Nia familia kato (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-18 16:54:34     Redaktoro:Li

Verkis Lao She

Tradukis Pej Piaŭ

La granda piga kato de nia familio estas efektive stranga en karaktero. Iafoje ĝi estas vere obeema, kiam al ĝi aperas tia inklino. La kato povas sin trovi en iu varma loko, dormante tutan tagon, sen ia ajn zorgo en kiu ĝi devus sin impliki. Sed, kiam ĝi decidis eliri por sin distri, ĝi povas foresti dum tagnokto; kiel ajn iu el ni vokas, ĝi ne returnas la kapon. Se temas pri ĝia ludemo, tio montriĝas ja nefalsa, - alie, kiel oni klarigas, ke ĝi ne rehejmiĝis dum la tuta diurno? Sed, kiom ĝi fidelas al sia devo: kiam ĝi aŭdas brueton de muso, ĝi retenadas sian spiron kaj fiksas sian rigardon, eĉ dum kelkaj horoj, ĝis la muso eliras finfine.

Se ĝi volas, ĝi povas konduti pli serene kaj aminde ol iu ajn: ĝi frotas vian piedon per sia korpo, elstreĉas la kolon por ke vi ĝin gratu, aŭ, kiam vi verkas, saltas sur la skribotablon kaj sur la skribaj paperoj piedpremas kelke da ungosignoj en formo de umefloro. Nia piga kato scipovas krome krei tonoriĉajn kriojn, longajn kaj kurtajn, akutajn kaj obtuzajn, unuvorte, en senmezura varieco. Kiam ĝi ne krias, ĝi povas sin malenuigi per murmurbruo. Tio tute dependas de ĝia humoro. Se ĝi estas deprimita, kiom ajn da vortoj al ĝi alparolataj ne povas eligi por si eĉ unu krieton el ĝia buŝo.

La kato ĉion timas, kaŝi sin ĉiam emante. Kaj tamen ĝi bravas en ia okazo: ne nur kontraŭ insekto kaj muso, sed eĉ kontraŭ serpento ĝi havas kuraĝon batali.

Kiel karesinda ĝi estis en sia aĝa malgrandeco! Kiam la katido venis en nian hejmon, ĝi aĝis ĝuste unu monaton. Tiam ĝi jam ellernis kiel petoli, kvankam ne povante firme stari sur siaj piedetoj. Unu koka plumo, unu bulo da fadenoj, ĉiu estis ĝia bona ludilo, kun kiu ĝi sin amuzis senhalte. Dum la ludado ĝi faris al si neniu scias kiom da stumbloj. Falinte, ĝi tamen leviĝis en fulma momento. Ree ĝi kuris kaj falis. Neniam ĝi konis ploron, eĉ en forta kolizio de la kapo kun pordo, kun piedo de tablo. Poste ĝi fariĝis pli kaj pli sentima. Ĝi iris en la korton ludi: de unu florovazo salti sur la duan, kaj eĉ ĉirkaŭpreni floran branĉon por sin balanci. Al la herboj kaj floroj en la korto alvenis suferoj, en kiuj turmentite rompiĝis branĉoj kaj falis petaloj.

Neniam mi ĝin punbatis. Kiel viva, naiva kaj aminda ĝi estas. Mi amas ĝin tiel forte, kial mi koleras kontraŭ ĝi?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin