Viro sub stratlampo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Pen'
en klopodado por gren'
lin ĝenas
vere por vivten'.
Vag'
ĉien en lia imag'
hezitas
ankoraŭ en svag'.
Sub
stratlampo, kun multa dub',
pripensas
li kvazaŭ en nub'.
Ne
definitiva ide'
aperas
pro cerba pane'.
Kun
cigared' enbuŝe nun
cerbumas
li jen sub la lun'.
En
fumnebul' li kun ĉagren'
paŝadas
tien kaj reen.
Al
nenio en la real'
lia pens'
venas ĝis final'.
Ve,
li cerbumas forte tre
kun menso
ja de malobe'.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)