de Klara Ilutoviĉ
Mi ne vidis la Nacian parkon
Sude – okcidente de Ĉinio,
Sed mi ĝuis la imagosparkon,
Traleginte pri l' enparka ĉio.
Foje ne videblas montobazoj
Vualite de nebulmalhelo,
Kaj mirakle en impresekstazoj
Montoj kvazaŭ ŝvebas en ĉielo.
Kunigate de naturaj pontoj
Ŝtonaj kiuj prode vojfavoras,
Ie riveroj, lagoj riĉas montoj,
Akvofaloj ilin brue gloras.
Pintomontoj, klifoj, kiel turoj,
De gigantoj iam konstruitaj,
Al ĉiel' impetas je figuroj
Pitoreske fabellandimitaj.
Denstapiŝe sterniĝantaj arboj
Ĉirkaŭ montobazoj supreniĝas
Kaj per siaj admirigaj farboj
Ĉu al ia dio sin dediĉas.
Por bildigi la pejzaĝmagion
Ĉu troveblas inda vortesprimo?
Kion sentus mi, vidante tion
Per l' okuloj, ne nur per l' animo?!...