Sunlumo estas lingvo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-10 15:59:46     Redaktoro:Li

Verkis Lei Shuyan

Elĉinigis Vejdo

Matene la sunlumo interparolas kun folioj per la plej brila kaj la plej penetrema lingvo. La verdaj folioj, pro tio, tuj tremetas de ekscitiĝo kaj fariĝas travideblaj, kiel lamenoj martelitaj el oro, paradante sur branĉoj. Kiam la sunlumo ridetante intermurmuras kun freŝaj floroj sur la herbejo, la floroj tuj levas la kapon kaj tiuj volviĝintaj splenaj petaloj ankaŭ rapide etendas sin, kiel oreloj respektoplene aŭskultantaj al instruoj.

Kvankam en serenaj tagoj vi ne atentas pri la sunlumo, la vaste prilumanta sunlumo, kiel malkompetenta oratoro antaŭ la publiko, dormemigas kaj donas varmigan bruon.

La kortuŝa voĉo de la sunlumo sonas ĉe sunleviĝo post longa nokto, en printempo post severa frosto, kaj ĉe la vesperkrepusko heroldanta alvenon de malluma nokto. En tiuj momentoj la sunlumo rakontas al vi per emociaj lingvaĵoj pri la rekuniĝa ĝojo, pri la amikeca varmo, kaj pri la ĉagreno kaŭzita eĉ pro mallongatempa disiĝo.

Kiam aperas la oblikve kliniĝanta suno post pluvo, la ĉielarko plene prezentas la talenton kaj belecon de la sunlumo. Koloroj ruĝa, oranĝa, flava, verda, indiga, blua kaj purpura abrupte leviĝas de la malproksima montpiedo kaj tuj spanas kiel ĉielarka ponto, igante vian rigardon tuj flugi de la tero al la ĉielo. La reala spleno estas forigota per romantika imagaĵo. La lingvo de la sunlumo tuj pleniĝas je zenaj inspiroj, kiuj komprenigas al vi la sekretojn pri florpluvo el la ĉielo kaj kapklinado de ŝtonoj, kiuj transformas mallarĝecon de via vivo en senliman vastecon, kaj kiuj faras plena kaj kolorriĉa la monotonecon de viaj velkaj kaj solecaj tagoj.

Tamen ĉio ĉi tio estas nur esprimado de lingvo. Vi ne povas preni la orflavajn foliojn kiel oron. Ankaŭ ne veraj estas tiuj oraj lamenoj flosantaj sur rebrilantaj ondetoj de la rivero. Des malpli vi surgrimpu la sepkoloran ĉielarkan ponton, kiun la paroloj de la sunlumo prezentas al vi kiel neesploreblan inspiron, kaj palpebrumdaŭre ĉio ne plu ekzistos. Tamen ĉio ĉi tio ne estas nenieca. Ili ĉiuj lasas solidajn bildojn en via koro, puŝas ondojn en viaj sangovaskuloj kaj bruigas ĉe viaj oreloj neĉesigeblajn kriojn, tiel ke vi ne povas ne kredi je la forto de la sunlumo kaj ĝia ekzistado.

Dialogado kun la sunlumo sentigas al vi helan lumon, varmon, aspiron kaj forton. Eĉ se bronza trumpeto kaj batal-tamburo ne estas ludataj kaj eĉ se aŭdiĝas nur basa kverado, en la sonoj troviĝas ne vulgareco kaj malnobleco, nek malseka tristeco de malkuraĝulo.

Vi devas, kiel diligenta or-serĉanto, bone koni la lingvan ritmon de la sunlumo pere de la lumaj punktoj sur la turniĝemaj folioj de poploj; vi devas, kiel simpla kaj honesta kampulo, enŝovante vian manon en la molan grundon, sentigi al vi la lingvan fortecon de la varma sunlumo. Se vi fariĝos amiko de la sunlumo, vi ekhavos ruĝetan kaj sanecan vizaĝon kaj fenestron da hela kaj klara animstato.

La sunlumo estas lingvo, kiu povas esti komprenata per aŭskultado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin