Viro sub stratlampo | Eto | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-13 10:48:55     Redaktoro:Li

Viro sub stratlampo

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

 

Pen'

en klopodado por gren'

lin ĝenas

vere por vivten'.

 

Vag'

ĉien en lia imag'

hezitas

ankoraŭ en svag'.

 

Sub

stratlampo, kun multa dub',

pripensas

li kvazaŭ en nub'.

 

Ne

definitiva ide'

aperas

pro cerba pane'.

 

Kun

cigared' enbuŝe nun

cerbumas

li jen sub la lun'.

 

En

fumnebul' li kun ĉagren'

paŝadas

tien kaj reen.

 

Al

nenio en la real'

lia pens'

venas ĝis final'.

 

Ve,

li cerbumas forte tre

kun menso

ja de malobe'.

 

*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin