Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-06

(GMT+08:00) 2018-03-13 16:33:40     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-06

Yi'erzi iris viziti Xu You. Tiu demandis lin:

意而子见许由,许由曰:

"Kion la reĝo Yao instruis al vi?"

"尧何以资汝?"

"La reĝo Yao diris al mi," respondis Yi'erzi, "ke mi nepre praktiku la humanecon kaj la justecon kaj faru klaran distingon inter la pravo kaj la malpravo."

意而子曰:"尧谓我汝必躬服仁义而明言是非。"

"Tiuokaze," demandis Xu You, "kial do vi venas ĉi tien? La reĝo Yao jam tatuis vin per la humaneco kaj la justeco kaj fortranĉis vian nazon per la pravo kaj la malpravo, kiel do vi povus sencele vagadi sur la vojo de senzorgeco kaj absoluta libero?"

许由曰:"而奚为来轵?夫尧既以黥汝以仁义,而鼻汝以是非矣!汝将何以游夫遥荡恣雎转徙之涂乎?"

"Kaj tamen," diris Yi'erzi, "mi volus randiri la vojon."

意而子曰:"虽然,吾愿游于其藩。"

"Ne, vi ne povas," diris Xu You. "Kiam iu estas blinda, li ne povas vidi la belecon de homa vizaĝo, nek aprezi la ĉarmon de buntkolora vesto."

许由曰:"不然。夫盲者无以与乎眉目颜色之好,瞽者无以与乎青黄黼黻之观。"

"La belulino Wuzhuang forgesis sian belecon," diris Yi'erzi, "la fortegulo Juliang forgesis sian fortecon, la Flava Imperiestro forgesis sian saĝecon, ĉar ili estis nutritaj kaj remulditaj per la Taŭo. Kiel do vi scias, ke la Kreinto ne forigos la tatuaĵon de sur mia frunto, nek riparos mian nazon, tiel ke mi povos havi kompletan korpon kaj sekvos vin kiel mian instruiston?"

意而子曰:"夫无庄之失其美,据梁之失其力,黄帝之无其知,皆在炉捶之间耳。庸讵知夫造物者之不息我黥而补我鼻,使我乘成以随先生邪?"

"Ho, pri tio mi estas ankoraŭ ne certa. Sed mi provos doni al vi la jenan skizon:

许由曰:"噫,未可知也。我为汝言其大略。

Ho, mia majstro! Ho, mia majstro!

Li harmoniigas ĉiujn estaĵojn en la mondo,

Sed li faras tion ne por la justeco.

Li etendas siajn bonfarojn al mil generacioj,

Sed li faras tion ne por la humaneco.

Li ekestis tie jam antaŭ la tempo nememorebla,

Sed li estas tute ne maljuna.

Li kovras la ĉielon, subtenas la teron,

Kaj skulptas la formojn de ĉiuj estaĵoj,

Sed li ne paradas per siaj potenco kaj lerteco.

Jen estas la vojo, sur kiun vi volas vagadi."

吾师乎,吾师乎,齑万物而不为义,泽及万世而不为仁,长于上古而不为老,覆载天地雕刻众形而不为巧,此所游已。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin