Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-01

(GMT+08:00) 2018-05-03 16:44:36     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-01

Mi aŭdis, ke oni devas lasi la mondon al ĝi mem kaj esti tolerema al ĝi, sed mi neniam aŭdis pri regado super ĝi. Oni devas lasi la mondon al ĝi mem pro tio, ke oni timas, ke la homoj perdos sian denaskan naturon. Oni devas esti tolerema al ĝi pro tio, ke oni timas, ke la homoj ŝanĝos sian propran virton. Se neniu el la homoj perdas sian denaskan naturon, nek ŝanĝas sian propran virton, kiel do estas necese, ke oni regu la mondon?

闻在宥天下,不闻治天下也。在之也者,恐天下之淫其性也;囿之也者,恐天下之迁其德也。天下不淫其性,不迁其德,有治天下者哉?

En la antikveco, kiam la reĝo Yao regis super la mondo, li faris, ke la popolo vivu en tro granda ĝojo. Tiam ĉiu tro kontente ĝuis sian denaskan naturon kaj sekve ne plu ekzistis kvieteco. Kiam la reĝo Jie regis super la mondo, li faris, ke la popolo vivu en tro granda afliktiĝo. Tiam ĉiu malkontente subpremis sian denaskan naturon kaj sekve ne plu ekzistis plezuro. Tiu, kiu havas nek kvietecon, nek plezuron, ne povas konservi sian propran virton, kaj tiu, al kiu mankas la virto, neniel povas vivi longan vivon.

昔尧之治天下也,使天下欣欣焉人乐其性,是不恬也。桀之治天下也,使天下瘁瘁焉人苦其性,是不愉也。夫不恬不愉,非德也。非德也而可长久者,天下无之。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin