Lotuslageto en lunlumo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-03-15 16:02:47     Redaktoro:Li

Verkis Zhu Ziqing

Elĉinigis Vejdo

Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj mi sentas min tre malkvieta. Ĉi-nokte, kiam mi refreŝigis min per freŝa vento en la korto, mi subite ekpensis pri la lotuslageto, kiun mi preterpasas ir-reire ĉiutage. Sub la lumo de la plenluno ĝi certe aspektas alie ol en aliaj tagoj. La luno leviĝas alten iom post iom. Forsvenis ĝojkrioj de la infanoj sur la strato ekster la ĉirkaŭmuro. Mia edzino, kiu frapetas nian fileton Run'er endome por luligi lin al dormo, zumas lulkanton dormeme. Ĵetinte robon sur miajn ŝultrojn ŝtele, mi eliras kaj fermas la pordon post mi.

Laŭ la lotuslageto kuŝas sinua vojeto pavimita per skorio, forlasita kaj dezerta. Malmulte da homoj iras sur ĝi eĉ dum taglumo, kaj ĝi des pli fariĝas soleca en nokto. Ĉirkaŭ la lotuslageto kreskas multaj arboj kun pompantaj branĉoj kaj folioj. Unuflanke de la vojeto staras salikarboj kaj kelkaj aliaj arboj, kies nomon mi ne scias. En la noktoj sen lunlumo ĝi aspektas sombre kaj iom makabre. Tamen ĉi-nokte ĝi aspektas tre bone, kvankam la luno lumas pale.

Sur la vojeto nur mi sola paŝas, kun manoj krucitaj malantaŭ la dorso. La vidaĵo antaŭ miaj okuloj ŝajne apartenas al mi, kaj miaflanke mi ŝajne transcendas mian memon kaj troviĝas en la alia mondo. Mi ŝatas hombruadon kaj ankaŭ kvietecon, kaj amas loĝi kun najbaroj kaj ankaŭ resti izolita. Ĉi-nokte, troviĝante sub la pala vualo de lunlumo, mi povas mediti pri io ajn aŭ pri nenio, tiel ke mi sentas min libera homo, kiu povas ignori, kion mi devas fari kaj diri dumtage. Resti izolita estas vera avantaĝo por mi, ĉar mi povas ĝui la senlimajn lotusaromon kaj lunlumon ĉi-momente.

Plene en mia vidkampo prezentiĝas kompakte interligiĝantaj lotusfolioj sur sinua lotuslageto. Ili multe altas super la akvosupraĵo, kiel jupoj de graciaj dancantinoj. Inter tavoloj de la folioj sporade punktas blankaj lotusfloroj, iuj disflorantaj kun belaj pozoj kaj aliaj aspektantaj honteme gravedaj je florburĝonoj, kaj ili vere similas al brilantaj perloj, aŭ steloj sur la lazura ĉielo aŭ belulinoj tuj post banado. Pere de zefiro albloviĝas strioj da delikata bonodoro, kvazaŭ alŝvebantaj kantvoĉo el malproksima alta domego. Ĉi-momente la folioj kaj floroj ekhavas leĝeran ektremon, kaj la moviĝo fulme rapide transdoniĝas al la transa flanko de la lotuslageto dum palpebruma daŭro, kaj pro tio ekestas serio da malhelaj spuroj de ondetoj inter la antaŭe densaj interligiĝantaj folioj ŝultro-ĉe-ŝultre. Sub la folioj akvo seninterrompe fluas kaj ne videblas ĝia koloro pro folia kovro, tamen kontraste la folioj sin montras reliefe ĉarmaj.

La luno disverŝas la fluantan lumon kviete sur la foliojn kaj florojn. Maldensa kaj delikata nebulo flosas super la lotuslageto. La folioj kaj floroj estas kvazaŭ lavitaj en lakto, ŝajne vualitaj per la sonĝo de malpeza gazo. Kvankam pendas la plenluno en la ĉielo, drivas tavolo da delikataj nuboj en la aero kaj pro tio la lunlumo ne povas esti tiom brila. Mi tamen konsideras, ke la tempopunkto estas ĝuste bona, ĉar ĉi-momente por mi profunda dormo estas nemankigebla, kaj eĉ dormeto ankaŭ donas alian guston. La luno ĵetas la lumon kontraŭ arbojn kaj projekcias arbetaĵojn tufe kreskantajn sur altaĵoj, kiuj lasas malsame altajn ombrojn de nigraj nuancoj, groteskajn kiel silentaj fantomoj. La belaj maldensaj figuroj de kurbaj salikarboj riveliĝas kvazaŭ pentritaj sur lotusfolioj. La lunlumo neproporcie rebrilas sur la surfaco de la lotuslageto, tamen ĝi kaj tiuj ombroj troviĝas en harmonia melodio simila al fama muzikpeco ludata per violono.

Ĉirkaŭ la lotuslageto, proksime kaj malproksime, supre kaj malsupre, ĉie staras arboj, inter kiuj pli multas salikarboj. Tiuj arboj hermetike ĉirkaŭas la lageton krom kelkaj fendoj flanke de la vojeto, kiuj ŝajne estas speciale aranĝitaj por filtriĝo de la lunlumo. Ĉiuj arboj senescepte sin montras malhelaj kvazaŭ maso da fumnebulo, en kiu oni povas distingi la graciajn pozoj de salikarboj. Super arbokronoj malklare siluetiĝas malproksimaj montoj. Tra la interspacoj de la arboj penetriĝas unu aŭ du punktoj de la lumo de la vojlampoj, malviglaj kiel la okuloj de dormemuloj. Dum tiu ĉi tempdaŭro la plej bruemaj estas cikadoj sur arboj kaj ranoj en akvo, sed mi tenas min muta sen ajna bruo.

Subite mi ekpensas pri kolektado de lotussemoj, malnova moro de la suda regiono alvale de Jangzio. Ŝajnas, ke tiu moro naskiĝis tre frue kaj prosperis dum Ses Dinastioj (222-589 p.K.). Oni povas sciiĝi iom pri ĝia skizo el versoj. Lotussem-kolektantoj estis junulinoj kaj ili kantis amkanton, remante boaton por kolektado. Krom tiuj kolektantoj, pri kiuj mi ne volas paroli multe, estis ankaŭ tiuj, kiuj spektis la kolektadon. La plukado de lotussemoj okazis en la sezono ĝojplena kaj romantika. En Odo al kolektado de lotussemoj verkita la imperiestro Yuan de la dinastio Liang (555-587) enhavis belan priskribon pri tio:

Jen par' da junuloj amantaj

rem-movas boaton laŭplaĉe.

Sur pruo sin ĉasas ĝoj-fole,

ja ili kveradas malkaŝe.

Jen spite algo-implikiĝon

moviĝas boato iome.

La svelta knabino en blanko

ja alkroĉiĝemas arome.

Ĉe l' sojl' de somera sezono

folioj kaj floroj jun-freŝas.

Amuze kun ridoj flirtante

geparo ludas sin forgesas.

Boato skuiĝas al flanko

retiras sin ili en tango.

El tiuj versoj oni povas imagi al si la scenon de plezura kaj fola kolektado. Ĝi kompreneble estas interesa afero, sed malfeliĉe ni nun ne plu povas ĝui tian plezuron.

Kaj mi ankaŭ ekmemoras pri aliaj versoj de Melodio de Xizhou:

Navedas oni inter altaj lotus-tigoj

por pluki lotussemojn sude de la lago.

Kun kap' klinita oni serĉas lotussemojn

jen kiuj akvo-klaras en nebula svago.

Ĉi-nokte, se troviĝus kolektantoj de lotussemoj, jam estas la tempo por ili kolekti lotussemojn, ĉar la lotusfloroj jam altas pli ol homoj. Sed oni certe ne donos atenton al akvofluoj dum lotussem-kolektado. Jen kial mi ekpensas pri la suda regiono alvale de Jangzio.

Pensante pri tio, mi eklevis la kapon kaj trovis, ke mi jam atingis mian domon senkonscie. Mi malpeze puŝmalfermis la pordon kaj eniris. Aŭdiĝis nenia bruo. Mia edzino jam dormis profunde de longa tempo.

julie de 1927

Qinghua Universitato, Pekino

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin