Amo
De Minosun
Adaptita laŭ la Verketo AMO de Eileen Chang
Knabino bonstata kaj bela,
Preskaŭ deksesjara, anĝela,
En vesperkrepusko ŝi staris,
La florojn printempajn nun flaris -
Ĉe l' domo estis persikarbo.
Plie, bonodoris pajlgarbo.
En lune blanketa ĉemizo
Ŝi revis ebrie, en brizo.
Junulo, konanta ŝin iom
supraĵe, kiu loĝis tiom
Proksime al domo fraŭlina,
Nun iris, ho, al ŝi, fascina.
Kun kor' animita, kviete
Li haltis kaj… diris diskrete:
"Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie!"
Ŝi perdis sin kvazaŭ, nu, ie:
Saluton ŝi ne reciprokis.
Neniel li al si arogis
Plu diri. Tiele, silente
Disiĝis du homoj, turmente.
Kaj poste ŝi estis kruele
Trompita: Perfidis gangstere
Ŝia fiparenco en vendo
De ŝi aliloken por cento
Da spesoj. Kaj tie vendiĝis
Ŝi foje, refoje, sed kriĉis
Ŝi vane. Kiel kromedzino,
L' ulino, sub prema destino,
Post la aventuroj teruraj,
Oldiĝis, kaj tiam plezuraj
Memoroj ŝin tenis vivsuka:
Vesperon en vento lanuga,
Printempa, sub arbo persika,
Junulo foriras amika…
Inter miriadoj da homoj
Terglobaj kaj el milionoj
Da jaroj, dum kiuj malĝojo
Kaj ĝojo alternas sur vojo,
Vi tiun knabinon renkontis!
Sed ho ve! nur tuŝe vi sondis,
Subtile kaj melankolie:
"Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie!"