Hejmenreveno | Pipi | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-03-02 16:19:07     Redaktoro:Ema

 

Hejmenreveno 

Verkis Pipi

La Printempa Festo havos lokon en Ĉinio nur post tri aŭ kvar tagoj. Ĉiu familio vigle okupiĝis preparante por la festo.

Tre frue en la mateno mi kaj mia edzino eliris sur la straton.

Estis ankoraŭ fride, malgraŭ ke jam printempis.

Pro la proksimiĝo de la Printempa Festo, la stratoj estis escepte movplenaj, kaj ĉie pulsis vigla vivo.

Post duonhora piediro ni eniris en superbazaron.

En la superbazaro ondis miloj da homaj kapoj. Interpuŝiĝante, la homoj pene moviĝis. Mi kaj mia edzino helike boris nian vojon tra la homrivero, malrapide kaj malfacile.

Pasis longa tempo antaŭ ol mia edzino kaj mi bremsis la paŝojn antaŭ vendotablo ŝarĝita per grandaj skomberomoroj.

"Mi volas aĉeti skomberomoron kaj fari el ĝi farĉon de ĝjaŭzioj dum la Printempa Festo. Kion vi opinias pri tio?" mia edzino petis de mi opinion.

"Bone, se vi volas!" mi ĝoje kapjesis.

En nia regiono, ĝjaŭzio estas unu el la tradiciaj frandaĵoj, precipe la ĝjaŭzio farĉita per spicita fiŝa haketaĵo estas tre populara. Laŭmore ni kutime faras ĝjaŭziojn kaj manĝas dum la Printempa Festo.

Aŭdinte nian interparoladon, la vendisto, mezaĝa kaj mezstatura, staranta malantaŭ la vendotablo, tuj servis nin kun granda fervoro. Indikante la skomberomorojn, li ekkriis:

"Bona kaj freŝa fiŝo malkara, malkara!"

"Kiom kostas unu kilogramo da ĝi?" sondtone demandis mia edzino.

"Kvindek juanojn."

"Kio? Kvindek juanojn?" mia edzino diris surprizite, kun larĝe malfermitaj okuloj. "Kiel ĝi estas tiel kara? Antaŭ kelkaj tagoj, ĝi estis tre ĉipa kaj unu kilogramo kostis nur tridek juanojn."

"Jes," la vendisto sincere respondis, "la prezon altigas ne mi, sed la pograndisto. Ĉar la Printempa Festo jam staras sur la sojlo, ĉio estas terure multekosta. Por diri la veron, mi profitas ne multe, kaj neniam mistifikas miajn klientojn."

Mi sciis, ke tio estis nur intencaj preteksto kaj mensogo. Estis vero, ke multaj komercistoj profitas de la Printempa Festo por plialtigi la prezojn de varoj kaj fari profiton per diversaj malhonestaj rimedoj.

Sen plua marĉando kun la vendisto, mia edzino senkomente okultaksis la fiŝojn kelkan tempon, kaj fine celis unu el ili.

La vendisto metis la fiŝon elektitan de mia edzino sur la pesilon, pesis, kalkulis kaj anoncis la prezon.

Paginte la vendiston, kun la fiŝo enmane mi kaj mia edzino turniĝis kaj pretis foriri de la vendotablo. Ĝuste kiam ni estis farontaj niajn paŝojn antaŭen, mi trafis junulon, kiu, aspektanta sufiĉe juna, probable dudekkelkjara, kun etaj okuloj kaj densaj lipharoj, kaj kun nevuso granda kiel nigra sojfabo sur la liva alo de la nazo, estis ŝovanta sian dekstran manon en poŝon de maljunulino, kiu, pli ol 70-jara, simple kaj modeste vestita, kun griza hararo kaj sulkiĝinta vizaĝo, estis staranta ĉe vendotablo antaŭ ni kaj okupata elektante ajlojn bulbon post bulbo. Ŝi estis tiom absorbita per la elektado, ke ŝi nenion perceptis pri la ŝtelado far la junulo.

"Temas pri poŝoŝtelado? Ĉu la junulo estas poŝoŝtelisto?" mi demandis min enkore, kaj samtempe malpeze kubutumante mian edzinon, flustris al ŝi en la orelojn: "Jen la poŝoŝtelisto ŝtelas la monujon de la maljunulino!"

"Tio ne estas via afero. Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon! Zorgu pri via propra monujo! Ni iru!" Ĵetinte oblikvan rigardon al la junulo, mia edzino okulsignis al mi, ke mi silentu kaj ne zorgu pri tio.

Mi silentis. Kun kapo flankenturnita kaj spirado retenita, mi sekvante mian edzinon antaŭen ŝtele okulsekvis la junulon, kaj samtempe ŝovis miajn fingrojn en la poŝon por kontroli, ĉu mia monujo estas en ordo.

Dank' al Dio! Mia monujo estas sekura!

La junulo eltiris la manon el la poŝo de la maljunulino. Malplena mano! Kredeble estis nenio en la poŝo. Li vane penis kaj nenion rikoltis. Ŝajnis, kvazaŭ li ne volis rezigni. Kiel serpento postĉasis predon, li kroĉis sian rigardon sur la alian poŝon de la maljunulino. Post iom da paŭzo, li denove etendis sian manon al la poŝo. Kun fulma rapideco li per du fingroj eligis nigran monujon el ĝi. Ĉifoje li sukcesis! Li tuj enpoŝigis la monujon, turnis sin, ekkuris. Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel li rapide puŝis sin tra la homamaso, kaj poste malaperis el mia vido.

Pri tio la maljunulino nenion sciis. Ŝi ankoraŭ estis okupita de elektado de ajloj.

Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi propraokule vidis kiel poŝoŝtelisto ŝtelis aĵon.

La ŝtelado estis tuj antaŭ mia nazo, tamen mi malhavis la kuraĝon malhelpi ĝin kaj nur apudstarante rigardis kun senfaraj manoj. Pro tio mi sentis honton.

Ŝajnas al mi, ke la maljunulino estas de la vilaĝo kaj vivas ne en bona stato. Se ŝi trovos, ke ŝia monujo estis ŝtelita, kio okazos al ŝi? Ĉu ŝi eksplodos en ploregon, aŭ svenfalos, aŭ kolapsos, aŭ venos al frenezeco, aŭ ...

Kun peza koro mi kaj mia edzino foriris de tie, kaj trenadis nin pluen, pluen kaj pluen en la navedaj homfluoj.

Post proksimume kvaronhoro da malfacila travado, mi kaj mia edzino finfine elŝiris nin el la densa formike moviĝanta homamaso.

Ĝuste kiam ni starante ĉe la elirejo de la superbazaro volis iom ripozi kaj spiri freŝan aeron, ondo da ploroj trafis niajn orelojn. Ni turnis niajn okulojn al la direkto, de kie venis la ploro, kaj vidis, ke sur la vaka tereno live de la eliro, dista de ni plurajn metrojn sidante ploregas iu maljunulino, ĉirkaŭ kiu kolektiĝas multaj homoj.

Kio okazis al la maljunulino?

Puŝataj de scivolemo, ni ekmarŝis tiudirekten.

Kiam ni atingis la lokon, ni rekonis en ŝi ĝuste tiun maljunulinon, kiu zorge elektis ajlojn kaj kies monujo estis ŝtelita en la superbazaro.

En la frosta vento, la maljunulino, malmulte vestita, kun haroj taŭzitaj, kun nazmuko fluanta, dolore kaj malespere ploregas kaj kriegas, ambaŭmane senĉese bategante la teron:

"Monujo, mia monujo, mia tuta mono, 1000 juanoj, mia tuta familia ŝparaĵo, akirita per la ŝvitoj de mi kaj mia maljuna kunulo, estis for. Kiu, diablo sen konscienco, aĉulo inda je mil hakoj, ŝtelis ĝin? Redonu, redonu al mi la monujon! Ho, ĉielo! Ho, mia kara patrino! ..."

Kiaj histeriaj korŝiraj plorkrioj, similaj al tiuj ĉe entombigo! Ili estis raŭkaj kaj tirataj, jen kaj jen interrompitaj de spasmaj plorsingultoj. Ilin aŭdinte, oni ne povis ne verŝi larmojn.

Komencis aŭdiĝi zumado en la apudstarantoj. Iuj murmuris, "Okaze de la Printempa Festo ekstreme vigliĝas la poŝoŝtelistoj, la kompatinda oldulino ne devus kunporti tiom da mono kun si!" Aliaj senrankore diris, "Vere estis tre malzorgeme! Kiel malatentis la maljunulino pri sia monujo!" Aliaj indigne sakris: "La damnindaj ŝtelistoj estas tre malbonaj, tro abomenaj, vere indaj je fulmotondro!"

"Se ni tiam malhelpus la ŝteliston! Se ni tiam malhelpus la ŝteliston!" murmuretis mi al mia edzino.

"Jes, se ni tiam malhelpus la ŝteliston, ĉio ĉi ne okazus. Eble estus mia kulpo. Sed, sed ..." mia edzino diris, ne sen bedaŭro en la voĉo. Evidente, ke ŝi estis iom turmentata de pento kaj rimorso.

"Sed kio? Nenia sedo! Ni tiam devus ..." mi rebatis.

"Sed mi timis ..., se ni ..." mia edzino heziteme vortumis, kvazaŭ ŝi havis ion hontindan en la koro por eldiri. Mi bone komprenis kion ŝi celis diri. Post momenteto, ŝi kaŭriĝis antaŭ la maljunulinon, dirante: "Onjo, de kie vi venas? Kiel vi sola butikumis? Kie estas viaj familianoj? Kial ili ne akompanis vin sur la straton por fari aĉetojn?"

Aŭdinte la demandojn de mia edzino, la maljunulino ĉesis plori, kun larmoj en la okuloj, spasme plorsingultante sin konfidis al mia edzino: "Mi loĝas en vilaĝo tuj apud la maro, malproksima ĉirkaŭ tridek liojn for de ĉi tie. En mia hejmo restas nur tri homoj, mi, mia nepo Hundeto kaj mia edzo, kiu kuŝadas malsana sur la briklito. Mia sola filo mortis de malsano kiam mia nepo estis nur 2-jara, mia bofilino, unu jaron post la morto de mia filo, forlasinte nin reedziniĝis al viro de alia provinco, kaj mia nepo, ĉijare 24-jara, estas la sola espero de mi kaj mia edzo. Ni prenis sur nin la devon varti kaj prizorgi lin dudekkelkajn jarojn. Pro li mi kaj mia edzo suferis multe kaj nur post tiom da penoj ni sukcesis lin plenkreskigi. Li nun estas en suda Ĉinio entreprenante la okupon de la ... kiel-ĝi-nomiĝas? ho, mi forgesis, ĉiaokaze bela okupo, mi fieras pri tio. Li jam de tri jaroj ne revenis hejmen, antaŭ kelkaj tagoj li telefonis al ni dirante ke li hejmenveturos por la Printempa Festo. Je tio, mi kaj mia edzo freneziĝis de ĝojo. La Printempa Festo, festo de familia kunestado, ĉu? Kiel mi sopiras, ke ni kaj nia nepo bone festu ĝin kune! Por mia nepo, mia plej kara koro, por mia familia rekuniĝo, mi devas prepari abundajn frandaĵojn. Tre frue ĉimatene mi perbuse veturis en la urbon por fari la butikumon, sed mi ne atendis, tute ne atendis, ke ... ke ... Sen mono, por ne paroli pri la aĉetado de objektoj, eĉ hejmeniri mi ne povas! Ho, mia maljuna kunulo, certe maltrankvile atendas mian revenon! Ho, mia nepo! Ho, mia povra nepo, forestas en la hejmo de tri jaroj! ..."

Je mencio de sia nepo, la maljunulino ree eksplodis per larmoj.

Ĉe tio, la okuloj de mia edzino iom malsekiĝis. Post momenta medito, ŝi decideme elprenis el sia monujo centjuanan bileton kaj prezentis al la maljunulino, dirante: "Onjo! Ne ploru plu, kaj ne ĉagreniĝu! Mankas al vi mono por reveturi hejmen, ĉu ne? Ne grave, mi povas helpi vin per cent juanoj, kaj vi hejmenveturu kiel eble plej frue. Ne lasu vian maljunan kunulon suferi de longa atendo! Jen estas cent juanoj. Ili ne multe valoras, sed ..." mia edzino sufokiĝis.

Okazis ekmoviĝo inter la ĉeestantoj. Multaj homoj enŝovis sian manon en sian poŝon.

Vidante la monon donitan de mia edzino, la maljunulino digis la larmojn, kaj, levante ambaŭ manojn kunplektitajn kaj kun vangoj ruĝiĝantaj, sinĝene diradis per plorema voĉo: "Dankon! Dankon! Ĉie sin trovas bona homo, bona homo ... Mi dankas vin, mia tuta familio dankas vin! ..." Tion dirinte, la maljunulino tuj ŝanĝis la sidan pozon je pozo genua, kvazaŭ por koŭtoŭi antaŭ mia edzino.

Ĝuste tiumomente en la homamason abrupte entrudiĝis junulo kun ĉapo, malhelaj okulvitroj kaj blanka masko. Li rekte alpaŝis la maljunulinon, tuj stopis ŝin kaj levis, per dekstra mano kun mallonga montrofingra stumpo, bandaĝita, ankoraŭ sangoeksudanta, kvazaŭ ĵus amputita, elpoŝigis manplenon da bankbiletoj kaj ŝovis ĝin en la manon de la maljunulino, dirante: "Olda Avinjo, jen estas 1000 juanoj por vi!"

Kaj tuj poste, li elprenis el la mano de la maljunulino la centjuanan bileton kaj metis en la manon de mia edzino, dirante: "Dankon, onjo! Jen via mono, mi redonas ĝin al vi, mi kore dankas vin! Lasu min sola helpi ŝin! Mi mem helpu ŝin!"

Post tio, la junulo sin turnis de mia edzino al la maljunulino.

Kiel la maljunulino, mia edzino kaj mi, tiel ankaŭ la tuta ĉeestantaro estis tute konsternitaj kaj konfuzitaj de la nekredeblaj ago kaj vortoj de la neatendita entrudiĝinto.

Momento da silento.

Kun okuloj larĝegaj fiksitaj al la maskito, la maljunulino panike demandis per tremanta voĉo: "Ĉu vi, vi ..., kiu ...?"

Sen rekte respondi, la junulo senprokraste kaŭriĝis, kaj diris: "Olda Avinjo, iru hejmen! Mi sendu vin al la stacidomo!"

Ĉe la lasta vorto, la junulo tuj ekis surdorsigi la maljunulinon.

Kun granda peno, la junulo prenis la maljunulinon sur la dorson. Apenaŭ li estis preta por rektigi sian dorson, subite liaj okulvitroj falis sur la teron. Li tute ne ĝenis sin pri tio, kaj li eĉ perforte unutire forŝiris la ĉapon kaj la maskon.

Vidiĝis lia tuta vera fizionomio!

Aspektis, kvazaŭ tiu vizaĝo estis al mi tre konata. Atente okulesplorinte ĝin dum iom da tempo, mi preskaŭ eksaltegis kaj ekkriegis pro ŝoko. Mi apenaŭ povis kredi al miaj okuloj. Denove aperis en mia menso la bildo de la poŝoŝtelado vidita de mi en la superbazaro. Antaŭ ol mi ovris mian buŝon, mia edzino voĉetis al mi: "Jen! Jen li! Ĉu li ne estas la junulo, kiu ŝtelis la monujon de la maljunulino? La etaj okuloj, la densaj lipharoj, precipe la granda nigra nevuso sur la liva alo de la nazo! Mi bone memoras lin kaj rekonas unuavide."

"Jes, ĝuste estas li, kiu ŝtelis la monujon de la maljunulino!" mi rankore diretis.

Starinte kelkan tempon, la junulo, kun larmovualitaj okuloj, senvorte faris profundan riverencon antaŭ la ĉeestantoj, poste turnis sin kaj foriris kun la maljunulino sur la dorso.

La rigardantoj tujtuj disiĝis por fari al la junulo la vojon.

Post la junulo la sango el lia fingro falis, faladis, guto post guto, postlasante sur la tero longan longan elipsosignon de sangomakuloj.

Leviĝis tondro da aplaŭdoj en la amaso. Ĉiuj okuloj plenaj de admiro fokusiĝis al la junulo. Ĉiuj superŝutis la junulon per laŭdoj kaj benoj: "La junulo estas tre bonkora kaj helpema! Dio benu lin!" "Virtulojn rekompencas bono!" "Vera kompatema junulo!" "Kiu estas la junulo?" ...

Foris, foris la junulo ...

Rigardante al la iom-post-ioma foriĝanta silueto de la maljunulino sur la dorso de la junulo, mi kaj mia edzino finfine faris ekspiron de faciliĝo.

Kiu estas la junulo efektive?

Eble nur mi kaj mia edzino ambaŭ scias!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin