Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §10-02

(GMT+08:00) 2018-05-03 16:45:07     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§10

§10-02

Ĉu vi vere ne scias pri la epoko, en kiu regis la perfekta virto? En la tempoj, en kiuj regis sinsekve la suverenoj Rongcheng, Dating, Bohuang, Zhongyang, Lilu, Lichu, Xuanyuan, Hexu, Zhunlu, Zhurong, Fuxi kaj Shennong, la homoj faris nodojn en ŝnurojn por registri aferojn, trovis bongustaj siajn nutraĵojn kaj belaj siajn vestojn, agrablaj siajn morojn, kaj komfortaj siajn loĝejojn. La popoloj en la najbaraj landoj estis vidataj unu de la alia, kaj la krioj de iliaj kokoj kaj la bojoj de iliaj hundoj estis aŭdataj de ili reciproke, sed ili neniam renkontiĝis unu kun la alia — oni simple vivis kaj nature mortis sen interrilatoj kun la ekstera mondo. En tiu epoko regis perfekta ordo.

子独不知至德之世乎?昔者容成氏、大庭氏、伯皇氏、中央氏、栗陆氏、骊畜氏、轩辕氏、赫胥氏、尊庐氏、祝融氏、伏羲氏、神农氏,当是时也,民结绳而用之,甘其食,美其服,乐其俗,安其居,邻国相望,鸡狗之音相闻,民至老死而不相往来。若此之时,则至治已。

Nuntempe tamen la popolo estas reduktita al tia stato, ke oni streĉas sian kolon kaj staras sur la pintoj de la piedoj, dirante: "Ie vivas iu saĝulo." Oni do pakas siajn provizojn por la vojo kaj ekrapidis al li, forlasante siajn gepatrojn en sia hejmo kaj neglektante sian servadon al sia mastro ekstere. Oni piediras aŭ veturas per ĉaro, de loko al loko, de regno al regno, tiel ke la piedsignoj sin sekvas ĉie inter la landlimoj kaj la radsulkoj etendiĝas je mil lioj malproksimen. Ĉio ĉi tio estas la kulpo de la regantoj, kiuj malmodere amas la saĝecon.

今遂至使民延颈举踵,曰"某所有贤者",赢粮而趣之,则内弃其亲而外去其主之事,足迹接乎诸侯之境,车轨结乎千里之外。则是上好知之过也!

Kiam la regantoj malmodere amas la saĝecon kaj neglektas la Taŭon, la mondo estas ĵetita en grandan konfuzon. Kiel do ni scias, ke tiel estas? Ju pli la homoj scias pri pafarkoj, sagoj, retoj kaj kaptiloj, des pli la birdoj en la ĉielo estas ĵetitaj en konfuzon. Ju pli la homoj scias pri hokoj, logaĵoj, fiŝretoj kaj nasoj, des pli la fiŝoj en la akvo estas ĵetitaj en konfuzon. Ju pli la homoj scias pri pikstangoj, enfalujoj, kaĝoj, des pli la kvarpieduloj en la marĉejoj estas ĵetitaj en konfuzon. Ju pli la homoj scias pri artifikoj, malbonoj, la sofismo pri "malmoleco" kaj "blankeco", kaj la ĉikanaĵo pri "identeco" kaj "diferenco", des pli la homoj estas ĵetitaj en konfuzon. Tial, kiam ajn la mondo estas en granda konfuzo, la kulpo kuŝas ĝuste en la malmodera amo al la inĝenieco. Sammaniere, la mondo estas ĵetita en grandan konfuzon tiam, kiam ĉiu penas ekscii, kion li ne scias, kaj ne volas profundigi, kion li jam scias; kaj ankaŭ tiam, kiam ĉiu volas kondamni, kion li ne aprobas, kaj ne kondamnas, kion li aprobas.

上诚好知而无道,则天下大乱矣!何以知其然邪?夫弓弩毕弋机变之知多,则鸟乱于上矣;钩饵罔罟罾笱之知多,则鱼乱于水矣;削格罗落罝罘之知多,则兽乱于泽矣;知诈渐毒、颉滑坚白、解垢同异之变多,则俗惑于辩矣。故天下每每大乱,罪在于好知。故天下皆知求其所不知而莫知求其所已知者,皆知非其所不善而莫知非其所已善者,是以大乱。

Rezulte de tio, la brilo de la suno kaj la luno supre malheliĝas, la energio de la montoj kaj la riveroj malsupre konsumiĝas, la alternado de la kvar sezonoj intere interrompiĝas, kaj eĉ neniu el la tre malgrandaj vermoj kaj noktopapilioj ne perdas sian denaskan naturon. Kiel granda estas la malordo, kiun la malmodera amo al la inĝenieco alportas al la mondo! Kaj ĉiam estas tiele ekde la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou. La simplaj kaj senartifikaj homoj estas neglektataj, dum la ruzaj kaj glatalangaj homoj estas favorataj. La trankvileco kaj la senagado cedis la lokon al la senfinaj instruoj, kiuj jam ĵetis la mondon en grandan konfuzon.

故上悖日月之明,下烁山川之精,中堕四时之施,惴耎之虫,肖翘之物,莫不失其性。甚矣,夫好知之乱天下也!自三代以下者是已!舍夫种种之机而悦夫役役之佞;释夫恬淡无为而悦夫啍啍之意,啍啍已乱天下矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin