Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-08

(GMT+08:00) 2018-03-15 09:09:21     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-08

Ziyu kaj Zisang estis bonaj amikoj. Foje, kiam pluvis kontinue dek tagojn, Ziyu diris al si mem: "Mi timas, ke Zisang povas esti en malbona farto." Li do pakis iom da nutraĵo kaj portis ĝin al Zisang. Kiam li alvenis al la pordo de Zisang, li aŭdis ies voĉon, duonkantantan, duonplorantan, kiu estis akompanata de liuto:

子舆与子桑友,而霖雨十日。子舆曰:"子桑殆病矣。"裹饭而往食之,至子桑之门,则若歌若哭,鼓琴曰:

"Ho patro!

Ho patrino!

Ho Ĉielo!

Ho homo!"

"父邪母邪?天乎人乎?"

La voĉo estis tre malforta kaj la poemaj vortoj estis hakataj.

有不任其声而趋举其诗焉。

Ziyu eniris kaj demandis:

子舆入曰:

"Kial viaj versoj sonas tiele?"

"子之歌诗,何故若是?"

"Mi penas pensi," respondis Zisang, "kiu faras min tiel mizera, sed mi pensadas vane. Ĉu miaj gepatroj volas, ke mi estu tia? La ĉielo kovras ĉiujn estaĵojn egale; la tero subtenas ĉiujn estaĵojn egale. Kiel ili povus fari min tiel aparte mizera? Mi neniel eltrovis la kaŭzon de mia mizero. Do devas esti la destino, kiu igas min suferi tiun ĉi ekstreman mizeron!

曰:"吾思乎使我至此极者而弗得也。父母岂欲吾贫哉?天无私覆,地无私载,天地岂私贫我哉?求其为之者而不得也。然而至此极者,命也夫!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin