Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §7-01

(GMT+08:00) 2018-03-19 16:12:47     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§07

§07-01

Ye Que metis al Wang Yi kvar demandojn, sed al ĉiu demando Wang Yi respondis, ke li ne scias. Eksaltinte de ĝojego, li iris rakonti tion al Puyizi.

啮缺问于王倪,四问而四不知,啮缺因跃而大喜,行以告蒲衣子。

"Ĉu vi nun jam trovis la veron?" diris Puyizi. "La reĝo Shun ne estis egala al la reĝo Fuxi. La reĝo Shun ĉiam penis akiri la fidon per la humaneco. Kvankam li jam gajnis la koron de la popolo, tamen li malsukcesis sin liberigi de la ŝarĝo de la homa mondo. La reĝo Fuxi dormis trankvile kaj vekiĝis en senzorgeco. Por li tute ne grave, ke oni nomis lin bovo aŭ ĉevalo. Kun sentoj sinceraj kaj virto vera, li neniam sin ĝenis per la zorgoj de la homa mondo.

蒲衣子曰:"而乃今知之乎!有虞氏不及泰氏,有虞氏其犹藏仁以要人,亦得人矣,而非始出于非人。泰氏其卧徐徐,其觉于于,一已己为马,一以己为牛,其知情信,其的德甚真,而未始入于非人。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin