Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-03

(GMT+08:00) 2018-02-27 09:58:15     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-03

Kvar homoj — Zisi, Ziyu, Zili kaj Zilai — havis inter si interparoladon. Unu el ili diris:

子祀、子舆、子犁、子来,四人相与语曰:

"Kiu ajn povas preni la neniecon kiel sian kapon, la vivon kiel sian dorson kaj la morton kiel sian pugon, kiu ajn opinias, ke la vivo kaj la morto, la ekzisto kaj la neekzisto, estas la samo, — tiu homo estos nia amiko."

"孰能以无为首,以生为脊,以死为尻,孰知生死存亡之一体者,吾与之友矣。"

La kvar homoj sin rigardis reciproke kaj ekridetis. Ili senvorte akordiĝis kaj fariĝis amikoj.

四人相视而笑,莫逆于心,遂相与为友。

Post nelonge Ziyu falis en malsanon. Kiam Zisi lin vizitis, tiu diris:

俄而子舆有病,子祀往问之,曰:

"Kiel granda estas la Kreinto! Li kripligis min ĝis tia misformeco! Mia spino estas ĝibigita; miaj visceroj estas turnitaj supren; miaj vangoj tuŝas mian umbilikon; miaj ŝultroj estas pli altaj ol mia kapo; mia hartubero direktiĝas ĉielen."

"伟哉!夫造物者将以予为此拘拘也。曲偻发背,上有五管,颐隐于肩,肩高于项,句赘指天。"

La vitalaj spiroj de la jino kaj la jango en lia korpo ne plu estis en ekvilibro, sed li restis trankvila kaj senzorga. Lame paŝante al puto, li rigardis sian bildon reflektitan kaj diris:

阴阳之气有畛,其心闲而无事,蹁跹而鉴于井,曰:

"Ho ve! Kiel terure disformis min la Kreinto!"

"嗟乎,夫造物者又将以予为此拘拘也。"

"Ĉu vi sentas abomenon al tio?" demandis Zisi.

子祀曰:"汝恶之乎?"

"Ne," respondis Ziyu. "Kial mi devus abomeni? Se mia maldekstra brako aliformiĝus en kokon, mi lasus al ĝi heroldi la tagiĝon. Se mia dekstra brako aliformiĝus en arbaleston, mi uzus ĝin por pafmortigi strigon kaj ĝin rostus. Se mia pugo aliformiĝus en ĉaron kaj mia spirito en ĉevalon, mi rajdus sur ĝi kaj ne bezonus havigi al mi alian ĉaron. Mi naskiĝis en la ĝusta tempo kaj mortos laŭ la destino. Se mi estas kontenta pri ĉio, kio okazas al mi en la ĝusta tempo, kaj sekvas la naturan vojon, tiam min influos nek la malĝojo, nek la ĝojo. Tia persono estis konsiderata de la antikvuloj kiel homo libera de ligiloj. Tiuj, kiuj ne povas liberigi sin, estas mense ligitaj de materialaj aferoj. Cetere, nenio ja povas triumfi super la Ĉielo — tio estas la ĉiama okazo. Kial do ni devus abomeni mian nunan situacion?"

曰:"亡,予何恶!浸假而化予之左臂以为鸡,予因以求时夜。浸假而化予之右臂以为弹,予因以求枭炙。浸假而化予之尻以为轮,以神为马,予因以乘之,岂更驾哉!且夫得者,时也;失者,顺也。安时而处顺,哀乐不能入也,此古之所谓悬解也。而不能自解者,物有结之。且夫物不胜天久矣,吾又何恶焉?"

Pli poste Zilai falis en malsanon. Spasme spiregante li estis proksima al sia morto, kaj liaj edzino kaj infanoj ploris ĉirkaŭ lia lito. Zili iris lin viziti kaj diris al ili:

俄而子来有病,喘喘然将死,其妻子环而泣之,子犁往问之,曰:

"Silentu! Foriru de ĉi tie. Ne ĝenu lian transformiĝon!"

"叱,避!无惮化!"。

Poste, apogante sin kontraŭ la pordo, li diris:

倚其户与之语曰:

"Kiel granda estas la Kreinto kaj la Transformanto! Kion do Li faros el vi? Kien li sendos vin? Ĉu li transformos vin en la hepaton de rato aŭ la flugilojn de insekto?"

"伟哉造物,又将奚以汝为,将奚以汝适?以汝为鼠肝乎?以汝为虫臂乎?"

"Kien ajn la gepatroj volas, ke ilia filo iru," respondis Zilai, "orienten aŭ okcidenten, norden aŭ suden, li devas sekvi ilian volon. La vitalaj spiroj de la jino kaj la jango estas tiel same gravaj por la homo, kiel liaj gepatroj. Se ili kondukas min al la rando de la morto kaj mi ne sekvas, tiam mi estas malobeema. Je kio do ili kulpas? La tero dotis min per la korpo, ŝvite laboregas min, por ke mi min vivtenu; donas al mi maljunecon, por ke mi ĝuu la vivon senstreĉe kaj senzorge, kaj proponos al mi ripozejon, kiam mi mortos. Tial, bona estas la vivo, kaj bona ankaŭ la morto.

子来曰:"父母于子,东西南北,唯命之从。阴阳于人,不翅于父母。彼近吾死而我不听,我则悍矣。彼何罪焉?夫大块载我以形,劳我以生,佚我以老,息我以死。故善吾生者,乃所以善吾死也。

"Ni supozu la okazon, en kiu tre lerta fandisto fandus metalon. Se peco da metalo eksaltus supren kaj dirus: 'Mi devas fariĝi glavo tiel fama, kiel Mo Ye', la fandisto certe rigardus tion kiel malbonan antaŭsignon. Kaj nun, kiam la Kreinto hazarde donus al iu estaĵo la homan formon, tiu krius: 'Mi estas homo! Mi estas homo!', la Kreinto certe rigardus tion kiel malbonan antaŭsignon. Se mi prenas la ĉielon kaj la teron kiel fornegon kaj la Kreinton kiel lertan fandiston, tiam kiu loko do ne estas bona por mi kiel la restadejo, kie mi estos lokita?"

今之大冶铸金,金踊跃曰:我必且为镆铘。大冶必以为不祥之金。今一犯人之形,而曰人耳人耳,夫造化者必以为不祥之人。今一以天地为大炉,以造化为大冶,恶乎往而不可哉?"

Dirinte tion li endormiĝis pace kaj baldaŭ vekiĝis komforte.

成然寐,遽然觉。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin