Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §7-02

(GMT+08:00) 2018-03-20 10:38:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§07

§07-02

Jianwu iris vidi la frenezulon Jie Yu. Tiu demandis:

肩吾见狂接舆,狂接舆曰:

"Kion Ri Zhongshi diris al vi antaŭ kelkaj tagoj?"

"日中始何以语汝?"

"Li diris al mi," respondis Jianwu, "ke kiam la reganto donas siajn leĝojn kaj ordonojn, regulojn kaj reglamentojn, neniu el la regatoj kuraĝas malobei ilin aŭ rifuzi esti edifita."

肩吾曰:"告我君人者以己出经式,人孰敢不听而化诸?"

"Tio estas falsa virto," diris Jie Yu. "Regi la mondon en tia maniero estas kiel tio, ke oni volas fosi kanalon en la maro aŭ igi moskiton porti monton. Kiam la saĝulo regas super la mondo, ĉu li regas nur super la homaj eksteraj agoj? Li devas unue honestigi la homojn interne kaj poste ilin bonkondutigi ekstere. Li lasas, ke ĉiu faru nur kion li povas fari. Jen ĉio. Cetere, la birdo flugas al la ĉielo por eviti reton kaj sagon; la muso fosas profundan truon sub la altaro por eviti fumsufokiĝon aŭ elfosiĝon. Ĉu la homoj estas malpli inteligentaj, ol tiuj etaj bestoj?

狂接舆曰:"是欺德也,其于治天下也犹涉海凿河,而使蚊负山也。夫圣人之知也治外乎,正而后行,确乎能其事者而已矣。且鸟高飞以避缯弋之害,鼹鼠深穴乎神丘之下,以避薰凿之患,而曾二虫之无知。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin