Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §9-02

(GMT+08:00) 2018-04-24 14:57:15     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§09

§09-02

La ĉevaloj, kiuj vivas sur la tero, manĝas herbojn kaj trinkas akvon. Kiam ili ĝojas, ili frotas al si la kolon unu kontraŭ la alia. Kiam ili koleras, ili sin returnas kaj hufobatas unu alian. Tio estas nur la instinkto de la ĉevaloj. Sed kiam la ĉevaloj estas jungitaj kaj ornamitaj, la ĉevaloj scias oblikve rigardi en kolero, kurbigi sian kolon, kaŝe rompi sian mordaĵon kaj peni sin liberigi de sia kondukrimenoj. Tiele la ĉevaloj fariĝis ruzaj kiel ŝtelistoj: jen la kulpo de Bo Le, la fama ĉevaldresisto.

夫马陆居则食草饮水,喜则交颈相靡,怒则分背相蹄,那马知已此矣!夫加之以衡扼,齐之以月题,而马知介倪、湮扼、鸷曼,诡衔窃辔。故马之知而态至盗者,伯乐之罪也。

En la tempo de la reĝo Hexu, la homoj pasigis sian vivon en sia loĝejo sen scii tion, kion ili faris. Promenante ekstere, ili iris sen scii, kien ili iris. Ili kontentiĝis tiam, kiam ili havis nutraĵon en la buŝo, kaj ili promenis tiam, kiam ilia ventro satiĝis. Jen ĉio, kion la homoj sciis fari.

夫赫胥氏之时,民居不知所为,行不知所之,含哺而熙,鼓腹而游,民能矣此矣。

Kiam la saĝuloj aperis, kun siaj fabrikitaj ritoj kaj muziko por korekti la homojn kaj kun siaj neatingeblaj humaneco kaj justeco por konsoli ilian koron, tiam la homoj komencis senfine strebi al la scioj kaj ĉasadi la profiton. Ankaŭ tio estas la kulpo de la saĝuloj.

及至圣人,屈折礼乐,以匡天下之形,悬企仁义,以慰天下之心,而民乃始蹄歧好知,争归于利,不可止也。此亦圣人之过也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin