Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §8-03

(GMT+08:00) 2018-04-16 10:59:16     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§08

§08-03

Homoj kun milda konfuzo povas ŝanĝi sian orientiĝon de la vivo; homoj kun serioza konfuzo povas ŝanĝi sian denaskan naturon. Kiel do ni scias tion? De kiam la reĝo Shun komencis malordigi la mondon per la humaneco kaj la justeco, ĉiuj homoj senĉese klopodas por strebi al ili. Ĉu tio ne estas la pruvo, ke la humaneco kaj la justeco ŝanĝas la homan naturon?

夫小惑易方,大惑易性。何以知其然邪?自虞氏招仁义以挠天下也,天下莫不奔命于仁义,是非以仁义易其性与?

Nun lasu al mi ekspliki tion. Ekde la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou ĉiuj homoj en la mondo estas influataj de eksteraj estaĵoj kaj sekve senĉese ŝanĝas sian denaskan naturon. La homoj vulgaraj sin oferas por la profito; la noblaj sin oferas por la famo; la regnoficistoj sin oferas por la gloro de sia familio; la saĝuloj sin oferas por sia regno. Malgraŭ siaj malsamaj okupoj kaj reputacioj akiritaj, tiuj ĉi homoj havas komunecon: damaĝi sian denaskan naturon kaj fari sinoferon pro vanteco.

故尝试论之,自三代以下者,天下莫不以物易其性矣。小人则以身殉利,士则以身殉名,大夫则以身殉家,圣人则以身殉天下。故此数子者,事业不同,名声异号,其于伤性以身为殉一也。

Zang kaj Gu, du ŝafistoj, perdis ĉiu siajn ŝafojn. Kiam la unua estis demandita, kiel tio okazis, li respondis, ke tiam li legis libron; kiam la dua estis demandita, kiel tio okazis, li respondis, ke tiam li ludis ĵetkubojn. La du faris malsamajn aferojn, sed la perdo de la ŝafoj estis la sama.

臧与谷二人,相与牧羊而俱亡其羊,问臧奚事,则挟荚读书,问谷奚事,则博塞以游。二人者,事业不同,其于亡羊均也。

Boyi mortis por sia reputacio sur la monto Shouyang; la rabisto Zhi mortis por riĉaĵo sur la monto Dongling. La du mortis por malsamaj motivoj, sed la damaĝo al ilia vivo kaj la vundo al ilia denaska naturo estis la samaj. Kial do ni devas laŭdi Boyi kaj kondamni la rabiston Zhi? Ĉiu en la mondo sin oferas por io. Tiuj, kiuj sin oferas por la humaneco kaj la justeco, estas nomataj "nobluloj", dum tiuj, kiuj sin oferas por riĉaĵoj, estas nomataj "vulgaruloj". La sinoferoj estas la samaj, kaj tamen ni havas "noblulojn" kaj "vulgarulojn"! Koncerne la damaĝon al la vivo kaj la vundon al la denaska naturo, la rabisto Zhi faris ĝuste la samon, kiel Bo Yi. Kial do ni devas fari la distingon pri "noblulo" kaj "vulgarulo"?

伯夷死名于首阳之下,盗跖死利于东陵之上。二人者,所死不同,其于残生伤性均也。奚必伯夷之是,而盗跖之非乎?天下尽殉也。彼其所殉,仁义也,则俗谓之君子。其所殉,货财也,则俗谓之小人。其殉一也,则有君子焉,有小人焉。若其残生损性,则盗跖亦伯夷已,又恶取君子小人于其间哉!

Cetere, tiuj, kiuj adaptas sian denaskan naturon al la humaneco kaj la justeco, eĉ se ili faras tion tiel bone kiel Zeng Can kaj Shi Qiu, ne estas laŭ mi homoj "eminentaj". Tiuj, kiuj adaptas sian denaskan naturon al la kvin gustoj, eĉ se ili faras tion tiel bone kiel Yu Er, ne estas laŭ mi homoj "perfektaj". Tiuj, kiuj adaptas sian denaskan naturon al la kvin tonoj, eĉ se ili faras tion tiel bone kiel Shi Kuang, ne estas laŭ mi homoj havantaj akran aŭdadon. Tiuj, kiuj adaptas sian denaskan naturon al la kvin koloroj, eĉ se ili faras tion tiel bone kiel Li Zhu, ne estas laŭ mi homoj havantaj akran vidadon. La de mi nomata "eminenteco" kuŝas ne en la humaneco, nek en la justeco, sed en la konservado de propraj personaj kvalitoj. La de mi nomata "perfekteco" kuŝas ne en la humaneco, nek en la justeco, sed en la akcepto de la esenco de la denaska natruro kaj la destino. La de mi nomata "akra aŭdado" aludas ne la aŭdon de io alia, sed la aŭdon de si mem. La de mi nomata "akra vidado" aludas ne la vidon de io alia, sed la vidon de si mem. Se iu vidas ne sin mem, sed nur aliajn, se iu kontentas ne pri tio, kion li posedas, sed pri tio, kio apartenas al aliaj, li povas nur envii, kion aliaj havas, sed ne povas ĝui, kion li mem havas, kaj li povas kontentigi nur aliajn, sed ne sin mem. En tiu ĉi senco la rabisto Zhi kaj Bo Yi iras egale tro malproksimen sur sia vojo de perverseco. Mi hontas antaŭ la Taŭo kaj la virto, kaj tial mi kuraĝas nek persisti en la praktikado de la humaneco kaj la justeco, nek sekvi la agojn de ekscesa perverseco.

且夫属其性乎仁义则和,虽通如曾史,非吾所谓臧也。属其性于五味,虽通如俞儿,非吾所谓臧也。属其性乎五声,虽通如师旷,非吾所谓聪也。属其性乎五色,虽通如离朱,非吾所谓明也。吾所谓臧者,非仁义之谓也,臧于其德而已矣。吾所谓臧者,非所谓仁义之谓也,任其性命之情而已矣。吾所谓聪者,非谓其闻彼也,自闻而已矣。吾所谓明者,非谓其见彼也,自见而已矣。夫不自见而见彼,不自得而得彼者,是得人之得,而不自得其得,适人之适,而不自适其适者也。夫适人之适,而不自适其适,虽盗跖与伯夷,是同为淫僻也。余愧乎道德,是以上不敢为仁义之操,而下不敢为淫僻之行也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin