LA PLEJ GRAVA LIBRO | Luiza CAROL | Israelo

(GMT+08:00) 2018-02-27 09:59:00     Redaktoro:Li

Tiu ĉi historio okazis en la komenco de la dudeka jarcento.

D-ro Printempo estis tre maljuna kuracisto, kiu vivis en bela urbo de Ĉinio. Li estis spertulo pri dietiko kaj akupunkturo. Ekde kiam li pensiiĝis, li ne plu vizitis pacientojn. Liaj eksaj lernantoj, kiuj intertempe fariĝis junaj kuracistoj, ofte vizitis lin por ricevi utilajn konsilojn, pruntepreni librojn aŭ simple babili kun la saĝa amikema maljunulo. Kelkfoje, tiuj junuloj rakontis al li pri tre novaj kuracmetodoj kaj ankaŭ alportis al li novajn librojn, ĉar d-ro Printempo estis ĉiam scivola pri novaĵoj. Pli kaj pli ofte, d-ro Printempo mem bezonis akupunkturan terapion. Liaj eksaj lernantoj tre bonvole helpis lin pri tio; ili ĝojis pruvi tiamaniere siajn amon kaj dankemon.

Ne nur kuracistoj vizitis lin. Li havis multajn familianojn kaj geamikojn, kiuj profitis pri liaj spertoj kiam li estis juna, kaj nun ĉirkaŭis lin ame kaj respektoplene. Ofte ili kantis por li malnovajn kantojn, kiujn d-ro Printempo amis, kaj ili akompanis sin per muzikinstrumentoj. Inter liaj geamikoj troviĝis multaj eksterlandanoj, ĉar en sia juneco d-ro Printempo vojaĝis multe, gastis kaj ankaŭ gastigis multe. Krom la ĉinan, kiu estis lia denaska lingvo, li scipovis ankoraŭ kelkajn etnajn lingvojn plus Esperanton, tial li korespondadis en kelkaj lingvoj kaj ankaŭ kolektis librojn en kelkaj lingvoj. Krom fakajn librojn pri medicino, li havis beletraĵojn el la tuta mondo, librojn pri diversaj religioj kaj filozofioj, pri vegetarana kuirado, muziko, pentroarto, fizikaj ekzercoj k.a. En preskaŭ ĉiuj libroj troviĝis etaj paperoj, enhavantaj notojn kaj komentojn fare de la doktoro mem aŭ de aliaj legintoj. Kaj en multaj libroj troviĝis ankaŭ belaj paĝomarkoj, broditaj aŭ pentritaj. Kelkajn el ili pentris la doktoro mem, en sia junaĝo. Multajn librojn li ricevis de geamikoj, kiuj skribis belajn dediĉojn sur la unuan paĝon. Kelkajn librojn havis du aŭ eĉ tri dediĉojn, ĉar li ricevis ilin de geamikoj kiuj siavice ricevis ilin de siaj geamikoj. Parton el la libroj li heredis de siaj gepatroj aŭ de siaj pli maljunaj gefratoj. Tiuj libroj havis dediĉojn adresitajn al liaj parencoj, subskribitajn de ties geamikoj, kiujn li ne ĉiam konis. Tutan historion pri amo kaj amikeco entenis lia libraro…

Sed la tempo pasis. Iom post iom, d-ro Printempo malfortiĝis. Li preskaŭ neniam suferis pri doloroj, ĉar liaj junaj kolegoj bonege zorgis pri tio. Tamen li bezonis pli kaj pli multan ripozon kaj silenton. Li jam akceptis nur malmultajn gastojn, pli kaj pli malofte. Li ne plu pruntedonis librojn; li donacis ilin al tiuj, kiujn li amis. Li pasigis multan tempon sola, trafoliumante siajn karajn librojn antaŭ ol donaci ilin. Li skribis sur la unuajn paĝojn varmajn kortuŝajn dediĉojn (ofte aldonatajn al antaŭaj malnovaj dediĉoj) kaj ame donacis siajn librojn unu post la alia. La librobretaroj pli kaj pli malpleniĝis, kaj la librojn anstataŭis florpotoj. S-ro Printempo ne emis admiri florojn senradikajn kaj velkiĝantajn en vazoj. Li preferis potojn kun bona grundo, en kiuj liaj plantoj kreskis kaj ekfloris, vivante tiom longe kiom eblis. Tiuj plantoj ĝuis la sunon enirantan la ĉambron tra grandaj fenestroj, kaj dum someraj tagmezoj, kiam la lumo iĝis troa, delikataj kurtenoj protektis ilin.

Post kiam neniu libro troviĝis sur la bretaroj, d-ro Printempo komencis pasigi longan tempon meditante inter siaj floroj pri la homoj kaj la libroj kiujn li amis en sia vivo. Iamaj amikoj kaj libroj ofte enigis liajn sonĝojn, dum la pli kaj pli multaj horoj kiujn li pasigis dormante. Unu nokton, aperis en lia sonĝo tiu fascina ĉina poeto kaj filozofo, vaste konata en la tuta mondo laŭ sia kromnomo: La Maljunulo. En la sonĝo, La Maljunulo ŝajnis la spegula imago de la doktoro. Li ridetis afable kaj etendis la manon al la doktoro.

"Ne timu," – diris La Maljunulo – "eĉ mil kilometra vojaĝo komenciĝas per unu nura paŝo."

La doktoro vekiĝis kun profunda emocio. Li parkeris tiujn famajn vortojn de La Maljunulo en sia infanaĝo, sed nun la samaj vortoj akiris pli profundan signifon por li. Longtempe li meditis pri tiu sonĝo. Fin-fine li serĉis en sia ŝranko malnovan kartonan skatolon. Tie, inter malnovegaj fotoj kaj desegnoj, troviĝis flava eluzita libro. D-ro Printempo estis ĉirkaŭ kvin jaraĝa, kiam li ricevis de sia patro tiun libron. Nun li malfermis ĝin per tremantaj manoj. Sur la unua paĝo videblis la vortoj, kiujn lia patro skribis tiam: "Tiu ĉi estas la plej grava libro de via vivo". Inter la bildoplenaj paĝoj, la doktoro trovis kartonan paĝomarkon, sur kiun li mem desegnis floreton iam, per sia mallerta mano de eta infano. Sur la dorsa flanko, la paĝomarko blankis, kvazaŭ ĝi atendus ke oni aldonu al ĝi ion.

D-ro Printempo aliris sian skribotablon kaj kaligrafiis per peniko sur la blankan flankon de la paĝomarko, la faman aforismon de La Maljunulo: "Mil kilometra vojaĝo komenciĝas per unu nura paŝo."

Longtempe li trafoliumis la karan libron. Poste li enmetis la paĝomarkon en ĝin kaj lasis ĝin sur la skribotablo.

Tiuvespere, La Maljunulo denove vizitis lin en sonĝo kaj denove etendis al li la manon. Kuraĝe, scivole, trankvile, serene, d-ro Printempo faris la unuan paŝon sur la nova nekonata nebula vojo.

Post tiu sonĝo, la doktoro neniam vekiĝis.

La sekvan tagon, kiam la gefiloj de d-ro Printempo eniris la floroplenan ĉambron, nur unu nura libro troviĝis tie, sur la skribotablo. Ĝi estis la unua ABC-libro de ilia patro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin