La kvieta ĝardeno (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-03-22 15:09:53     Redaktoro:Li

La kvieta ĝardeno

 

Verkis Bakin

elĉinigis Vejdo

Ne aŭdiĝas bojado de la hundo de la domposedanto. Nun estas tre kviete en la ĝardeno. Tiu sennoma kvinpetala blanka floro ankoraŭ restas en soleca florado. La sunlumo verŝas siajn radiojn sur pinbranĉojn kaj miniaturan florarbon en vazo kaj farbas orflave tiujn verdajn foliojn. La vetero estas serena. Sen levi la kapon por vidi, mi certas, ke etendiĝas serena ĉielo dekmil liojn.

Subite mi aŭdas sonojn de tintilo sur la sulkoj de ferladaj tegoloj. Levinte la kapon, mi vidas du sciurojn glitantaj de sur tegoloj. Tiuj du estaĵetoj plezure ĉasas unu al la alia inter pinbranĉoj. Mian atenton kaptas iliaj lanpilk-similaj vostegoj, amindaj okuletoj kaj tintiloj pendantaj sur la kolo. Mi simple fiksas mian rigardon al ili tra la fenestro. Sed post du aŭ tri ĉirkaŭkuroj ili reiras de la visteria pergolo al la tegoloj de la tegmento, kaj malaperas dum palpebruma daŭro, lasante al mi la kvietan ĝardenon.

Apenaŭ mi mallevas la kapon, mi aŭdas pepadon de birdoj. Mia denova rigardo kaptas blugrizan birdon kun blanka kapeto, kiu fiere kantas kun kapeto levita. Sur la elektra drato super la tegmento paro da paseroj estas ĉirpe kverantaj.

Kvankam mi ne komprenas kion ili pepe diras, mi tamen elaŭdas trankvilan ĝojon el la pepbruo. Tio, kion ili volas komuniki al mi, certe estas ilia ĝojsento. Malfeliĉe mi ne povas responde reagi al ili. Per eksvingo de mia mano ili forflugis. Miaj vortoj ne povas reteni ilin, sed ili restigas al mi kvietecon de la ĝardeno. Tamen mi scias, ke ili baldaŭ revene alflugos.

Nun mi sentas, ke mi estas la sola estaĵo en la tuta ĝardeno. Sidante kaj klinante min super la tablo, mi skribas sen ĝeno de ajna sono. Estas ĝusta tempo por mi koncentriĝi sur la papero, sed mi iom post iom malpacienciĝas. Tia kvieteco, kiel mano, malrapide alproksimiĝas al mia gorĝo. Mi sentas, ke mi ne povas spiri facile. Ĝi estas nenatura kvieteco. Ĝi estas malbona aŭguro, simila al sufoka kaj stagna aero tuj antaŭ alveno de pluvoŝtormo.

Mi ŝajne atendas ion. Mi ekhavas ian maltrankvilecon kaj mi ne povas kvietigi min. Certe mi atendas ion. Mi atendas alarmon pri aeratako aŭ bojadon de la hundo de mia domposedanto, t.e. la antaŭaverta alarmo estas jam nuligita kaj ne plu sonoros alarmo pri aeratako. Kaj estas nenecese por mi ŝlosi la pordon kaj eliri post kiam mi aŭdas la ŝrikajn siren-sonojn de alarmo pri aeratako. Dum serenaj tagoj de la lasta duonmonato jam preskaŭ fariĝis kutima rutino sonorigi alarmon pri aeratako.

Tamen mia atendo iras al nenia rezulto. Birdoj revenas kaj ree forflugas. Ankaŭ sciuroj alvenas ankoraŭfoje, sed ili ĉasas unu al la alia sur la tegmento kaj mi ne scias, kien ili malaperis. Alŝvebas grakado de korvoj sur la tegmento de la fronta domo, kiujn mi ne povas vidi. Ili ne scias, kio okazas en la homa mondo, kaj ili ne povas alporti informojn.

Kiam mi skribas la supran alineon, eksonoras la alarmo pri aeratako. Vere mi ne atendas vane. Mi eksentas moviĝon de la aero. Mi aŭdas hupadon de aŭtoj sur la stratoj. Mi ankaŭ aŭdas bruon de motoroj de civilaj aviadiloj, kiuj eble fuĝe elflugas por eviti aeratakon. Kelkfoje niaj ĉasaviadiloj elflugis en vicoj kaj sin pretigis ataki la malamikajn aviadilojn. Ne plu skribante, mi ekprenas libron, ŝlosas la pordon de la ĝardeno kaj rapideme eliras.

Post terura interpuŝiĝo ĉe la urba pordego mi finfine atingas ĉirkaŭurbon. Tie mi restas pli ol du horojn. Kun kelkaj amikoj mi manĝas lunĉon alportitan de ili. Post nuliĝo de la aerataka alarmo mi revenas kaj puŝmalfermas la pordon de la ĝardeno. Mian vizaĝon atakis ankoraŭ la kvieteco de la ĝardeno.

Mi eniras la ĉambron, aliras al la tablo, malfermas la vitran fenestron kaj rigardas eksteren, antaŭ ol preni plumon por skribi. Sunlumo disĵetiĝas sur arbojn, sur la teron kaj en la tutan ĝardenon. Ĉe murangulo nana bambuo tremetigas siajn pintajn foliojn. Muŝego zumante flugas en mian ĉambron kaj ĉirkaŭflugas super mia kapo. Unu aŭ du korvoj grakadas en la loko, kiun mi ne povas vidi. Flava papilieto flirtas inter blankaj floretoj. Subite stranga sono aŭdiĝas el la tegmentaj tegoloj de la fronta domo. Kaj denove tiuj du sciuroj malsuprenglitas laŭ la ferlada defluejo de la alta muro. Ili kuras sur la lignan kradon, kiu estas uzata por subteni pinarbon, malsupren ĉe la piedoj de la krado kaj poste sub ŝtonan balustradon ĉirkaŭ lageto kun rokaĵo. Ili ĉasas unu la alian kaj pere de la ligna krado suprenkuras sur branĉojn, malantaŭ kies folioj ili sin kaŝas. Pinpingloj moviĝas kaj ankaŭ branĉetoj de laŭr-arbo, kie verda birdeto ĵus sidiĝis.

Ankoraŭ ne aŭdiĝas bojado. Kun flanko dekstren mi pririgardas la mallarĝan sensunan pasejon. La pordeto de la domo de mia domposedanto estas firme ŝlosita kaj de tie aŭdiĝas nenia sono. Povas esti, ke jam frumatene la tuta familio iris ekster la urbon antaŭ ol la aerataka alarmo sonoros kaj nun ili ankoraŭ ne revenas eble ĝis la tempo de sunsubiro. Tiu grasa kaj fortika flava hundo ankaŭ evakuiĝis kune kun ili, alie la sonoj de la hunda gratado al la pordo albloviĝus al miaj oreloj.

Mi denove sidiĝas ĉe la fenestro kaj skribas multe da vortoj. Kiel antaŭe, min akompanas nur grakado de korvoj kaj pepado de birdoj. Zumado de la muŝego jam formortis. Nun sonas mordetado de rato. Tiuj sonoj jen aŭdiĝas dum kelka tempo jen silentiĝas dum alia tempo. En ĉi tiu urbo minacata de bombado mi sentas solecon.

Tamen, kiel glavo tratranĉonta la lazuran vaston de la ĉielo, la altsona motormuĝado de aviadiloj subite aŭdiĝas. La tiel impona sono forbalaas la kvietecon de la ĝardeno. Mi volas demeti la plumon kaj iri en la korton pririgardi la ĉielon, kie flugas tiuj grizakoloraj libelegoj kun ora rebrilo de la sunlumo sur la lazura ĉielo. Kiel bela spektaklo ĝi estas!

la 11-an de oktobro, 1940, Kunming

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin