Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §8-01

(GMT+08:00) 2018-04-13 08:50:58     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§08

§08-01

La pieda dikfingro kuniĝanta kun la apuda piedfingro kaj la manfingro supernombra estas denaskaj, sed ili estas pli ol tio, kion ordinaruloj devas ricevi. Verukoj kaj tumoroj kreskas el la homa korpo, sed ili estas kontraŭnaturaj aldonaĵoj. La ekscesa praktikado de la humaneco kaj la justeco, kiuj estas komparataj eĉ kun la kvin internaj organoj de la homo, ne estas la ĝusta metodo por alproksimiĝi al la esenco de la Taŭo. Tial la kuniga parto inter la palmopiedaj fingroj estas nur peco da senutila karno; la fingro aldona al la mano estas nur senutila fingro. La ekscesa aldono al la homa naturo — la superflua praktiko de la humaneco kaj la justeco — estas kvazaŭ nur misuzo de la aŭda kaj vida kapabloj.

骈拇枝指,出乎性哉,而侈于德;附赘悬疣,出乎形哉,而侈于性;多方乎仁义而用之者,列于五藏哉,而非道德之正也。是故骈于足者,连无用之肉也;枝于手者,树无用之指也;多文骈枝于五藏之情者,淫僻于仁义之行,而多方于聪明之用也。

Tial tiuj, kiuj kun eksterordinara vidado, povas esti konfuzita de la kvin koloroj kaj droni nur en blindige buntkoloraj ornamaĵoj kaj desegnaĵoj. Ĉu do tio ne estas vera? La vida akreco de la mirinda akrevidulo Li Zhu servas al ni kiel bonega ekzemplo.

是故骈于明者,乱无色,淫文章。青黄黼黻之煌煌,非乎,而离朱是已。

Tiuj, kiuj kun eksterordinara aŭdado, povas esti konfuzita de la kvin tonoj kaj droni nur en diversaj belegaj muziksonoj. Ĉu do tio ne estas vera? La aŭda akreco de la majstro-muzikisto Shi Kuang servas al ni kiel bonega ekzemplo.

多于聪者,乱五声,淫六律,金石丝竹黄钟大吕之声,非乎,而师旷是已。

Tiuj, kiuj troaltigas la humanecon, povas distordi sian naturon por ĉasi al si famon instigante la tutan mondon observi tiujn neatingeblajn doktrinojn. Ĉu do tio ne estas vera? Zeng Can kaj Si Qiu servas al ni kiel bonegaj ekzemploj.

枝于仁者,翟德塞性,以收名声,使天下簧鼓以奉不及之法,非乎,而曾史是已。

Tiuj, kiuj dronas en la arto de argumentado, povas amasigi vortojn sur vortojn, ligi senutilan argumenton kun alia, distordi la sencojn kaj ĵongli per la konceptoj "malmoleco" kaj "blankeco" aŭ "identeco" kaj "diferenco", penante serĉi al si portempan famon. Ĉu do tio ne estas vera? Yang Zhu kaj Mo Di servas al ni kiel bonegaj ekzemploj.

骈于辩者,垒瓦结绳窜句,游心于坚白同异之间,而敝跬誉无用之言,非乎,而杨墨是已。

Unuvorte la supre menciitaj homoj ĉiuj estas ekzemploj de heterodokseco, kiu ne konformas al la perfekta maniero de la vivo en la mondo.

故此皆骈旁枝之道,非天下之至正也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin