Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §7-03

(GMT+08:00) 2018-03-28 10:23:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§07

§07-03

Tian Gen promenis en la regiono sude de la monto Yin. Kiam li atingis la riveron Liao, li hazarde renkontis sennoman saĝulon kaj diris:

天根游于殷阳,至蓼水之上,适遭无名人而问焉,曰:

"Ĉu mi povus demandi vin, kiel regi la mondon?"

"请问为天下?"

"For de ĉi tie!" respondis la sennoma saĝulo. "Metante tian malagrablan demandon, vi ja estas homo vulgara! Mi estas preta kompaniiĝi kun la Kreinto. Kiam mi tediĝos, mi rajdos sur la birdego de sereneco kaj malpleneco, por foriri el la universo, vagante en la lando de nenieco kaj ripozante senzorga en la senlima spacego. Kial vi venas kaj malordigas mian menson per tiu ĉi sensenca demando pri la regado de la mondo?"

无名人曰:"去,汝鄙人也,何问之不豫也!予方将与造物者为人,厌则又乘夫莽眇之鸟,以出六极之外,而游无何有之乡,以处圹琅之野,汝又何吊以治天下感予之心为?"

Tian Gen ankoraŭfoje metis la saman demandon. La sennoma saĝulo respondis:

又复问,无名人曰:

"Lasu vian menson vagadi en la pura naturo, restu en senagado, sekvu la naturan evoluon de la estaĵoj, kaj havu nenian personan volon, tiam la mondo estos en bona regado."

"汝游心于淡,合气于漠,顺物自然而无容私焉,而天下治矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin