Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-05

(GMT+08:00) 2018-05-08 09:50:56     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-05

Vojaĝante al la oriento la generalo Nubo preterpasis la branĉojn de sankta arbo kaj renkontiĝis kun Natura Energio, kiu sin amuzis frapadante al si la femurojn kaj saltadante kiel pasero. Ekvidante lin, la generalo Nubo tuj haltis momenton kaj mire demandis:

云将东游,过扶摇之枝,而适遭鸿蒙,鸿蒙方将拊髀雀跃而游。云将见之,倘然止,贽然立,曰:

"Kiu vi estas, maljuna sinjoro? Kion vi faras ĉi tie?"

"叟何人邪?叟何为此?"

"Mi min amuzas!" respondis Natura Energio senĉese frapadante al si la femurojn kaj saltadante kiel pasero.

鸿蒙拊髀雀跃不辍,对云将曰:"游。"

"Mi volus meti al vi kelkajn demandojn," diris la generalo Nubo.

云将曰:"朕愿有问也。"

"Ve!" suspiris Natura Energio, lin rigardante.

鸿蒙仰而视云将曰:"吁!"

"La ĉielo estas en malharmonio kaj la tero estas blokita," diris la generalo Nubo. "La ses naturaj spiroj de la jino, la jango, la vento, la pluvo, la lumo kaj la mallumo estas en malordo, kaj la sinsekvo de la kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro estas malreguligita. Mi volus harmoniigi la esencon de la ses naturaj spiroj, por ke mi povu nutri ĉiujn estaĵojn en la mondo. Kion do mi faru?"

云将曰:"天气不合,地气郁结,六气不调,四时不节。今我愿合六气之精,以育群生,为之奈何?"

"Mi ne scias. Mi ne scias!" diris Natura Energio skuante la kapon. Li ĉiam frapadis al si la femurojn kaj saltadis kiel pasero.

鸿蒙拊髀雀跃掉头曰:"吾弗知,吾弗知。"

La generalo Nubo ricevis de li nenian respondon.

云将不得问。

Tri jarojn poste la generalo Nubo refoje vojaĝis al la oriento. Li preterpasis la kampojn de la regno Song kaj hazarde renkontiĝis kun Natura Energio. Tre ĝoja li kuris antaŭen kaj demandis:

又三年,东游过有宋之野,而适遭鸿蒙,云将大喜,行趋而进曰:

"Ĉu vi min forgesis? Ĉu vi min forgesis?" Li dufoje koŭtoŭis por montri sian sinceran esperon lerni de Natura Energio.

"曰天忘朕邪,天忘朕邪?"再拜稽首,愿闻于鸿蒙。

Natura Energio respondis: "Mi min amuzas moviĝante sencele tien kaj tien. Mi libere vagadas observante la veron de la estaĵoj. Kion alian do mi povus scii?"

鸿蒙曰:"浮游不知所求,猖狂不知所在。游者鞅掌,以观无妄。朕又何知!"

"Ankaŭ mi libere moviĝas," diris la generalo Nubo, "sed la popolo min ĉiam sekvas. Mi intimiĝas kun la popolo, ĉar mi ne povas agi alimaniere, kaj tamen la popolo prenas min kiel sian modelon. Mi volus aŭskulti vian konsilon."

云将曰:"朕也自以为猖狂,而百姓随予所往。朕也不得已于民。今则民之放也,愿闻一言。"

Natura Energio diris: "Kiam la natura evoluo de la estaĵoj estas malordigita kaj la denaska naturo de la estaĵoj estas perturbita, la natura stato de la estaĵoj ne estas plu konservata. Tiam la kvarpieduloj en aroj disiĝas kaj birdoj timigite plorkantas dum la nokto. Katastrofoj falas sur la plantojn kaj insektojn. Ho, ĉio ĉi tio estas ŝuldata al la kulpo de tiu, kiu regas super la popolo!"

鸿蒙曰:"乱天之经,逆物之情,玄天弗成。解兽之群,而鸟皆夜鸣,灾及草木,祸及止虫,意治人之过也。"

"Tiuokaze, kion do mi faru?" demandis la generalo Nubo.

云将曰:"然则无奈何?"

"Ho, vi ja alportas tro grandan malutilon al la popolo!" respondis Natura Energio. "Tuj revenu al via denaska naturo, libera de ĉiaj mondecaj implikaĵoj!"

鸿蒙曰:"意,毒哉!仟仟乎归矣!"

"Ja estas por mi tiel malfacile renkontiĝi kun vi. Mi tre volus aŭskulti vorton de vi."

云将曰:"吾遇天难,愿闻一言。"

"Ho! Kulturu vian menson. Jen ĉio!" respondis Natura Energio. "Sekvu la naturan evoluon de la estaĵoj kaj faru nenion, kaj ĉio ŝanĝiĝos per si mem. Vi devos nur ignori vian fizikan formon, liberigi vin de via saĝeco kaj forgesi vin kune kun ĉio en la mondo. Vi devos nur miksi vin kun la esenco de la naturo, liberigi vin de ĉiaj zorgoj kaj maltrankviloj, kaj fariĝi tiel senanima, kiel morta cindro. Tiuokaze ĉio en la mondo retrovos sian komunan radikon sen scii pri ĝi. En nesciado, nenio disiĝos de sia radika fonto dum sia vivo. Se io scias pri sia radika fonto, tio disiĝos de ĝi. Ne demandu pri ĝia nomo, nek penu sciiĝi pri ĝiaj veraj detaloj, ĉar ĉiuj estaĵoj naskiĝas kaj kreskas nature."

鸿蒙曰:"意,心养。汝徙处无为,而物自化。堕尔形体,吐尔聪明,伦与物忘,大同乎悻溟,解心释神,莫然吾魂。万物云云,各复其根。各复其根而不知,浑浑沌沌,终身不离。若彼知之,乃是离之。无问其名,无窥其情,物故自生。"

"Vi komprenigis min pri la virto kaj montris al mi la manieron gardi la silenton," diris la generalo Nubo. "Nun mi finfine lernis tion, kion mi vane serĉis dum mia vivo."

云将曰:"天降朕以德,示朕以默,躬身求之,乃今也得。"

Li refoje koŭtoŭis kaj, dirinte adiaŭ, ekiris sur la revenvojon.

再拜稽首,起辞而行。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin