Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-02

(GMT+08:00) 2018-05-03 16:45:44     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-02

Esti tro ĝoja malutilas al la janga elemento, dum esti tro kolera malutilas al la jina elemento. Kiam la jino kaj la jango ambaŭ estas en malordo, tiam la kvar sezonoj ne plu regule alternas kaj la homoj devas adapti sin al la misharmonieco de la varmo kaj la malvarmo. Rezulte de tio la homoj devos elporti fizikajn suferojn pro tio. Ili havos kapricajn emociojn de ĝojo kaj kolero, sentos sin tre maltrankvilaj, ne povos plu regi sian pensadon kaj konstante forlasos aferojn duonvoje sen ilin finplenumi. Sekve la tuta mondo fariĝos la viktimo kiel de artifikoj, ruzaĵoj, trompoj, tiel ankaŭ de orgojlo kaj antaŭjuĝo, kaj tiel aperos la misagoj faritaj de tiaj homoj, kiaj estis Zhi la rabisto, Zeng Can kaj Shi Qiu. Por meti finon al tia malordeco, estas ne sufiĉe rekompenci la bonulojn per ĉiuj trezoroj de la mondo, nek sufiĉe puni la malbonulojn per ĉiuj punoj de la mondo. Tial la mondo, kiel ajn granda ĝi estas, estas neniel sufiĉa por rekompencoj kaj punoj. Ekde la epoko de la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou oni ĉiam brue sin okupas pri la rekompencoj kaj punoj. Kiel do oni povus dume trovi la tempon por sekurigi sian denaskan naturon?

人大喜邪,毗于阳;大怒邪,毗于阴。阴阳并毗,四时不至,寒暑之和不成,其反伤人之形乎!使人喜怒失位,居处无常,思虑不自得,中道不成章,于是乎天下始乔诘卓鸷,而后有盗跖曾史之行。故举天下以赏其善者不足,举天下以罚其恶者不给。故天下之大,不足以赏罚。自三代以下者,匈匈焉终以赏罚为事,彼何暇安其性命之情哉?

Cetere, kiu amas akran vidadon, tiu sin fordonas al la plezuro de koloroj; kiu amas akran aŭdadon, tiu sin fordonas al la plezuro de sonoj. Kiu amas la humanecon, tiu perturbas sian virton. Kiu amas la justecon, tiu metas sin kontraŭ la racio. Kiu amas la ritojn, tiu helpas al artifikoj. Kiu amas la muzikon, tiu dronas en diboĉo. Kiu amas saĝecon, tiu disvolvas en si la ruzecon. Kiu amas scivolecon, tiu disvolvas en si ĉikanemon. Se la homoj en la mondo volas sekurigi sian denaskan naturon, estas por ili tute egale, ĉu tiuj ĉi ok kvalitoj estas atingitaj aŭ ne. Se la homoj en la mondo ne volas sekurigi sian denaskan naturon, tiam tiuj ĉi ok kvalitoj nenormale disvolviĝos, tiel ke la mondo estos ĵetita en konfuzon. Kaj tamen ĉiu en la mondo honoras kaj alte ŝatas ilin! Granda ja estas la eraro de la mondo! Ili estas tiel piaj parolante pri ili, tiel respektaj prezentante ilin kaj tiel ravitaj kantante laŭdojn al ili. Kion do mi povas fari kontraŭ ĉio ĉi tio?

而且说明邪,是淫于色也;说聪邪,是淫于声也;说仁邪,是乱于德也;说义邪,是悖于理也;说礼邪,是相于技也;说乐邪,是相于淫也;说圣邪,是相于艺也;说知邪,是相于疵也。天下将安其性命之情,之八者存可也。天下将不安其性命之情,之八者乃始脔卷伧囊,而乱天下也。而天下乃始尊之惜之,甚矣天下之惑也!岂直过而去之邪,乃齐戒以言之,跪坐以进之,鼓歌以舞之,吾若是何哉?

Tial, se la saĝulo estas devigita okupi la postenon regi super la mondo, tio, kio estas la plej farinda por li, estas fari nenion. Lasu la mondon al ĝi mem, kaj li povos sekurigi la denaskan naturon de la popolo.

故君子不得已而临位天下,莫若无为。无为也而后安其性命之情。

Sekve tiu, kiu alte ŝatas la landon kiel sin mem, povas esti konfidata regi sian landon; tiu, kiu amas sian landon kiel sin mem, povas esti rajtigita regi sian landon. Tial, se la saĝulo povas reteni siajn pasiojn kaj kaŝi sian inteligentecon, li aspektas tiel vigla kiel drako dum li kviete sidas, kaj lia voĉo sonas kiel tondro dum li gardas la silenton. Lia spirito moviĝas, sed li restas ĉe si mem kaj faras nenion, lasante ĉiujn estaĵojn liberaj kiel la ŝvebanta fumo kaj la flosanta polvo. Tiuokaze, kiel do estus necese, ke li faru la regadon super la mondo?

故贵以身于为天下,则可以托天下;爱以身于为天下,则可以寄天下。故君子苟能无解其五藏,无擢其聪明,尸居而龙见,渊默而雷声,神动而天随,从容无为而万物炊累焉。吾又何暇治天下哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin