "kaj la filo de Skribo lernis ĝin de la nepo de Recito, kaj la nepo de Recito lernis ĝin de Sagaco, kaj Sagaco lernis ĝin de Kompreno, kaj Kompreno lernis ĝin de Diligento, kaj Diligento lernis ĝin de Deklamo, kaj Deklamo lernis ĝin de Profundo, kaj Profundo lernis ĝin de Malpleno, kaj Malpleno lernis ĝin de Senkomenco.

曰:"闻诸副墨之子。副墨之子,闻诸洛诵之孙。洛诵之孙,闻之瞻明。瞻明,闻之聂许。聂许,闻之需役。需役闻之于讴。于讴闻之玄冥。玄冥闻之参寮。参寮闻之疑始。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin