La kokino (trad.)| Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-10 15:44:05     Redaktoro:Li

Verkis Lao She

Tradukis Pej Piaŭ

Mi ĉiam malŝatas la kokinon. Iomete surprizita de mi ne scias kio – aŭdu – ĝi klukklukadas en irado de la antaŭa korto ĝis la posta kaj inverse, senfine kaj havante neniun apartan kaŭzon. Iafoje ĝi ne tiel abomene krias, sed tamen ĝi, kun mola voĉo kaj ŝajne ia zorgo, tremante iras laŭlonge de la murbazo aŭ de la vojeto inter la kampoj kaj, kvazaŭ plore plendante, tiel longe blekadas, ke homo ekhavas al si anserhaŭtan reakcion en la menso.

Neniam la kokino rezistas al la koko, sed en kelkaj okazoj ĝi malmilde traktas la plej honestan anason. Estas pli naŭze, ke, kiam ĝi renkontas alian kokinon, ĝi metas murdajn manojn sur ĝin: la kokino faras surprizan atakon kaj kruele deŝiras de sia renkontito tufon da plumo per unu beko.

Kiam ĝi demetas ovon, ĝi preskaŭ frenezas. Kiel forte ĝi volus peni, ke la tuta mondo eksciu ĝian meriton tian. Ĝian glugladon eĉ surdulo ne povus elteni.

Sed nun ŝanĝiĝis mia kono pri la kokino. Mi ekkonis unu kokinon, kiu elkovis amason da kokidoj.

Ĉu en la korto, aŭ ĉu ekster la korto, la patrino de la idaro streĉas la kolon supren, por signi, ke en la mondo ne ekzistas al ĝi io timiga. Kiam unu birdo preterflugas, aŭ io eksonas apude, ĝi ekhavas viglan atenton, klinante la kapon por aŭdi. Ĝi sin pretigas por batali, garde rigardas ĉirkaŭen, kaj kluke avertas, ke la kokidoj tuj kolektiĝu ĉe ĝi.

Se ĝi trovas ion manĝeblan, ĝi krias intense; bekbatinte la trovaĵon en pecetojn, ĝi tuj demetas ilin sur la teron, ke ĝiaj idoj manĝu ilin. Rezulte de tio, la ventro de ĉiu el la kokidetoj estas tiel ronda, ke ĝi pendas malsupren, kvazaŭ en ĝin ĵus enmetiĝus unu aŭ du tangjuanoj*, sed tamen la kokino mem magris multe. Se pli grandaj kokoj venas por preni la grajnojn perforte, ĝi nepre elpaŝas kaj forpelas ilin foren. Tiam eĉ granda koko timas ĝin en certa grado.

La kokino instruas al siaj idoj kiel beki grajnojn, kiel fosi teron per la ungoj, kaj kiel bani sin per tero. Je Dio scias kiom da fojoj ripetas la instruado en unu tago. Ĝi duone kaŭras, ke la koketoj interpuŝiĝante ariĝu sub ĝiaj flugiloj kaj brusto por akiri iom da varmo. Se ĝi kuŝas surbruste, iuj el la idoj rampas sur ĝian dorson, kaj tie ili bekas la kapon aŭ iun alian lokon. Ĝi eligas neniun voĉon.

Se okazas ia bruo en nokto, ĝi krias tiel akre, tiel triste, ke homo, kiel ajn li estas dormema, devas ellitiĝi por vidi, ĉu venis siberia mustelo.

Ŝi estas responda, korfavora, brava kaj havanta ŝvitigan laboron, ĉar ŝi havas amason da kokidetoj. Ŝi estas granda, ĉar ŝi estas patrino. La patrino nepre estas heroo.

Mi ne arogas al mi plu malŝati la kokinon.

Tangjuano: (kutime farĉita) pastobuletoj faritaj el faruno de glueca rizo servataj en supo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin