Amo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-02 11:22:50     Redaktoro:Li

Amo

 

Verkis Eileen Chang

Elĉinigis Minosun

 

Tio estas vera.

Estis bela knabino, kiu devenis el bonstata familio en malgranda vilaĝo. Multaj venis ŝin svati, sed neniu el ili sukcesis. Tiutempe ŝi aĝis nur dekkvin aŭ dekses jarojn. Iun vesperon de printempo ŝi staris ĉe la posta pordo, sin apogante per la mano je la persikarbo. Ŝi memoris, ke ŝi portis ĉemizon lune blankan. Transe loĝis junulo, kiu konis ŝin nur laŭaspekte, sed neniam faris saluton al ŝi. Tiam li alvenis. Ne malproksime de ŝi li haltis, kaj milde elbuŝigis: "Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie?" Ŝi ne respondis, kaj li diris nenion plu. Post momento ili disiĝis.

Tiel tio finiĝis.

Poste tiu knabino trompiĝis. Ŝia parenco vendis ŝin kiel kromedzinon al iu en alia gubernio, kaj tie ŝi estis denove transvendita kelkafoje. Post sennombraj aventuroj, kiam ŝi maljuniĝis, ŝi ankoraŭ rememoris la renkontiĝon. Ofte ŝi menciis tiun vesperon, la persikarbon ĉe la posta pordo, kaj la junulon.

Inter miriadoj da homoj el la senlima, tempa sovaĝejo, kie vegetas milionoj kaj milionoj da jaroj, vi renkontis kiun vi deziras, ĝuste tiam, ne pli frue, nek malpli frue je unu paŝo, kaj tamen vi havis nenion pli por diri, ol subtile saluti: "Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin